Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

1973年の翻訳: 司馬遷「史記-高祖本紀」

1973年の翻訳: 司馬遷「史記-高祖本紀」

整理していて見つけた
1973年ごろの翻訳の試み、その3。
(漢代漢語より)

la historio - Sima Ĉen

la historio: 8
imperiestroj 8: Gaŭzu

 Gaŭzu(Gaozŭ) estas la homo el Ĝong-jangli(Zhongyangli), en la kastelurbo Feng (Feng), gubernio Pej(Pei); kies nomo familia estis Lju(Liu), kaj la persona Ĉi(Ji). lia patro estis nomita Tajgong(Taigong), kaj la patrino Ljuaŭ(Liŭao). antaŭ naskiĝo de Ĉi, Ljuaŭ iam ripozis sur lagbordo, kaj en sonĝo ŝi renkontis kun dio. tiam tondris kaj fulmis, kaj la mondo estis tute senluma. Tajgong iris kaj vidis drakon super ŝi. poste ŝi gravediĝis, kaj fine naskis Gaŭzu.
 li havis altan nazon kaj drakan vizaĝon kaj belan barbohararon, kaj la maldekstra femuro havis sepdek du nigrajn makulojn. li estis cedema, kaj amis najbarojn, kaj donis siajn propraĵojn kun ĝojo. lia volo estis tre vasta. li ĉiam havis vastanimon, kaj ne okupis sin en produkta laboro de sia familio.
 plenaĝa li prove elektite fariĝis oficisto, kaj fariĝis la ting-estro de Siŝuj(Sishui). neniu oficisto troviĝis en la gubernidomo, kiun li ne malestimis. li amis vinon kaj virinojn, kaj ĉiam drinkis vinon prunte de Vangaŭ(Wang'ao) kaj Vufu(Wufu). kiam li kuŝadis ebrie, Vangaŭ kaj Vufu vidadis drakon ĉiam kuŝanta super li, kaj miris tion. kiam Gaŭzu drinkadis, ĉiam vendiĝis vino kelkoble, kaj pro apero de miraĵo kaj vendiĝo, ĉi tiuj ambaŭ vendistinoj forŝiris pruntapaperon ĉe fino de jaroj.

a:866 t:1 y:1

コメント



認証コード2215

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional