La Colulo 「一寸法師」
La Colulo 「一寸法師」
La Colulo
el “Otogi-zaŭŝi”, 14a – 17a jarcento
(Propraj nomoj laŭas tiaman prononcon.)
御伽草子より「一寸法師」14~17世紀
eljapanigis belmonto, 2016
Antaŭ ne longe vivis maljunaj viro kaj virino en la vilaĝo Nanifa, en la regiono Tu.
La virino estis malĝoja pro nenaskiĝo de sia infano ĝis kvardek jaraĝoj. Do ŝi vizitadis kaj preĝadis al la dio de Sumijoŝi. Fine la dio kompatis ŝin pro ŝia entuziasma servo, kaj jen, ŝi fariĝis ne ordinara korpo en la aĝo de kvardek unu. La edzo tre ĝojis pro tio.
Baldaŭ pasis dek monatoj, kaj naskiĝis la belfigura knabo. Sed lia alteco kalkulis je nur unu colo depost la naskiĝo, kio donis al li la nomon Colulo.
Pasis jam 12 aŭ 13 jaroj, kaj la gepatroj dume zorgis la filon bone, sed li tute ne kreskis al alteco de matura homo. Ili premiĝis sub malespero:
"Li estas ne nur normala homo, sed ŝajnas ankaŭ eĉ monstraĉo. Ho, kian kulpon ni ŝuldas al la dio de Sumijoŝi! Tute senfavore!"
Tre kompatinda ŝajnis ilia ĝemado eĉ al najbaroj. Ili deziris forpeli tiun Colulaĉon ien ajn, kaj Colulo baldaŭ perceptis ilian volon, kaj ĉagreniĝis:
"Kiel ŝiras mian koron la akuzo de miaj gepatroj! Bone, ĉien ajn mi ekiru!"
Li volis prepari ekipaĵon dum vojaĝo, do li unue petis de la patrino kudrilon kiel sian glavon, do ŝi donis ĝin al li. Post tio li mem elfaris glavingon el pajlo. Li planis ekveturi al la ĉefurbo, sed tio ne eblas kompreneble sen boato. Due, li petis al ŝi bovleton kaj manĝobastoneton, kiujn li same ricevis.
Li jam eknavigis per la bovletboato celante la ĉefurbon, elde la bordo de Sumijoŝi, preteraŭdante bedaŭrajn vortojn de sia patrino.
Kiel urĝas mia koro
Cele al ĉefurba foro
Naskiĝlokon ĵetlasante
De Nanifa elpaŝante
Tiel Colulo atingis la kajon Toba, kaj forlasis la boaton tie, sekve supreniris al la ĉefurbo. Li migris tra la urbo spektante tien kaj reen; la pompaj scenetoj de la kvara kaj la kvina kvartaloj impresis lin ĝis eĉ emociiĝo kaj mutiĝo pro admiro.
Baldaŭ li alvenis al la domo de sajŝaŭo*, la nobelo en la tria kvartalo, la altranga politikisto, kaj jen alvokis:
"Jen salutas mi!"
La sajŝaŭo aŭdis la voĉon interesa, kaj sin starigis ĉe la rando de la ekstera koridoro. Sed neniu videblis. Colulo timis esti premmortigota de li, kaj fuĝis sub getaon – la sandalo kun longaj dentoj, kaj ripetis:
"Jen salutas mi!"
La nobelo sentis la vokantan voĉon kortira, kaj volante ĝin klare vidi, movis sin sur getaojn por submeti ĉe la plandoj. Tiam la voĉo kriis:
"Ne premu min sub vi, mi petas!"
Kun miro la nobelo inspektis kaj trovis lin tre interesplena. Post rigardado al li, la sajŝaŭo eksplodis en ridoj, ke li estas tre komika.
Fluis jaroj, kaj Colulo fariĝis 16-jaraĝa, sed lia korpoalteco estis tiel same kiel antaŭe. Kaj jen, la sajŝaŭo havis filinon 13-jaraĝan. Ŝia figuro estis tre bela, tial Colulo ekamis ŝin kaŝe ĉe la unua vido.
Li intrigis por akiri ŝin kiel sian edzinon, kaj decideme praktikis la planon iunokte. Li prenis valorajn donacajn rizojn, enmetis ilin en teujon, kun malica volo, kaj ŝmiris ilin sur ŝiajn lipojn, kiam ŝi dormis. Kaj li ekploris portante vakan teujon. La sajŝaŭo rigardis lin ploranta, kaj demandis la kialon. Colulo respondis:
"Mi garantiis la donacan rizaron kun atentoj, sed via fraŭlino ĝin elprenis kaj formanĝis!"
La sajŝaŭo ekkoleris treege, kaj konstatis, ke rizaro algluiĝas ĉe ŝiaj lipoj, ĝuste kiel la plendo de Colulo.
"Estas vero, ke ŝi kulpas! Kial mi povas restigi tian aĉulon en la ĉefurbo! Ŝi nepre mortu!"
Li lasis tion fari al Colulo.
Colulo deklaris al ŝi, kun ĝojego en la koro:
"Via patro ordonis al mi, ke mi faru iel ajn, kiel mi volas, ĉar vi ŝtelis mian konservaĵon."
