Lernu la Korean! 한국어를 배우자!

제 1 과 - 자모 -
Leciono Unu - Literoj -

La tutaj koreaj literoj konsistas el konsonantoj kaj vokaloj kiel Esperanto; sed g^i formas unu leteron kun unu vokalo c^irkau~ate de kelkaj konsonantoj:

La plej simpla korea litero estas kunmeto de konsonanto kaj vokalo, kiel sube:
가(ka) = ㄱ(k) + ㅏ(a)
니(ni) = ㄴ(n) + ㅣ(i)

La plej kompleska formo estas kiel sube:
짧(jjarb) = ㅈ(j) + ㅈ(j) + ㅏ(a) + ㄹ(r) + ㅂ(b)

Kaj nepre devas esti antau~vokala konsonanto, tial oni metas ec^ sensonan konsonanton, kiel sube:
아(a) = ㅇ(sensona) + ㅏ(a)

Nun vi vidos 10 fundamentajn vokalojn.
a ja o* jo* o jo u ju u* i
Vokaloj kun * ne ekzistas en Esperanto. Poste vi havos klarigon. Kaj krome estas kunmetitaj vokaloj.

Nun vi vidos 14 konsonantojn.
k,g n t,d r,l m p,b s sensona,ng ^c aspirita ^c aspirita k aspirita t aspirita p h
Ne mirinde, ke unu konsonanto havas du sonojn, ^car oni ne distingas ilin en la korea lingvo; k/g, t/d, p/b...sed ekzistas regulon kion diri en iu okazo, kompreneble.(^^;

Du formoj estas en vokalaj literoj, nome vertikale longa kaj horizontale longa. Ni kunmetas vice konsonanton + vertikale longan vokalon, kiel 가(ka); kaj eta^ge konsonanton + horizontale longan vokalon, kiel 구(ku).