Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏4「夕顔」(31) Lagenario (31) 64%

源氏4「夕顔」(31) Lagenario (31) 64%

  • 源氏物語 第4帖 夕顔 (31)
  • Lagenario (31), la 4-a volumo el Rakontaro Genĝi

      


genzi/04yufu31.jpg

  • teksto
    •  "Estas pli bone urĝe reiri al Nideŭvin, antaŭ ol multiĝo de hompaŝado."
       Li ŝarĝis ankaŭ Ukon en la ĉaron, kaj mem piediris, ĉar sian ĉevalon li cedis al la mastro. Li suprentiris la ekstremojn de sia pantalono ĝis kuloto, por facila aktivado. Ĉi tiu estis kurioza kaj senatendita funebra marŝo, sed li kuraĝe faris tion, vidinte ne sinregeblan staton de la mastro. Genĝi ne revenis al sia konscio, kaj atingis sian domon en la strato Nideŭ, en stato de sinperdiĝo.

      14) Genĝi en Nideŭvin

       La ĉambelaninoj miris.
       "De kie revenis nia mastro? Li mienas ne sana, konfuzite."
       En tiu stato Genĝi eniris sian baldakenliton, kaj tre ĝemis, premante sian bruston.
       "Kial mi ne iris kun ŝi en la ĉaro? Kiam ŝi reviviĝus, kiel ŝi pensus min? Ŝi certe supozus malĝoje, ke mi forĵetis ŝin kaj foriris de ŝi."
       En konsterniĝo, li sentis dolorpleniĝon en la koro. Doloro ankaŭ pikis lian kapon, kaj li sentis sin febra tre sufoke, kaj ne sciis kiel fari. Li eĉ supozis, ke li subite mortos pro negrava malsano. Jam la suno staris alte, sed li ne ellitiĝis. La ĉambelaninoj rekomendis al li maten-manĝon, mirante, sed li estis turmentita kaj soleca. Ĝuste tiam atingis al li senditoj de Mikado.

       「はや御馬にて二条院へおはしまさん、人さわがしくなりはベらぬほどに」
      とて、右近を添へて乗すれば、徒歩ちより、君に馬は奉りて、括り引き上げなどして、かつはいとあやしく、おぼえぬ送りなれど、御気色のいみじきを見たてまつれば、身を捨てて行くに、君はものもおぼえたまはず、われかのさまにておはし着きたり。

       人々、
       「いづこよりおはしますにか、悩ましげに見えさせたまふ」
      など言へど、御帳の内に入りたまひて、胸を押へて思ふに、いといみじければ、
       「などて乗り添ひて行かざりつらん、生きかへりたらん時いかなる心地せん、見捨てて行きあかれにけりと、つらくや思はむ」
      と、心まどひの中にも思ほすに、御胸せき上ぐる心地したまふ。御ぐしも痛く、身も熱き心地して、いと苦しく、まどはれたまへば、かくはかなくて我もいたづらになりぬるなめり、と思す。日高くなれど、起き上りたまはねば、人々あやしがりて、御粥などそそのかしきこゆれど、苦しくて、いと心細く思さるるに、内裏より御使あり。

a:824 t:1 y:1

コメント



認証コード6382

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional