Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏4「夕顔」(36) Lagenario (36) 74%

源氏4「夕顔」(36) Lagenario (36) 74%

  • 源氏物語 第4帖 夕顔 (36)
  • Lagenario (36), la 4-a volumo el Rakontaro Genĝi

      


genzi/04yufu36.jpg

  • teksto
    • La estimata pastro, la filo de la bonzino, recitadis sutrojn en respektoplena voĉo, kaj Genĝi sentis, ke ĉiuj larmoj elĉerpe defalis.
       Li eniris la dometon, kaj trovis la lumon brilanta kontraŭ la kadavro, kaj Ukon kuŝanta, metinte biombon inter ili. Kiel soleca ŝi estis! - li vidis. Lagenario kuŝis tie, ne sentante timon, kaj restis aminda, kun nenia ŝanĝiĝo. Li prenis ŝian manon.
       "Al mi ĵetu vian voĉon fojon plu. Je kia ligiĝo de la antaŭa mondo, ni elkore verŝis tutan amon dum mallonga tempo? Sed ve, vi foriris, metante min en embarason."
       Li ploradis senĉese el lia tuta gorĝo. Altaj pastroj ĉiuj eklarmis kortuŝite, eĉ ne konante, kiuj ili estas.
       Genĝi rekomendis al Ukon.
       "Sekvu min al mia Nideŭvin."
       Sed ŝi respondis.
       "Dum multaj jaroj, de mia juneco, mi servis al la mastrino intime, ne aparte eĉ momenton. Sed subite ni apartiĝis nun, kaj kie estas mia loko reveni? Kiel mi klarigos al aliuloj, kiel ŝi fariĝis? Malĝoja mi estas. Sed mi ne ŝatas bruan klaĉadon de ĉambelaninoj."
       Kaj ŝi ekploris.
       "Mi iru al ŝi, kune kun la supreniranta brulfumo!"
       Genĝi konsolis ŝin.
       "Mi komprenas vin, sed la homa vivo estas tia. Neniu disiĝo ne estas trista. Aŭ vivi mallonge aŭ longe, estas same al ni. Vin konsolu kaj konfidu al mi."

      この尼君の子なる大徳の、声尊くて経うち読みたるに、涙の残りなく思さる。
       入りたまへれば、灯取り背けて、右近は屛風隔てて臥したり。いかにわびしからんと見たまふ。恐ろしきけもおぼえず、いとらうたげなるさまして、まだいささか変りたるところなし。手をとらへて、
       「我にいま一度声をだに聞かせたまへ。いかなる昔の契りにかありけん、しばしのほどに心を尽くしてあはれに思ほえしを、うち棄ててまどはしたまふがいみじきこと」
      と、声も惜しまず泣きたまふこと限りなし。大徳たちも、誰とは知らぬに、あやしと思ひてみな涙落しけり。
       右近を、
       「いざ二条院へ」
      と、のたまへど、
       「年ごろ幼くはべりしより片時たち離れたてまつらず馴れきこえつる人に、にはかに別れたてまつりて、いづこにか帰りはベらん。いかになりたまひにきとか人にも言ひはベらん。悲しきことをばさるものにて、人に言ひ騒がれはベらんがいみじきこと」
      と言ひて、泣きまどひて、
       「煙にたぐひて慕ひ参りなん」
      と言ふ。
       「ことわりなれど、さなむ世の中はある。別れといふもの悲しからぬはなし。とあるもかかるも、同じ命の限りあるものになんある。思ひ慰めて我を頼め」
      とのたまひこしらへても、

a:863 t:4 y:0

コメント



認証コード0968

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional