Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏6「末摘花」(25) Kartamo (25) 76%

源氏6「末摘花」(25) Kartamo (25) 76%


genzi/06suwe25.jpg

  • teksto
    • Oni ankoraŭ ne malfermis la pordon, tra kiu la ĉaro eliros, kaj serĉis posedanton de la ŝlosilo, kaj jen, treege multaĝa maljunulo aperis. Apud li estis virino, ĉu lia filino, aŭ ĉu nepino, kun aĝo ne bone deĉifrebla, kies vesto vidiĝis fume nigra kontraste al la neĝo, kaj tre tremanta pro malvarmo. Ŝi postis etan fajron en stranga ujo, kvazaŭ kovrante per manikoj. La aĝulo ne povis malfermi la pordon pro profunda neĝo, kaj tial ŝi alproksimiĝis kaj helpis lin, tre mallerte. La eskorto de Genĝi aliris kaj fine malfermis ĝin.

      	"Lian kapon kovras neĝo
      	Blankan kovras ankaŭ aĝo
      	Humidiĝas manik' lia
      	Larme malsekiĝas mia

      Infano ne havas veston surmeti."
       Genĝi recitis tiel, kaj rememoris ŝian vizaĝon kaj ridetis, sur kies nazpinto aperis malvarmo rozkolore. Se Toŭ-no-Tiŭĵaŭo vidus tian scenon, al kio li komparus? Li ĉiam serĉe venas al li, kaj estas neniu maniero eviti lin al Genĝi.

      15) Genĝi subtenas Kartamon

       Se Kartamo estus normala virino, kaj ne havus tian makulon, Genĝi povus facile forĵeti ŝin, lasante ŝin al aliaj viroj. Sed depost la klara ekvido je ŝi, ŝi ŝajniĝis pli ĉarma al li, kaj li kutime vizitadis ŝin tre ofte, kun serioza koro. Li donacis al ŝi silkon, brokaĵon, kotonon, k.a., anstataŭ zibelvesto, al maljunaj ĉambelaninoj vestaĵojn, k.a., kaj eĉ al la muljuna pordogardisito, laŭ decaj diveroj.

      御車出づべき門(かど)は、まだあけざりければ、鍵(かぎ)の預(あづか)り尋ね出でたれば、翁(おきな)のいといみじきぞ出で来たる。むすめにや、孫(むまご)にや、はしたなる大きさの女の、衣(きぬ)は雪にあひて煤(すす)けまどひ、寒しと思へる気色(けしき)ふかうて、あやしきものに、火をただほのかに入れて袖(そで)ぐくみに持(も)たり。翁(おきな)、門(かど)をえあけやらねば、寄りてひき助くる、いとかたくななり。御供(とも)の人寄りてぞあけつる。

      	「ふりにける
      	頭(かしら)の雪を見る人も
      	おとらずぬらす
      	朝の袖かな

      幼(わか)き者は形蔽(かく)れず」
      とうち誦(ず)じたまひても、鼻の色に出でて、いと寒しと見えつる御面影、ふと思ひ出でられて、ほほ笑まれたまふ。頭中将にこれを見せたらむ時、いかなることをよそへ言はむ、常にうかがひ来れば、いま見つけられなむと、すべなう思す。
       世の常なるほどの、ことなる事なさならば、思ひ棄(す)ててもやみぬべきを、さだかに見たまひて後(のち)は、なかなかあはれにいみじくて、まめやかなるさまに、常におとづれたまふ。黒貂(ふるき)の皮ならぬ絹(きぬ)綾(あや)綿(わた)など、老人(おいびと)どもの着るべき物のたぐひ、かの翁(おきな)のためまで上下(かみしも)思しやりて、奉りたまふ。

a:1497 t:2 y:1

コメント



認証コード9611

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional