源氏4「夕顔」(24) Lagenario (24) 49% +manuskriptoj
源氏4「夕顔」(24) Lagenario (24) 49% +manuskriptoj
- 源氏物語 第4帖 夕顔 (24)
- Lagenario (24), la 4-a volumo el Rakontaro Genĝi
河内本。宵過ぐ「るほど~たちをひきぬきて」の部分。
「 」内は生霊のことば。
宮内庁青表紙本。青線「よひすぐるほどに~いとめでたしと」の個所
「見たてたてまつるをば~てをたたき給へば」の個所
- tekso
12) Lagenario malbenmurdita
Horojn antaŭ meznokto, Genĝi iom endormiĝis, kaj vidis en vizio, ke tre bela virino sidiĝis apud la kapkuseno, kaj diris: "MI tre amas vin kiel edzon, sed vi, ne vizitante min, prenis facile trakteblan virinon aliloken, kaj amoras ŝin. Mi tre bedaŭras, eksterordinare!" Kaj li vidis, ke ĝi levos la apudan virinon brakume. Li vekiĝis, sentante, ke io atakas lin, kaj tiam trovis, fajro de la lumigilo estis estingita. Li perceptis teruron, kaj eltiris glavon el glavingo, kaj metis apuden por sin preventi de malbonanimo. Li vekis la ĉambelaninon Ukon, ankaŭ kiu ŝajnis vidi saman vizion, kaj ŝi tuj venis apuden. Li ordonis al ŝi.
"Iru, veku homojn en la deĵorejo! Diru, kaj portigu lignotorĉeton."
Ŝi respondis.
"Kial mi povus! Tre mallume!"
"Ba, kia knabino!"
Li ridis kaj frapis siajn manojn. Nur eĥoj respondis abomeninde. Neniu aŭskultis la manfrapojn kaj venis. La virino Lagenario multe tremis kaj freneziĝis, kaj tute perdis kvietiĝon. Ŝvitoj kovris ŝin, kaj ŝi ŝajnis senkonsciiĝi. Ukon diris.
"Ŝi estas origine timemulo je ĉio. Kiom ŝi teruriĝas nun!"
Li rememoris ŝin rigaridanta nur vakan ĉielon en tago, kaj sentis ŝin kompatinda.
a:908 t:1 y:0