Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

Aŭtuna Vento far IIDA Dakotu

Aŭtuna Vento far IIDA Dakotu

ĉi tiu traduko gajnis la trian premion en la Literatura
Konkurso de Japana Esperanto-Instituto, 2014.
この翻訳は日本エスペラント協会主催の2014年文芸
コンクール翻訳部門で3位を受賞した作品である。

 Aŭtuna Vento

Verkita de IIDA Dakotu, 1885-1962
Tradukita fare de belmonto, 2014

 Estis sprita viro, kiu estis nomata "Karulo" en sia infaneco. Lia familio ne estis tiel riĉa nek malriĉa, kiu vivtenis iom ludonante kampon al farmistoj, kaj mem kultivis grenkampon sufiĉe por sia vivo. Liaj familianoj dorlote amis lin, neatendite naskiĝintan post sinsekvaj filinoj, kaj vokis lin “kara, kara”, anstataŭ lia propra nomo. Najbarulo ekvokis lin “Karulo”, kaj iam ĉiuj vilaĝanoj kutimiĝis nomi lin “Karulo, Karulo”.
 Lia frunto estis iom elstara, kaj delikata rozkoloro tinkturis lin de la firme tirita buŝo ĝis la vangoj. Li estis la bela knabo kun makulaj okuloj kaj brilantaj vangoj.
 Lia avo estis la homo, kiu rakontis interese eĉ ne amuzan, sur kies ŝultroj li rajdis kaj revenis hejmen laŭ kampa vojeto de tempo al tempo, tenante egan bufon haŭtodemetitan, kaj pendante angilon ĉe la pinto de bastono.
 Lin amis ne nur la avo sed ĉiuj aliaj familianoj, kaj servis lin per manĝaĵoj plej maloftaj kaj plej dolĉaj malgraŭ ĉi tiu izolita vilaĝo. Kvankam oni havus ŝaton kiel kuiri angilon, ĉu rosti aŭ ĉu vaporumi, la simpla bufkuiraĵo kontentigus eĉ grafon Ootani Koozui, aldonante nur kelkajn gutojn da sojo post ĝia rostado – oni povas supozi, ke Karulo maturiĝis en kontento je tiaj kuiraĵoj.

 Kiam Karulo kreskis ĵus al adoleskanteco, lia patro mortis pro malsano. Najbaraj vilaĝanoj diris, ke li fervore laboris por silkokultivo. Li metis pajlan maton sur tereno ĉiunokte, kie li dormis kun ligna kapkuseno, intence por ne endormiĝi profunde. Kiam nuboj kovris ĉielon nur iom kaj pluvguto tuŝis lian vizaĝon supren rigardantan, li tuj vekiĝis kaj gardis morusfoliojn kontraŭ pluvo - tia ĉiutaga zorgolaco kondukis lin al malsano ĝis morto.
 Pro graco de bona nutrado el bufoj kaj angiloj, Karulo kreskis glate, posedis fortikan kaj sanan strukturon, kaj aspektis pli distinga kaj brilanta el multaj junuloj.
 Iun tagon la avo hazarde mortis. Li erare pafis sian manplaton, celante kolombon aŭ fazanon, por ilin doni al Karulo. Li mortis tute facile pro la malsano, nur postlasante sian humoran karakteron en infankanto.
 La sekvantan jaron, la patrino de Karulo dronis en torento de rivero, kiu vaĉis sur bordo de valrivero por zorgi laŭriveran kampon kantraŭ inundo post pluvego; momente la kota torento kaptis kaj forfluigis ŝin ĝis la rivermalsupro. Neniuj aliaj homoj intencis gardi nur terpecojn da kampo kontarŭ inundo, krom lia patrino kaj la dungitoj de la familio, kiuj kune deĵoris tiam; tiuj kampoj estis dispunktitaj laŭ unu sola vala rivero, kiu trafluis ĉi tiun intermontan izolitan vilaĝon. La virino, la patrino de Karulo, ordinare ne ŝajnis tiel avareca, kiel ŝi bedaŭris tian etan perdiĝon de kamporando.
 Antaŭ multaj jaroj, la avo de Karulo aĉetis malnovan tembejon, kion posedis budha templo, konsevanta praulajn memortabulojn, kultivis iom post iom, kaj fine la tero fariĝis bonkvalita morusejo. Morusarboj, kiuj havis radikojn penetrante okulkavojn de kranioj kaj etendiĝis inter ripoj kiel navedoj, pli freŝe kreskis ol ĉirkaŭaj morusejoj. Babilemaj montaj arbohakistoj klaĉis, aŭ trinkante teon aŭ fumante tabakon, ke tiaj malbonaj akcidentoj daŭre okazis kaŭze de lia kulpa konduto kontraŭ praaj forpasintoj.
 Post du aŭ tri jaroj, ĉi-foje Karulo frontis al subita “dia forpreno”. Vilaĝanoj iris serĉi kaj trovis lin staranta kun pala vizaĝo, en la mezo de la transrivera monto.

 Baldaŭ feliĉo vizitis Karulon edziĝi. Vilaĝanoj laŭdis la novedzinon. Ŝi estis belaspekta kaj laborema ol aliaj, kaj agis kiel reĝino inter la familio - Karulo, la avino kaj la junaj du, tri fratinoj. Li dolete amis ŝin sen ĝenoj.
 Paca vivado daŭris dum kelkaj jaroj sen notindaĵoj. Sed, dume oni ekfamis, ke Karulo svene falas pro malsano de tempo al tempo. Verdire li estis turmentata pro tiu malsano; li kutime iris al vilaĝa kuracisto, provis akupunkturon laŭ rekomendo de konatoj, kaj eĉ preĝadon sub akvofalo kaj viziti templojn.
 Jen aperis lia nevo de Karulo dume. Li fojfoje vizitis lian edzinon, kiu havis belan vizaĝon kaj riĉan korpon. La nevo estis nur du aŭ tri jarojn pli juna, kvankam li estis la filo de la plej aĝa fratino de Karulo. Baldaŭ okazis murmuro de vilaĝanoj pri ili; la edzino forlasis Karulon, kaj fuĝis al la najbara regno Ŝinano dum kelka tempo, kune kun la nevo.
 Post tio lia animo perdis stabilecon, kaj ofte persekutis familianojn tenante hakileton, aŭ kaptante taggungitajn gevirojn frapegis sen kialoj.
 Pasis tri aŭ kvar jaroj, de post kiam vilaĝanoj rigardis lin freneza. Antaŭa edzino de Karulo kaj la nevo revenis al la vilaĝo publike spite al blasfemo, loĝis tie kaj vivis dolĉe, luante domon.
 Karulo ekŝatis fajrigi. Li ĉiutage fajrigis markezon de la pajla tegmento per fajroŝono, ŝtelante nur sekundan senatenton de la familianoj. Sed ĉiam ili trovis la danĝeron kaj estingis ĝin.

 Jen iun tagon, ĉirkaŭ tagmeze, kiam pleniĝis sento de aŭtunkomenciĝo, oni haste batadis la sonorilegon, pendantan ĉe la mezo de la monta vilaĝo.
 Mi, do, eliris eksteren al tereno, kaj rigardis altan fajrofumon kirliĝantan al la ĉielo en la direkto de la domo de Karulo. Mi tuj kuris al tiu domo, kaj spektis, ke la tegmento de la pajla domo jam havis plenan fajron, kaj tra ĝia orienta fenestro ŝprucis nigraj fumoj kun flamoj. Ŝtelinte ŝancon, kiam liaj familianoj iris por pluki morusfoliojn, li fajrigis tritikgarbon, kaj tenante ĝin, transigis la fajron ĉien en la domo, eĉ kurante al la supra tegmento.
 Kaj rigardante sian forbrulantan domon en mallonga tempo, li dancadis kun plena ĝojo sur sia vizaĝo, ŝancelante sin eĉ al la tero. Parenca viro kuris al li, kaj ekbatis lin ĉe kapo aŭ dorso per sia tuta forto – sed Karulo dancadis kiel drinkulaĉo, daŭre frapante manojn, malgraŭ lia perforto.
 La domo disfalis en la fajromaro, dum muĝe impetis ondoj da homoj kiel cunamo.

a:4147 t:2 y:1

コメント



認証コード6480

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional