Partoprenu en Esperanto-sumoo
Partoprenu en Esperanto-sumoo
"sumoo" estas tradicia japana luktoludo 15-taga.
sed en "Esperanto-sumoo" vi legu libron ĉiutage po paĝoj mem deciditaj,
do ĝi estas sola luktado kontraŭ via maldiligento.
detala klarigo kaj sperto pri Esperanto-sumoo aperas en 11- 12 paĝoj de "LUCERNO n-ro11", jen:
http://ilei.jp/dosiero/LUCERNO11.pdf
cĉ-foja luktado komenciĝas la 10an de majo, kaj finiĝas la 24an.
Vian aliĝon sendu al s-ro HORI Jasuo, <hori-zonto@water.sannet.ne.jp>
kun informoj jenaj:
- via nomo
- libronomo legota (kun nomo de verkisto)
- kiom da paĝoj ĉiutage
ANCONCO - aperos noveletoj de Konisi gaku
por ĉi-foja sumoo, mi aperigos paĝojn de du rakontoj sur mia blog el
Vage tra la deminsioj (Konisi gaku)
laŭ la speciala permeso de la aŭtoro kaj publikejo KLEG,
malgraŭ kopirajto estas rezervita kaj la libro estas ankoraŭ vendata.
do, vi partoprenu en la sumoo per ĉi tiuj paĝoj, unu paĝon tage.
kaj mi petas, ke vi mendu kaj aĉetu ĉi tiun libron de la publikejo,
je 700 enoj (plus imposto kaj sendokosto).
mendu al esperanto@kleg.jp
bonan luktadon!
a:4205 t:1 y:0