Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

Muzaikoで楽しむ Amuzu per Muzaiko!

Muzaikoで楽しむ Amuzu per Muzaiko!

Muzaiko(ムザイーコ) というネット放送を知っていますか。

24時間全エスペラント放送で、muziko(音楽)+mozaiko(モザイク)からつけた名前で、
音楽あり、おしゃべりあり、インタビューありなので、
ずっと聞いているだけで楽しいし、また聞き取りの練習にもなります。

曲もバラードあり、カリビアンあり、ロックあり、フォークありで、
なかなかこん組み合わせで聞くことはあまりないでょうね。

歌詞を見ることができるものがあります。
歌はなかなか着きりとが難しく、意味がとれないのですが、これでばっちり。
歌詞サイトには動画がリンチしてあるものもあり。

いま流れている Gijom Armide の Ri liberas は歌詞がないのですが、
ゆっくりしたピアノ伴奏なのでしっかり味わえます。

では、さっきから流れた曲をいくつか。

Povus Esti Simple / kantas Persone

Ĉe kafeja tablo kaj glasoj da bier'
Ĵetas ni la vortojn kiel sablon tra l' aer'
Provas mi diveni per geomanci'
Sed la sablaj vortfiguroj nur rakontas tion ĉi:

Refreno:

   Mi ŝatas ŝin (jes, mi scias)
   Ŝi ŝatas min (tiel ŝajnas)
   Povus esti simple, sed estas ne

Hejmen en la nokto, malfrua teregal'
La vero kaŝas sin malantaŭ la parolvual'
Se vortoj ne rivelos la enigmon de l' futur'
Mi en la tefolioj serĉos gvidon de aŭgur'

   Refreno

Iam kvazaŭ marionet'
Dancis aĵura siluet'

Je la tria horo ŝi jam iras for
Restas sola mi kun akompano de aŭror'
Ĉu mi ŝin revidos, mi demandas al la sun'
Ĉu en ŝia koro min atendas la fortun'?

   Refreno

La Virbovo kaj la Luno / kantas JoMo

La luno sin estis kombanta
En la spegulo rivera
Virbovo ĝin estis gvatanta
En milda nokto somera
Kiam venis la blanka mateno
Malaperis la luno de fluo
La virbovo kiel en areno
Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo

Refreno:

   La virbovo kiu ekamis la lunon
   Kaj forkuras dum la nokto el bovej'
   La odora papaveto kaj la pruno
   Jen parfumas la kamparon bone plej.
   Rosmareno de montaro al rand' de river'
   La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro
   La virbovo kuraĝega kaj de brava genero,
   Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'

La luno dum nokto alvenas
El la profund' infinita
Virbovo ĝin gvatas kaj splenas
Inter la branĉoj kaŝita
En la mezo de riverspegulo
Dum la luno en dormo nun spiras
La virbovo kiel gvardiulo
Ĝin rigardas kaj triste sopiras

Knabo Kaj Kajto / kantas Kajto

Rigardante la ĉielon
Post longa atend'
La knabo eksaltas
Ĉar leviĝis la vent'
La kajto tre bela
En ruĝa kolor'
Ĝin faris la knabo
Bategas la kor'

Rapide Ĝi flugas
Fariĝas malgranda
Laŭte li ĝojas
La ŝnuron tenante
Kia granda sukceso
Post longa labor'
Li firme ĝin tenas
De l' okuloj jam for

Knabo kaj kajto
kia granda plezur'
Realo kaj revo
Kia bel-aventur'

Jen ĝi aperas
En ĉiela lazur'
Jen ĝi forestas
Post blanka nubmur'
Ili kune nun svingas
En bel-harmoni'
Li sentas sin kajto
La kajt' estas li

La persisto / kantas Negro Pou La Vi (NPLV)

Jes ja, 2006-a, gejunuloj de la mondo, saluton knaboj, knabinoj, Negro Pou La Vi, Ile Maurice…

•1•-Gejunuloj -jes- de la mondo
Jes, ĉiuj de la homa ras'
Vi persistu por sukcesi
Viajn revojn realigi

•2•-Da malfacilaĵ' la viv' ja plenas
Sed ne rezignu vi pro tio
Levu vin forte se vi falas
Daŭrigu kun energio

•3•-La viv' ofte malfacilas
•3•-Restu tamen pozitiva junular' •2•-oh, oh, oh
•3•-Obstaklojn vi ja ne timu
•3•-Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

•3•-Kun la esper', fido vivu ĉiam
•3•-Ne malpaciencu iam •2•-oh, oh
•3•-Nur kuraĝe vi sukcesos
•3•-Bone konsciiĝu pri tio vi jam

2x

•1+3•-La persisto, la persisto
•2•-Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
•1+3•-La persisto, la persisto
•2•-Alportos la sukceson al vi

•1•-Ho, ho, ho, ho, ho

•2•-u~, jea, sukceson,

•1•-Gepatrojn viajn vi plezurigu
Sin oferis ili por via sukces'
Nenio venis al ili donace
Prenu la ekzemplon de supre

•2•-Da malfacilaĵ' la viv' ja plenas
Sed ne rezignu vi pro tio
Levu vin forte se vi falas
Daŭrigu kun energio

•1•-La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojaĝ'

•1•-Kun la esper', fido vivu ĉiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuraĝe vi sukcesos
Bone konsciiĝu pri tio vi jam

4x

•1+3•-La persisto, la persisto
•2•-Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
•1+3•-La persisto, la persisto
•2•-Alportos la sukceson al vi

•3•-Prenu nun da temp' pensu pri futur'
Juĝu nun vi mem, iru al destin'
Restu pozitiva por atingi la cel'
Ne perdu kuraĝ', venku timojn mem!

4x

•1+3•-La persisto, la persisto
•2•-Ĉiam vi pensu nur pri ĝi,
•1+3•-La persisto, la persisto
•2•-Alportos la sukceson al vi

Orfino / kantas marcxela fasani

ĉi-monden venis vi
orfine kaj naive.
ĉu malriĉul' esperojn
rajtas efektive?
kaj tion diris vin
patrino pro kompato,
esperojn finmortigis
dum milit' soldato.

sed vi ne respondecos
pri alies ŝuldo
vi devas zorgi nure
pri estonteco-muldo.

travivis ni tre ofte
malsateg-epokojn
klopodis silentigi ni
stomakajn vokojn
kaj migris ni for
de la kara hejma fajro
en serĉo de mizera
malriĉul-salajro.

je edziniĝo vi posedis
nur kvin jupojn
du por la vend' kaj du
por lombardistaj lupoj
nur unu restis kaj
ĝi estas nun ĉifono
dum ade por aĉet'
de nova mankas mono.

infano sur la brako,
en la ventr' infano
maizo en la kamp'
kaj edzo trans dogano
nur restas tri mallongaj
stumpoj en fajrujo
por vi ne plu brilados
lumo en la tujo.

vi estas laca gento,
nia eŭska gento,
kvankame vi neniam
pekis dum momento.
sed vi ne respondecos
pri alies ŝuldo
vi devas zorgi nure
pri estonteco-muldo.

Pasio en Katen' / Supernova

ŝi tiam ŝajnis kara al li
tamen jam ne eblis plu
kaj finiĝis la sento
foriris la tempo
junul' en kaĝ'

li ĉiam restis veka al ŝi
tamen ŝi ne volis plu
kaj forvelkis la emo
pasi' en kateno
kia domaĝ'

al lia kor' kruelas nun la pent'
sufere pro ĉi sent'
ĉu indis tia pen'
por pasio en katen'

mia
ŝia
nia
novel'
televid'
fantazi'
ĉu reala?
emocia?

alrigardo
ampetardo
malsingardo
ardo
altaro
amaro
adoro
angoro

Bal-ado / kantas Miĥail Povorin

Iam en sonĝo aŭ real'
Ĉeestis mi en flora bal',
Mi flirtis kun floranta in' al flor' de floro.
Ŝi flustris: “Ne forgesu min!”
Pasianhelis ŝia sin'.
De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.

Refreno:

   Mi flugis kvazaŭ papili',
   Ĉe multaj restis sub foli',
   Tra multajn provojn pelis min la vivdestino.
   Admiruminoj ravis min,
   Netuŝuminoj pikis min,
   Sed plu sopiras mi pri l' neforgesumino.

Kapklinis ni al ĉiu par',
Ni dancis en la flora mar',
Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj.
La kapojn turnis flarumin',
Abelojn logis suĉumin',
Neplukumin' incitis pimpajn kavalirojn.

   Refreno

Ne longas flora vivodaŭr',
Ni plukas multajn sen bedaŭr',
Eĉ neplukitaj velkas fine de l' sezono.
Post la petaldefal' al ni
Amar' postrestas de opi',
Sed ankaŭ semoj de l' esper' pri novbutono.

   Refreno

datao/muzaiko.png

a:3119 t:2 y:1

コメント



認証コード8473

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional