Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

La Megalopolo kun Mistero - MACUMOTO Tai

La Megalopolo kun Mistero - MACUMOTO Tai

ĉi tiu traduko gajnis la trian premion en la Literatura
Konkurso de Japana Esperanto-Instituto, 2016.
この翻訳は日本エスペラント協会主催の2016年   
文芸コンクール翻訳部門で3位を受賞した作品である。

松本泰『謎の街』(1887/1939)   

 La Megalopolo kun Mistero

Verkita far MACUMOTO Tai, 1887/1939
(MATUMOTO Tai, MATSUMOTO Tai)
Tradukita far belmonto, 2016

 La stratoj de San Francisko kun multaj deklivoj ŝanĝas siajn scenojn vertiĝe laŭ vidoj de sur aŭto aŭ de sur tramo. Eĉ oketaĝaj, aŭ deketaĝaj altaj edificoj*1 tuj malgrandiĝas sub okuloj, kiel miniaturaj konstruaĵoj.
 En pluvaj tagoj ili konservas proprajn surfacojn en briloj ruĝaj kaj nigraj, sed en serenaj tagoj ili banas sin konstante en flavaj sunradioj.
 Kiam oni paŝas maldektren ĉe la loko en alta tereno, kie rondege turniĝas la reloj de tramo, oni trovas la Parkon Ora Pordo.
 Mi finis mian vojaĝon laŭ la bordo de la Pacifiko, kaj loĝis en la Hotelo Saliko de la strato P, atendante ŝipon, veturontan al Japanio. En la posttagmezo de iu frua printempo, mi promenis tra la parko kun maldensa arbaro. Mi proksimiĝis kaj rimarkis, ke ŝajne velkintaj arboj nur kun restantaj branĉoj havas ĝermojn al la serena ĉielo, nekonate.
 Mi trairis la kvietan padon, kaj volis atingi la placon antaŭ la akvario. Ĝuste tiam, abrupte iu alvokis min.
 “Pardonon, sinjoro...”
 Tio estis parolata sendube en la japana lingvo, en tono hezitema. Mi haltigis mian paŝon senintence. Jen, mi trovis japanon en la aĝo de dudek kvin aŭ ses, en la griza jako, duone stariĝanta de la benko sub la ombro de arbo. Li supren rigaridis min, kvazaŭ petante.
 “Ĉu mi povas helpi vin? Kio okazis?”
 Mi paŝis proksimen al li en mia tuja anatŭjuĝo, ke li almozpetas por teni tiutagan vivon. Sed mi tuj eksciis mian misjuĝon. Li estis bone vestita, kaj liaj ŝuoj briletis.
 “Vi nepre vidos min strangulo, se mi abrupte petas ĉi tion de vi ne konata, sed bonvole savu min! Nun mi tute alfrontas la situacion morti. Senĝentile aŭdiĝus miaj vortoj, sed ĉe la momenta rigardo al vi, mi tuj juĝis, ke vi nepre aŭskultos mian strangan rakonton trankvile. Do mi alvokis vin kun hezito.”
 Tiel parolante, li daŭre ĵetis rigardojn trans miaj ŝultroj en senpaca animo.
 “Savi vin? Ĉu mi havas tian povon? 'Alfontas la danĝeron morti' - kio estas tio, entute?”
 “Tio povas esti afero neniel okazonta, sed tio reale proksimiĝas fatale. Mi estos mortigita en kelkaj tagoj, se mi nenion faras.”
 Mi sidiĝis sur la benkon, kaj elprenis cigaredon, subpremante mian aperantan rideton sur la buŝo. Sed mia rideto malaperis ĉe la minacita fizionomio de la junulo.
 “Ni geedzoj venis al ĉi tiu urbo de Kanado, kaj loĝas sub zorgo en la domo de iu influhava japano. Sed mia edzino estas nun preskaŭ rabita de la mastro-zorganto. Mi estas sub severa observado. Jen, vidu ilin! Ili estas la satelitoj de tiu ĉefo, kaj gvatas min por ke mi faru nenion.”
 En la malproksima enirejo de la parko, du japanoj kun kaskedo sur kapo stare parolis, kaj subite ekpaŝis al nia direkto.
 “Ho ne! Ili venas ĉi tien!”
 Li kriis en terurita mieno.
 “Kial do vi ne kuras al la polico aŭ la konsulejo?”
 “Polico? Se jes, mi mortos pafite de revolvero, antaŭ ol suprenkuri ŝtuparon!”
 “Do kiel vi opinias pri la ideo, ke vi forkuru al la sekura loko, kiel Ĉikago aŭ Nov-Jorko, elirinte de tia danĝera domo?”
 “Ne eblos forkuri por ni ambaŭ. Kaj se forkuros mi sola, la fatalo de la postlasita edzino estos decidita en tiu tago. ... Mi petas, ĉu vi ne bonvolus savi nin, iel ajn?”
 “Komprenite. Mi faros ion ajn, kion mi povos. Antaŭ ĉio mi devas aŭskulti vian historion detale.”
 Tiam mi sentis en mia tuta korpo, ke ekbolis temerara sango kiel en la knabaj tagoj.
 Mi ekpensis, ke mi staru kontraŭ ili, paŝante de mia flanko, ne lasante ilin proksimiĝi al ni sen faro.
 “Koran dankon. Mi devas paroli detalan rakonton. Sed estos pli oportune nun disiĝi ĉi tie, por deturni ilian atenton.”
 La junulo petis preskaŭ apelacie.
 “Komprenite. Mi estas nomata Kaŭase*2, loĝanta en la Hotelo Saliko de la strato P. Vizitu min iam ajn, konvene al vi.”
 “Do, mi revidos vin je la naŭa horo, en ĉi tiu vespero.”
 Mi konjektis lian cirkonstancon, kaj foriris tiun lokon antaŭ ol ili atingis al ni.
 Post kelkaj minutoj de tiu afero, mi promenis en muzeo.
 Mi trarigardis malnovajn tapiŝojn, antikvajn belartaĵojn, k.a., paŝante antaŭ aŭ malantaŭ la bela virino tiranta manon de la infanoj, aŭ la vigla grupo de gajaj fraŭlinoj.
 Baldaŭ mi migris la akvarion kaj post irado tra la malhela koridoro, jen subite aperis la sceno antaŭ miaj okuloj, ke kelkaj leonoj kuradas en arbaro. Ĉiuj estis bestoremburaĵoj, sed ili ŝajnis tre realaj.
 “Fi, tia ne povas okazi, en ĉi tiu megalopolo!”*3
 Tiam mi diris al mi mem en voĉo. Sen konscio en mi ŝajne vivis la stranga rakonto de la lasta junulo.
 Post kelka tempo mi forlasis la muzeon, kaj iris sur la revena vojo.
 La sunradioj precipitemaj kaj kvietaj tinkturis de la ĉielo longajn ombrojn de arboj sur la tero.
 La parko estas trankvila senŝanĝe, kaj tie jam ne staris la stranga junulo, nek viroj kun kaskedo sur la kapo.
 Tiun vesperon mi estis invitita al la domo de mia malnova amiko, la vickonsulo Namijama, kaj regalita per japana manĝaĵo post longaj tagoj. Post la fino de la manĝado mi rakontis pri la kurioza junulo en la Parko Ora Pordo, sidante sur apogseĝo, kaj fumante havanan cigaron. Namijama ridetis al mi tre serioze pensanta.
 “Ho, jen! Ĝi estas tre ofta okazaĵo al la marbordaj homoj, nomata la disraba edziĝo. Oni ne tiel facile murdos homon, kiel diris la junulo, sed kanajlo povos agi ĉiamaniere.”
 “Tute sovaĝe, ke tia perforto utilas! Ĉu ne ekzistas maniero eviti?”
 “La polico ĉi tie kondutas alimaniere en kazoj inter nur japanoj, malsame al Japanio. Cetere, preskaŭ ĉiu fripono sub rigardo ŝajnas havi ian malluman estinton. Maniero fuĝi de tie estus perforto aŭ sprito. Frakaŝi malamikon ĝuste alfronte, aŭ forkuri trompante lin lerte. Sed, mia amiko, ne zorgu plu pri tio. Probable nur viro bruas, sed malas virino ekster nia prizorgo. Supozu mizeran vivon, veninte eĉ al Usono; estas tute ne certe, kiun viron ŝi elektos el la du. Vivado en ĉi tiu Usono estas pli serioza, ol en Japanio.”
 Namijama tiel parolis krude.
 Ni jam metis la finon al tiu temo.
 Tien aperis lia edzino kaj infanoj, kaj ni amuziĝis en gaja vulgara babilado.
 Malgraŭ tio, mi estis maltrankvila pri la junulo, do salutis ĝisrevidon iom frue, kaj revenis mian hotelon antaŭ la naŭa horo.
 Ĉu pro la atingo de la posttagmeza trajno, mi vidis multajn novajn japanojn, tie kaj ĉi tie en la halo. Jam proksimiĝis la tempo de ekvojaĝo per la ŝipo XX, post kelkaj tagoj.
 Mia gasto ankoraŭ ne vizitis min.
 Mi iris al la akceptejo por konfirmi, se vizitanto volas vidi min, tuj lasu lin veni al mia ĉambro. Poste mi revenis mian ĉambron sur la dua etaĝo.
 Post ŝanĝo de mia vesto al robo, mi skribis leterojn al mia fratino en Los-Anĝeleso aŭ amikoj, kaj legis la vesperan ĵurnalon, lin atendante, sed li ne venis. La tempo pasis, kaj fine venis la dekdua horo.
 La lumo de la suba etaĝo estis estingita senrimarke, kaj la kvieto regis la tutan konstruaĵon. Ofte aŭdiĝis la bruo de aŭtoj, kiuj veturas sur la malproksima strato.
 Kio okazis al la junulo? Li ne povis trovi ŝancon fuĝi de la domo?
 Kun iom da antipatio perfidita, mi enlitiĝis, estingante apudan lumon ĉe la lito. Ju pli relasita estis mia korpo, des pli paciĝis mia animo. Mi ekhavis grandanimon imagi la irititan koron de la junulo, kiu ne havis ŝancon fine viziti min, ne je la promesita naŭa horo, kaj eĉ je la dekdua.
 Mi vidadis lian figuron en la malprofunda sonĝo, vekite de liaj preskaŭ petantaj okuloj, dum la tuta nokto.

 Mi vekiĝis, kaj trovis la sunon plene radianta sur la muro apud la kapkuseno.
 Pro brua sono el la suba etaĝo, mi sentis korbaton kun iom da mistera antaŭsento, kaj rapide malsupreniris la ŝtuparon, post apenaŭa vestoŝanĝo.
 Okazis murdo.
 En la krepusko, la trapasanta laktisto trovis la japanan junulon morta, pikite je la brusto, en la vaka grundo apud la preĝejo, tre proksima al la hotelo. Rakontis la direktoro de la hotelo, kiu kuris al la aktuala loko antaŭ ĉiu alia, jene:
 “Li estis fremda en nia najbaro, vestinta per griza jako kun marblua kravato, punktita de blankaj akvogutoj.”
 Liaj atestoj koincidis al mia memoro ĉe ĉiuj punktoj. Aŭdinte, ke la kadavro estis jam elportia al la polica oficejo, mi tuj telefonis al la vickonsulo Namijama.
 Post tridek minutoj li atingis min per rapida aŭto, kaj akompanis min al la oficejo.
 Kiel mi jam antaŭsupozis, la kadavro estis la junulo, kiun mi atendis en la lasta nokto. Li preskaŭ atingis mian hotelon, sed estis mortigita.
 Ĉiuj liaj poŝoj estis renversitaj, kaj la insigno de la vesto estis forrabita. Li posedis nenion, kio atestis lian identecon.
 Mi aŭdis, ke eĉ la ĉapo ne restis en la aktuala loko. Ĉu la krimulo forportis ĝin, aŭ li rapidis al mia hotelo sen ĉapo, elŝteliĝante de la domo je la momenta malatento de la familianoj?
 La junulo, kiu tiel kredis min en la lasta posttagmezo, kaj alvokis min kun okuloj, kvazaŭ li alkroĉus al sia frato - tiu kuŝis kiel malvarma kadavro antaŭ mi. Mi sentis tion preskaŭ mia eraro, kaj toleris ekplori en malĝojo. Mi ne aŭdis lian nomon. Tiu demando devus veni post nia revido, kaj do mi sciis nenion, krom la ekzisto de tiu kompatinda junulo.
 Kiu estis la viro, kiun li timis? Kaj kiel fariĝis la juna edzino, pri kiu li tre zorgis?
 Kompreneble la konsulejo ankoraŭ ne akceptis la anoncon de la junulo, kiu venis de Kanado laŭ sia deklaro. Ĉial nenio estis konata pri li, kaj fine li estis provizore enterigita de la homoj en la konsulejo, kiel nekonato.
 Dum ĉirkaŭ tri tagoj post tio, mi telefonis al Namijama kelkfoje en tago por pridemandi la malfeliĉan junulon, sed antaŭ klariĝo, fine mi fariĝis la veturanto sur la ŝipo XX, veturonta la Japanio.
 Al mia kajuto jam atingis kelkdek pakaĵoj. Inter ili troviĝis eĉ memoraĵo dediĉita de la persono, kun kiu mi renkontis nur unu fojon. Sentante ĝenon kontroli, kiu donacis kion, mi lasis ilin ne tuŝite en miaj kofroj.
 Daŭris trankvila marveturo. Mi havis multajn novajn amikojn. Golfo sur ferdeko, sporta ekzercado, kaj balo en la nokto ĉiutage kaj aferplene, kaj tiel finiĝis la brilanta vojaĝo dum dek kvar tagoj. Dume maldensiĝis la iluzio de la junulo, kio difektis mian koron.
 Post sekura atingo al mia domo en la ĉirkaŭurbo de Tokio, mi malpakis diversajn donacojn enĵetitajn malorde en la kofrojn.
 La facetita kristalo plena de ĉokoladoj estis adresita al mia edzino de la filmaktoro s-ro S. La arĝenta cindrujo estis de mia fratino, kaj la arkaika spadeto estis de la novelisto en Meksikio. Mi ordigis aliajn rarajn kaj belajn objektojn, inter kiuj mi trovis iun pakaĵon sen nomo de sendinto.
 La adreso estis ĝuste al mi, sed mi ne rememoris ĝian skribmanieron. Ĝi estis la kartonskatolo, larĝa je poŝtkarto, kaj dika je du coloj. Forpreninte la kovrilon, mi trovis la manumbutonojn el ruĝa testudaĵo, kaj unu bendon kun metalaĵo, monograme konsistanta el Ŝ kaj T. Ĉi tiuj ambaŭ ne estis novaj aĵoj. Mi prenis ilin, dubante kiu donacis tiajn malnovaĵojn, kaj jen trovis paperon ĉe la fundo de la skatolo. Sur ĝi estis skribita per la neta virina mano:
   Al Tazaŭa Ŝuĵi
   2-15 Sotode, Kvartalo Honĝo.
 Mi neniel havas konaton en la nomo Tazaŭa. Rigardante tiun kuriozan pakaĵon, mi intuicie rememoris la junulon renkontintan en la Parko Ora Pordo. Mi estis certa, ke ĝi estas lia postrestaĵo.
 Nepre ekzistus lia naskiĝloko en Honĝo. La papero petus, ke oni liveru la objektojn. La skribinto estus lia edzino.
 Tagojn poste, mi iris al Honĝo kun tiuj memoraĵoj, sed tiea sceno estis tute ŝanĝita post la granda tertremo. Tial nature mi ne povis trovi la domon en la nomo Tazaŭa.
 Mi aŭdis en la loka oficejo, ke la tertremo estis la plej severa tie, kaj multaj familioj tutpereis.
 San-Francisko estas la megalopolo kun mistero.
 Mi skribis longan leteron al Namijama en tiu nokto.

piednotoj

  1. edifico = grandskala domkaraktera konstruaĵo.
  2. Legu oblikvan propran nomon laŭ esp-a sono.
  3. megalopolo = megaurbo, ĉeno de urbegoj.

iom korektita laŭ konsilo: 2017-01-24

a:2426 t:1 y:0

コメント



認証コード0772

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional