Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

固有名詞の表記・バスカビルの「犬」 propraj nomoj; hundo

固有名詞の表記・バスカビルの「犬」 propraj nomoj; hundo

Arthur Conan Doyle
La ĉashundo de la Baskerviloj
Tradukis el la angla William Auld

Antaŭvortoj de la tradukinto

  • Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj — plej grave — akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute.
  • Alilandula fuŝprononco de anglaj propraj nomoj nur konfirmas por mi mian sintenon.
  • En la kazo de Dr Watson (tiel), la nomo mem jam ŝajnas havi akuzativan finaĵon, kio estas maloportuna (ĉu Dr Watson'on — ba!), do mi uzas: doktoro Vatsono.
  • Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia kreaĵo. Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ŝatata lingvo!
  • Alia problemeto leviĝas jam en la titolo: temas pri la angla vorto hound, kiu tute ne sinonimas al la angla vorto dog (= hundo). Ŝajnas, ke multaj aliaj lingvoj tute ne rekonas similan diferencon (france: Le Chien des Baskerville). La vorto hound jam entenas en si nuancon de minaco, ĉar ĉiam ĝi sentigas pri ĉasado (krom se oni uzas ĝin sarkasme aŭ satire). Pri hundoj ni britoj estas tre sentimentalaj, sekve The Baskervilles Dog (oni simple neniam dirus The Dog of the Baskerville) pensigus nin nepre pri dorlotata hejma amiko. La vorto hound estas esenca al la etoso de la verko. Kaj sekve en la esperanta traduko la uzado de ĉashundo estas nepre necesa. Tion cetere konfirmas ĉiuj angla-esperantaj vortaroj.

William Auld

a:3231 t:1 y:0

コメント



認証コード2880

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional