Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

日韓共同開催エスペラント大会記念講演 Festparolo ĉe la Komuna Kongreso Japana kaj Korea

日韓共同開催エスペラント大会記念講演 Festparolo ĉe la Komuna Kongreso Japana kaj Korea

Festparolo
ĉe la Komuna Kongreso Japana kaj Korea
belmonto (yamasita tosihiro)
Japanio, 2011-10-08
belmonto1.jpg

概要 - resumo

13年まえ、はじめて金海伽耶高校にいき
公園でまちあわせていると、
韓国の生徒がおおごえでいいあっている。
日本の生徒はみをちいさくしていた。
実は話題は「あすの昼食はなににするか」であった。
ことばがわからないと誤解が生じる。

そのふたりが日本にきて生徒宅泊、
活発に映画や漫画や歌手の話をした。
だがわがやにきてしたことは、
歴史教科書の秀吉や明治初期の箇所を
翻訳しろということであった。
ことばがわからないとほんねをかたれない。

言語がちがうアジアにこそエスペラントは必要だ。
生活をかたる語彙を積極的につかおう。
「万」という単位があると便利だ。

1

Karaj amikoj kaj samideanoj!

Oni donis al mi la gloron paroli sur podio anstataŭ respektindaj eminentuloj kaj antaŭuloj.

Mi parolos pri la komencaj tagoj de la interrilato de du supermezaj lernejoj japana kaj korea, pere de la korea lingvo.

Mi estis instruisto de la japana lingvo longe, en gubernio Kagoŝimo, la plej suda regiono de Kjuŝua Insulo.

Antaŭ 15 jaroj mi moviĝis al la lernejo Kagoŝima-Higaŝi, kio enkondukis la korean lingvon en 1998, kaj, por mia honoro, mi fariĝis la unua instruisto, kiu instruas la korean lingvon en mia gubernio.

En Japanio preskaŭ ĉiuj lernejoj mezaj kaj supermezaj havas nur anglajn lecionojn kiel fremdan lingvon.

La pozicio de la angla estas tute absoluta, kontraŭ kio studentoj havas dolĉan revon
ellerni en iu tago, sed neniam realigebla por la plejmulto.

Tia cirkonstanco ŝajnas al mi sama ankaŭ en Koreio, ĉar mi spektis komikan korean filmon antaŭ jaroj, titolitan “Perfekta Ellerno de la Angla”.

2

La jaro 1998 estis la 50-jara festa jaro de la fondiĝo de mia lernejo.

Ni komencis serĉi ĝemelajn lernejojn fremdlandajn.

Kandidatoj en Ĉinio kaj Usono estis facile trovitaj, sed ni havis nenian kontakton kun Koreio.

Mi sendis pli ol 30 retleterojn al retadresoj, trovitaj sur interreto, kaj laŭ peto respondoj venis.

Unu el ili estis la supermeza lernejo Kimhe-Kaja, en la urbo Kimhe, apud Busano.

Post 3 monatoj, en somero, mi vojaĝis al
Kimhe-Kaja kun 3 studentinoj, kiuj ne scipovis la korean lingvon, krom unu, kun nur 3-monata lerno.

La instruisto s-ino I Unbong bonvenigis nin ĉe la Busan-haveno, kaj kondukis nin al la lernejo.

Post kelkhora bonvenigo ŝi foriris por preni sian filon de infanĝardeno, kaj la gestudentoj koreaj kaj japanaj kolektiĝe sidis sur benkoj de parko.

TIAM OKAZIS LA AFERO!

Kiam mi revenis al la rondo, koreaj gestudentoj kverelis en streĉitaj voĉoj, svingante siajn fingrojn kaj brakojn, kaj la japanoj estis tute silentaj kaj malgrandiĝintaj inter ili pro timemo, ĉar ili tute ne komprenis, kio okazis – ĉu vi povas supozi?

Mi atente aŭskultis ilian paroladon, kaj evidentiĝis la afero.

Ili parolis jene:
“Kion ni preparu por lunĉo morgaŭ?”
“Hm, io, io estos bonaj.”
“Ne, ili estas tro langopikaj, kaj la japanoj ne povos manĝi!”
“Do, kion mi preparu?”
“Vi, ion ion, kaj mi, ion, ion.”
“Tion mi ne povas kuiri!”

Jes, ĝuste tiel, ili parolis tre vigle, kaj tio ŝajnis kverelo al la japanoj, kiuj eble kredis, ke la koreo estas terura popolo kun sovaĝaj vortoj.

Sen komprenebla lingvo, oni ĉiam miskomprenas unu la alian.

Inter ili estis la studentino Eri, kiu duonjaron post la vizito venis Koreion kaj eniris Korjo-Universitaton, kaj loĝis ĉi tie 5 jarojn.

Kelkaj tagoj en Kimhe ŝanĝis ŝian vivon.

Poste ŝi konfesis al mi, ke ŝi telefonis al la tiama korea viramiko, kaj trovis, ke li parolas Kjonnam-dialektege!

Kimhe-Kaja sendis 3 homojn al la aŭtuna festivalo, kiam ni havis la kontrakton de ĝemelaj lernejoj.

Sehjon kaj Ĉihje parolis multe inter japanaj gestudentoj pri mangao, animacio, kantoj,
kantistoj, filmoj, vestoj, manĝaĵoj, ktp.

Ĉihje poste raportis en lerneja ĵurnalo ĉi tiel: “En Japanio la patro baniĝas unuavice, la patrino lastavice.”

– Hm, ĉi tio estus la kutimo en la hejmo de Eri, sed ne de ĉiuj japanoj.

Post kelkaj tagoj de hejmloĝado ĉe studentinoj, ili tranoktiĝis ĉe mi.

TIAM OKAZIS LA AFERO!

Ili vokis min de la ĉambro de mia filino, kaj petis min traduki, kio estas skribita en la lerneja lernolibro de la japana historio.

Ili montris kelkajn paĝojn pri Hidejoŝi, kaj pri Meiĵi-epoka politiko kontraŭ Koreio. Jes, sen kompreno al la lingvo, ni ne povas paroli profundon de la koro, sed nur surface.

3

belmonto2.jpg

Jam pasis 13 jaroj de ĝemelaj rilatoj inter Kagoŝima-Higaŝi kaj Kimhe-Kaja.

Dume, alia studentino Majko eniris la Seulan Nacian Universitaton.

Tamen dum tiuj jaroj ofte okazis malfacilaĵoj inter 2 registaroj, jen lernolibro, jen teritorio.

Tiam rompiĝis multaj iro-veno-rilatoj de ambaŭ landoj.

Mi skribis retleterojn multfoje al la korea lernejo, insistante, ke nia amikiĝo ne venis de supre aŭ de potenca oficejo, sed ni mem konstruis paŝo-post-paŝe.

Sur klopodo de ambaŭ lernejoj nia rilato ne ĉesiĝis kontraŭ multaj sociaj baroj, eĉ en krizoj de koko-malsano, porko-gripo, kaj bovo-malsano.

Junuloj ofte sopiras al eŭrop-usona kulturo, kio ŝajnas luksa kaj bonkvalita.

Sed eklerninte la korean lingvon, niaj studentoj trovis la novan kulturon najbaran, tute ne konatan al ili, precipe allogajn kantistojn, multajn manĝaĵojn, ĉarmoplenan
skribsistemon, historion, ktp.

Ili estis ŝokitaj pro la eksciiĝo, kaj tute ensorbiĝis en ĝi.

Aldone, ilin spronis rektaj renkontiĝoj kun koreaj gestudentoj.

Ĉi tio okazis antaŭ 5 jaroj, kiam furoris eksplode la korea dramo “Vintra Amkanto” aŭ “Vintra Sonato” en Japanio.

4

Karaj kongresanoj!

Esperanto naskiĝis en Eŭropo, sed ĝi estas nepre necesa por ni azianoj, ĉar niaj lingvoj estas tute malsamaj.

Esperanto naskiĝis en Eŭropo, tial esprimmanieroj kaj vortouzoj estas bazitaj sur
eŭropaj vivoj.

Post 2 horoj, en restoracio, kion vi manĝos?

“Pastaĵon” kaj “peklaĵon”?

Ne, ni ne diru ĝeneralajn nomojn.

Ni diru precize, ke ni manĝu ramenon kaj kimĉion kun iom da ŝoĉuo aŭ makolio.

Koreaj virinoj ofte sin vestas per ĉimao, kaj japanoj zonas obion sur jukato en somero.

Laŭ azia kutimo, ni ambaŭlandanoj havas komunan radikon “man” por indiki dek mil,
ĉu ne?

Do, 303 'man' japanoj vizitis Koreion, kaj 244 'man' koreoj vizitis Japanion en la lasta jaro.

Ĉi tia esprimo ŝajnas oportuna al ni.

Ja, ni vivas en la azia vivo!

Kiuj landanoj en la mondo havas tiel intiman rilaton trans maro?

Pli ol 5 milionoj interŝanĝe vizitadas ĉiujare.

Precipe, ni estas la lingvokomprenantoj, kiuj povas paroli ĝis kor-profundo.

Nun ni komecu babili, ridi, diskuti, eĉ disputi - trinkante, drinkante, kantante, dancante, kaj eltrovante pli konvenajn esprimojn, faru pli riĉan esperantujon inter ni.

(Fino)

a:4232 t:2 y:1

コメント



認証コード5308

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional