Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏35「若菜下」(57) Juna Verdaĵo B (57)

源氏35「若菜下」(57) Juna Verdaĵo B (57)

  • 源氏物語 第35帖 若菜下 (57)
  • Juna Verdaĵo B (57), el Rakontaro Genĝi

     - 


35wakb057.jpg

  • エスペラント訳 esperanta traduko
    • Li vaste etendis septojn, fermite metitajn ĉe la angulo de la ĉambro, kaj iom malfermis la pordon. Vidiĝis la orienta pordo de la koridoro inter konstruaĵoj, tra kiu li eniris. Estis ankoraŭ tre frua mateno. Li volis rigardi ŝian vizaĝon en lumo, por kio li supren tiris la fenestrolatison.
        "Mi perdis mian racion pro via kruela sinteno. Se vi volus kvietigi min, bonvolu ĵeti nur unu vorton 'kompatinde'."
        Kvankam li timigis ŝin tiamaniere, ŝi kontraŭe komprenis lin bruta, kaj en tremado, ŝi ne povis eldiri eĉ vorton. Ŝi estis tro juna fronti kanajlon.
        Ekheliĝis la mateno momenton post momento. Lia koro estis konsternita.
        "Mi volas rakonti la interesan sonĝon pri nia ligiĝo kaj la kato, kiel signo de gravediĝo, sed ĉar vi tre malamas min... Baldaŭ vi bone ekscios pri la afero."
        Li urĝe eliris de ŝia sidejo en la matena krepusko, kies sopirinda sceno pli premis lian koron, ol aŭtuna ĉielo.
          Celon ne konante iras
          Nun mi vane en mallum'
          Sur malsekmanikojn falas
          Rosoj veaj sen brakum'
        Utaante malĝoje, li montris siajn manikojn al ŝi, pro kio ŝi perceptis lian eliron, ĝis konsolo. Ŝi reutais fragile.
          Volas min estingi vane
          En krepuska mi ĉiel'
          Por konsoli min tutsane
          Estu ĝi la sonĝa bel'
        Li urĝe eliris duonapreze ŝian junan voĉon, sed lia animo estis kvazaŭ restanta apud ŝi, elglitinte el la korpo.

  • 原文 originala japana teksto
    • 隅の間の屛風をひきひろげて、戸を押し開けたれば、渡殿の南の戸の、昨夜入りしがまだ開きながらあるに、まだ明けぐれのほどなるべし、ほのかに見たてまつらむの心あれば、格子をやをら引き上げて、
       「かう、いとつらき御心にうつし心もうせはべりぬ。すこし思ひのどめよと思されば、あはれ、とだにのたまはせよ」
      と、おどしきこゆるを、いとめづらかなり、と思して、ものも言はむとしたまへど、わななかれて、いと若々しき御さまなり。
       ただ明けに明けゆくに、いと心あわたたしくて、
       「あはれなる夢語も聞こえさすべきを、かく憎ませたまへばこそ。さりとも、いま、思しあはする事もはベりなむ」
      とて、のどかならず立ち出づる明けぐれ、秋の空よりも心づくしなり。
          起きてゆく
          空も知られぬあけぐれに
          いづくの露の
          かかる袖なり
      と、ひき出でて愁へきこゆれば、出でなむとするにすこし慰めたまひて、
          あけぐれの
          空にうき身は消えななん
          夢なりけりと
          見てもやむべく
      とはかなげにのたまふ声の、若くをかしげなるを、聞きさすやうにて出でぬる魂は、まことに身を離れてとまりぬる心地す。

a:1652 t:1 y:0

コメント



認証コード6242

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional