Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏6「末摘花」(20) Kartamo (20) 61%

源氏6「末摘花」(20) Kartamo (20) 61%


genzi/06suwe20.jpg

  • teksto
    • Kaj tute kompreneble, viziti la ruiniĝintan domon de la princo Fitati estis pezkora nature, eĉ konservante kompatemon. Tempo pasis, dum li ne eĉ volis klare vidi ŝin kontraŭ ŝia troiga sinhonto. 'Se mi revidos ŝin, ŝi aŭ montriĝus pli bona. Lastatempe mi palpe tuŝis ŝin, ne ĝis mia kontento. Mi volas revidi ŝin.' Rigardi ŝin klare en lumo estis hezitinde. Kaj tial li ŝtele eniris ŝian domon iun vesperon, kaj enrigardis tra interspacoj de la kadrofenestro, kiam la ĉambelaninoj estis libere ripozantaj. Kiel antaŭsupozo ŝia figuro ne troviĝis tie. Kvankam vandokurtenoj estis jam tre kadukiĝintaj, sed firme staris samloke dum multaj jaroj, kiujn neniu lokis alikoken senorde, kaj kaŝis la fundon. Sidis kvar, kvin ĉambelaninoj. Manĝotabletoj ŝajnis ĥinujdevenaj bluaj porcelanoj, sed aspektantaj kaduke malbelaj, sur kiuj estis neniu precipaj bonmanĝaĵoj mizere, kaj ili manĝis la restintaĵojn de la mastrino. Ĉe la ĉambroangulo virinoj, tremantaj pro malvarmeco, vestis sin per blankaj vestoj, sed ne esprimeble griziĝintaj, kaj metis malpuran surjupon ĉirkaŭ la lumbo, kio aspektis obstine ortodoksa. Kaj ilia frunta hararo, fiksita per kombilo por servi manĝon, donis al li intereson, kiu rememorigis similfigurajn homojn de la Dancista Trejnejo kaj la Oficejo de Ummejden, kie oni konsevas la sanktan spegulon.
       "Ve, kiel malvarma jaro! Vivi longe, sperti mizeran mondon.*"
       Iuj el ili ploris.
       "Kial mi grumblis, kiam la forpasinta princo estis viva? Ni iel vivas, en ĉi tia mizera vivteno."

       * Cito el Ĉangci 莊子.

      まして荒れたる宿(やど)は、あはれに思しおこたらずながら、ものうきぞわりなかりける。ところせき御もの恥(はぢ)を見あらはさむの御心もことになうて過ぎゆくを、うち返し、見まさりするやうもありかし、手探(てさぐ)りのたどたどしきに、あやしう心得ぬこともあるにや、見てしがな、と思ほせど、けざやかにとりなさむもまばゆし、うちとけたる宵居(よひゐ)のほど、やをら入りたまひて、格子(かうし)の狭間(はさま)より見たまひけり。されど、みづからは見えたまふべくもあらず。几帳(きちゃう)など、いたくそこなはれたるものから、年経(へ)にける立処(たちど)変らず、おしやりなど乱れねば、心もとなくて、御達(ごたち)四五人ゐたり。御台(だい)、秘色(ひそく)やうの唐土(もろこし)のものなれど、人わろきに、何のくさはひもなくあはれげなる、まかでて人々食ふ。隅(すみ)の間(ま)ばかりにぞ、いと寒げなる女ばら、白き衣のいひしらず煤(すす)けたるに、きたなげなる褶(しびら)ひき結ひつけたる腰つき、かたくなしげなり。さすがに櫛(くし)おしたれてさしたる額(ひたひ)つき、内教坊(ないけうばう)、内侍所(ないしどころ)のほどに、かかる者どもあるはやと、をかし。かけても、人のあたりに近うふるまふ者とも知りたまはざりけり。
       「あはれ、さも寒き年かな。命長ければ、かかる世にも逢(あ)ふものなりけり」
      とて、うち泣くもあり。
       「故(こ)宮おはしましし世を、などてからしと思ひけむ。かく頼みなくても過ぐるものなりけり」

a:1119 t:1 y:0

コメント



認証コード9252

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional