サウンド・オブ・サイレンス エスペラント版
サウンド・オブ・サイレンス エスペラント版
La Sono de Silento
La Sono de Silento
Bonrevenon al la lum',
post nokto de koŝmara fum'.
Restas el la kor' konfuza sent',
rampas kaŝe dezir' de pripent'
kaj vizio fuŝe daŭras
en la mens' kun intens',
ene de l' son' de silento.
Mi paŝis en senfina sonĝ',
nudpiede kaj sen manĝ'.
Ĉe l' haloo hela de stratlamp',
troviĝis mi en frida, venta kamp',
dum l' okulojn miajn vundis
neona lum' kaj kvazaŭ fulm',
la sonon tuŝis de silento.
En nuda lumo vidis mi
dekmil da homoj, eble pli.
Homoj diras sen ekspliki,
homoj aŭdas sen aŭskulti,
homoj verkas kantojn
sed ilin kantos nenies voĉ',
ĉu pro riproĉ'
aŭ timo ĝeni la silenton.
Ho, stultuloj, vi ne scias:
"silento kiel kancer' kreskas".
Miaj vortoj povus vin instrui,
vian firman kredon eĉ detrui,
sed miaj vortoj falis kiel
senbruaj pluvgutoj
kaj eĥis en la forumoj de silento.
|:
Klinis sin preĝanta gent',
al la nova dio de l' moment',
ĉar, perrete, venis la sciigo
kaj, kun admona atentigo,
l' ekrano montris:
"Vortoj de profetoj estas nur
surmure de subpasejej kaj amasloĝejoj
kaj flustritaj en la son' de silento".
:|
kaj flustritaj en la sono de silento".
a:2285 t:2 y:2