La fraŭlino nur perceptis ĉi fojan aferon kiel en sonĝo, kaj ne konis kion fari. Li urĝis ŝin:
"Ni ekiru, tuj, tuj!"
Ili komencis vagi foren kvazaŭ en mallumon, eksteren de la ĉefurbo kun nedifinitaj paŝoj. Legantoj povas supozi, kian ĉagrenan doloron ŝi havis tiam. Ho, kia mizero! Colulo sekvis la fraŭlinon de malantaŭe.
La nobelo tiam pentis kaj ekvolis, ke iu alia sugestu maldecidon pri ŝi; sed ŝia patrino estis la bopatrino, kiu ne konsilis al li la retiriĝon de la decido. Malpermesitaj estis servistinoj eskorti ŝin.
Ili startis en tia stato, ne konante kien iri, do prenis boaton ĉe la kajo de Toba, nebule pensante iri al la bordo de Nanifa. Sed jen, blovegis tiam, kaj ili atingis iun kuriozan insulon. Ili surbordiĝis, sed la insulo ŝajnis la loko, kie loĝas neniu. La ventego blovis malbone, kaj pelis ilin al ĉi tiu insulo. Ili zorgis multe kiel fari, sed sen alia rimedo forlasis la boaton. Colulo migris tien kaj reen por konstati la situacion, kaj tiam du onioj* aperis elde ie.
Unu el ili portis la ĉioelfaran marteleton. Jen la alia diris:
"Ni englutu la etan, kaj akiru la filinon!"
Ĝi englutis Colulon per buŝo, kaj ho, li aperis el ĝia okulo! La onio diris:
"Ve, ĉi tio estas strangulo! Kiam mi fermas mian buŝon, ĝi elvenas de la okulo!"
Kiam ajn onio englutis lin, ĉiam ajn li ŝprucis el ĝia okulo, do fine onioj timis ĉi tian situacion.
"Ĝi estas la stranga vivaĵo! Ŝajnas, ke kvazaŭ okazintus tumulto en la narako*. Jen, jen, ni forkuru!"
Postlasante tiujn vortojn, ili forrapidis kun apenaŭa kuraĝo en la sanktan direkton nord-okcidentan, tre malluman, de sukavato*, kaj forĵetis ĉion kunportintan, eĉ ĉioelfaran marteleton, bastonojn, kaj vipojn.
Colulo, rigardante la restaĵojn, unue proprigis la ĉioelfaran marteleton kaj tambur-martelis pum! dirante:
"Mi estu alta!"
Kaj jen li fariĝis alta. Ĝis tiam ili jam veturis longan vojon, do nun malsato turmentis ilin. Kiam li volis pladojn da kuiritaj rizoj per martelet-tamburado, tiam ili aperis de ie en plena bongusto. Tiel venis la mirinda fortuno.
Post tio, li elfaris ormonerojn kaj arĝentmonerojn, kaj supreniris al la ĉefurbo kun la fraŭlino, kaj loĝis ŝajne en la kvina kvartalo.
Pasis ĉirkaŭ dek tagoj; lia rakonto famiĝis inter ĉiuj urbanoj, kaj eĉ Via moŝto aŭdis pri li. Li urĝe vokis Colulon al la palaco, kaj inspekte rigardis lin.
"Vi estas vere bela knabo. Vi nepre devenas de ne malaltrangulo."
Li demandis pri liaj prahejmoj. La patro estis la filo de ĉunagono* de Forikafa, en la victria rango. Lin kalumniadis politikaj malamikoj, kaj li estis forpelita de la ĉefurbo. Li havis la infanon tiam en regiono. La patrino estis la filino de seŭŝaŭo* de Fuŝimi, en la kvina rango . Ŝi perdis siajn gepatrojn en sia juna aĝo.
Evidentiĝis, ke li kreskis en bona kondiĉo pri rangoj, do oni kalkulis lin en la oficiala servo, kaj donis la polican postenon seŭŝaŭo de Forikafa, je ne atendita feliĉo. Baldaŭ li invitis siajn gepatrojn al si, kaj tre bone zorgis pri ili, eĉ super la kutima regalo de aliuloj.
Poste li fariĝis ĉunagono. Ĉar lia talento kaj figuro superis aliulojn de la komenco, la famo pri lia glora familio disvastiĝis. La sajŝaŭo, la patro de lia edzino, priaŭdis ĝin kaj havis grandan ĝojon. Poste naskiĝis tri filoj. Tiel ili pasigis tre pompajn tagojn.
La familio prosperis ĝis generacioj, laŭ la promeso de la dio de Sumijoŝi. Oni longe rakontis, ke ne ekzistas pli gratulinda ekzemplo en la mondo, ol de la familio de Colulo.
(Fino)
*sajŝaŭ/o = eksterregula posteno inter 3a kaj 4a rango, en politiko.
*oni/o = homfigura terura estaĵo el alia dimensio preskaŭ nuda, ofte sin vestas je nur lumbotuko, kaj portas ferbastonon kun dornoj.
*narak/o = infero en budhismo.
*sukavat/o = paradizo en budhismo.
*ĉunagon/o = vic-3a rango, en politiko.
*seŭŝaŭ/o = 5a rango, en polica kaj milita servo.
a:2921 t:3 y:0