Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏4「夕顔」(26) Lagenario (26) 54%

源氏4「夕顔」(26) Lagenario (26) 54%

  • 源氏物語 第4帖 夕顔 (26)
  • Lagenario (26), la 4-a volumo el Rakontaro Genĝi

      
    夕顔の死 morto de Lagenario


genzi/04yufu26.jpg

  • teksto
    • Mi ne timas tian falsaĵon!"
       Kaj li levis la ĉambelaninon.
       "Tre malserene. Mi estas premita tre malbone. Tial mi gardas min per surventr-ado. Mia mastrino estus streege ŝokita."
       Ŝi diris.
       "Jes, kial ĉi tiel?"
       Genĝi diris kaj palpe tuŝis ŝin, kaj trovis ŝin senspira. Li ŝancelis ŝin, sed ŝi estis sen streĉo kaj perdis konscion. Aŭ malbona spirito forkaptis ŝian animon, pro ŝia troa juneco - li ne sciis kiel fari. La samurajo venis, portante lignotorĉeton. Ukon ne povus movi sin eĉ paŝon por ricevi ĝin, kaj tial Genĝi tiris la proksiman vandokurtenon al si por bari scenon, kaj ordonis.
       "La torĉon, plu apuden!"
       Tio estis eksterordinara ordono, kaj li, hezitante proksimiĝi al lito kun virino, ne povis transpaŝi eĉ randon de la ĉambro.
       "Portu ĝin pli proksimen! Hezito devas esti laŭ okazo."
       Genĝi prenis la torĉeton, kaj vidis, ke la samfigura virino aperinta en la sonĝo apud la kapkuseno reaperis en fantomo, kaj momente malaperis. Li aŭdis saman ekzemplon en antikvaj rakontoj, malofte sed horore. Pli ol ĉio lia koro bategis, kio okazis al ŝi. Li kuraĝe estis apud ŝi, ne evitante krizon proksimiĝi al persono kaptita de malbonanimo, kaj jen, jen, li ŝancelis ŝin. Sed ŝi malvarmiĝis iom post iom, kaj spirado estis tute ĉesita. Neniu rimedo plu. Li ne havis bonan kosilanton, kiel fari.

a:898 t:2 y:2

コメント



認証コード7143

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional