Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

Uraŝima Taraŭ 「浦島太郎」

Uraŝima Taraŭ 「浦島太郎」

Uraŝima Taraŭ

el “Otogi-zaŭŝi”, 14a – 17a jarcento
(Propraj nomoj laŭas tiaman prononcon.)

御伽草子より「浦島太郎」14~17世紀
eljapanigis belmonto, 2016

  Antaŭ longe en la regiono Tango vivis viro nomata Uraŝima, kies filo nomiĝis Uraŝima Taraŭ, dudek kvar aŭ kvin jaraĝa. Li kolektis marherbojn en ĉiuj matenoj kaj vesperoj kaj nutris gepatrojn.
  Iun tagon, li iris amuze fiŝkapti en enuiĝo sen kutima laboro. Li migris ĉiujn marbordojn, insulojn kaj golfojn, kaj ĉien navigante fiŝkaptis, kolektis konkojn kaj hakprenis marherbojn, kaj jen li kaptis testudon ĉe la marbordo nomata Vesima. Li diris al ĝi:
  "Vi estas la plej longviva el ĉiuj vivaĵoj, kiel dirate, ke 'gruo - mil jarojn, testudo - dek mil jarojn'. Mi kompatas vian vivon, kaj nun ne mortigos vin. Memoru mian favoron por ĉiam."
  Dirante tiel, li lasis ĝin en la maron. Jam vesperiĝis, li do revenis hejmen tiun tagon.
  La sekvantan tagon li aliris la marbordon por fiŝkapti, kaj jen li trovis boaton flosanta sur la tre malproksima maro. Li dubis ĝin stranga kaj atente fiksrigardis ĝin, dume bela virino sur ĝi estis pelita en ŝancelado de ondoj al la marbordo, kie staris Taraŭ. Li demandis ŝin:
  "Kio vi estas, kiu boatas sola en tia terura maro?"
  Ŝi respondis:
  "Ĝuste pri tio. Mi surŝipiĝis por iri konvene al iu loko, sed portempe ondoj kaj ventoj furiozis, kaj multaj ŝipanoj estis ĵetitaj en maron. Tiam iu bonkora sinjoro enboatigis min kaj forflosigis. Mi freneze timadis, se mi irus al insulo de onioj, kaj ĝuste tiam mi renkontis vin. Mi kredas ne hazarda la ligiĝon kun vi elde la antaŭa mondo. Je la sama kunligiĝo homon kaptas ankaŭ tigro kaj lupo."
  Kaj ŝi ekploris serioze. Urasima Taraŭ, kompreneble, ne estis ŝtono nek arbo senamina, sentis ŝin mizera, tiris la ŝnuron de la boato, kaj alvenigis al la strando.
  Nun ŝi petis:
  "Ho, mastro, ĉu vi bonvolus sendi min al mia hejmlando? Se vi forlasos min ĉi tie, kien mi migros, kaj kiel estos mia destino? Ignoro via tute egalas mian malesperiĝon sur la maro."
  Ŝi plendis kaj ploradis longe. Taraŭ kompatis ŝin, kaj decide navigis ŝian boaton, foren de la marbordo. Ili veturis dek pluajn tagojn sur ĝi, laŭ ŝia instrukcio, kaj fine atingis ŝian hejmlandon.
  Nun li elboatiĝis kaj rigardis la ĉirkaŭon por trovi, kie li estas. Jen vidiĝis arĝentaj muroj, vicaj ortegmentaj domoj kun pordegoj. Kia ajn ĉiela domo superus ĉi tion! La loĝejo de la virino estas ne esprimebla per vortoj, tute supera ol ĉiuj laŭdoj.
  La virino rakontis en la delikata parolo:
  "Estas la firma ligiĝo ekde la antaŭa vivo, ke oni ripozas sub la sama arbo, aŭ ke oni ĉerpas el la sama rivero. Kaj jen vi eskortis min tra la longa vojaĝo de la malproksima loko sur impeta ondaro, kio montras nian fiksan ligiĝon elde la antaŭa vivo. Kie estu la baro geedziĝi, kaj longe vivu kune en la sama loko?"
  Urasima Taraŭ konsentis, ke li sekvos ŝian vorton. Ili komencis vivi kune, kiel la malnova proverboj diris: maljuniĝu kune kaj dormu en la sama tombo kune; estu flugilkunligitaj birdoj en la ĉielo; fariĝu unuiĝintaj branĉoj elde la apartaj arboj sur la tero. Ili amis kaj vivis kiel geaj mandarenanasoj.
  La edzino klarigis:
  "Ni loĝas en, tiel nomata, la Drako-Palaco. Ĝi havas kvar murojn, kiuj spegulas sezonajn vidindaĵojn de la kvar sezonoj samtempe. Bonvole eniru post mi, kaj spektu."
  Ŝi kondukis lin, kaj malfermis la orientan tirpordon. Aperis printempa sceno, ke plene floris umeoj kaj sakuroj, ke branĉetoj de salikoj svingiĝis de la printempa bloveto, ke kantado de ugviso proksime aŭdiĝis ĉe antaŭtegmentoj elde lante moviĝanta nebulo, kaj ke ĉiuj branĉetoj abundis je plenfloroj.
  Fronte al la suda muro vidiĝis la somera sceno, ke la krenela deŭzio* ekfloris ĉe la plektobarilo kontraŭ la printempo, ke multe rosis sur la lotusfolioj en la lago, ke akvobirdoj are ludis ĉe la komforta akvorando kun ondetoj, ke kreskis alte arbobranĉoj, ke cikadoj ĉirpadis eĥe tra la ĉielo, kaj ke etaj kukoloj* trapasis inter nuboj post portempa vesperpluvego kaj anoncis la sezonon semero.
  Okcidente sin montris la aŭtuno, ke ĉiuj arboj koloriĝis ruĝe aŭ flave, ke blankaj krizantemoj staris ĉe plektobariloj, kaj ke blekis cervoj sentimentale trairante rositajn lespedezojn* en ekstera nebula kampo, kio sciigis, ke estas la aŭtuno.
  Nun ĉe la rigardo al la nordo montriĝis la vintra sceno, ke ĉiuj arboj perdis foliojn, ke unuafoje prujnis sur arbofoliojn sur la tero, ke montoj kovriĝis de neĝo kiel blanka ŝtofo, kaj ke oni trovis fumon el fumtubo, kie laboris karbolaboristo sola en la neĝobarita valvojo; ĉio rakontis la sezonon vintro.
  Tiamaniere en la amuzaj aferoj li estis konsolita en la koro, kaj fiere pasigis tian pompan tempon, kaj forfluis jaroj.
  Tre baldaŭ pasis tri jaroj. Tiam Uraŝima Taraŭ diris al sia edzino:
  "Bonvole donu al mi tridek liberajn tagojn. Nur portempe mi eliris de mia hejmloko, lasinte miajn gepatrojn sen ia vorto, kaj jam forpasis tri jaroj. Mi nun zorgas pri ili, do mi iru al ili, kaj revenu post trankviliĝo, vidinte ilin."
  La edzino respondis:
  "Ni pasigis tri jarojn en la sama lito, tre ame kiel gemandarenanasoj*. Mi eĉ korrompis, kiam mi ne vidis vin dum mallonga tempo, dubante ĉu okazintus io aŭ alia malbona al vi. Do, kiam mi povu revidi vin en ĉi tiu mondo, se ni disiĝas nun! Oni diras, ke geedzoj estas ligitaj tra du mondoj; certe sonĝo aŭ fantazio estus nia ligiĝo ĉi tiea, sed en la alia vi nepre naskiĝu sur la sama lotusfolio."
  Kaj ŝi ploris kun emocio. Ŝi daŭrigis:
  "Kion do mi kovros nun! La testudo mi estas de ĉi tiu Drako-Palaco, kies vivon savis vi ĉe la marbordo de Veŝima. Por danko kaj rekompenco, mi fariĝis via edzino. Jen konservu ĉi tion kiel memoraĵon pri mi."
  Ŝi elprenis de sia maldekstro la fajnan skatolon, kaj donacis ĝin.
  "Vi neniel malfermu ĉi tiun."
  Kvankam nepre venas la tempo disiĝi inter la konatoj, ŝi, ne povinte toleri al la disiĝo, utais jene:
    Multaj tagoj iris for
    En varmlito en la am'.
    Vian veston tiros por
    Kapti vin mi en la flam'.
  Uraŝima reutais:
    Forveturo sen trankvil'
    Vin postlasas en ĉinvest'.
    Mi tuj venos per flugil',
    Ĉe vi estas certa nest'.
  Kaj tiamaniere ili ambaŭ bedaŭris la disiĝon, sed post la korverŝiĝo, li ekveturis al la hejmloko, portante la memoraĵan juvelujon kun li. Li meditadis la pasintan aferon ne forgeseblan kaj la venontan. Ĉe la ekiro sur la ondanta maro malproksimen, li utais refoje:
    Kiel do forgesu mi
    Amatinon en ligiĝ'?
    Kial restu mi sen ŝi
    Nur en sonĝo post disiĝ'?
  Jen li atingis sian hejmlokon, sed tie troviĝis neniaj homaj trajtoj, kaj tio fariĝis sovaĝa kampo, kie vivis tigroj. Vidinte ĉi tian scenon, li timis kio okazis. Apude troviĝis dometo el arbustoj, do li alproksimiĝis ĝin kaj alvokis:
  "Jen salutas mi!"
  Elvenis maljunulo ĉirkaŭ okdek jaraĝa de la dometo, kaj demandis:
  "Kiu salutas?"
  Uraŝima do redemandis:
  "Ĉu vi ne scias, kien iris la Uraŝimaj?"
  Nun la viro respondis:
  "Estas tute ne atendita demando. Mi ne scias, kiu vi estas, kaj por kio vi serĉas la familion. Tre mirinde! Oni diras, ke tiu familio vivis ĉi tie jam antaŭ pli ol sepcent jaroj."
  Taraŭ tre surpriziĝis, dubante kio okazis, kaj rakontis al tiu sian historieton. Ankaŭ li miris pro la stranga fabelo, kaj montrante iun monumenton per fingro, diris kun larmoj:
  "Oni fabele transdiras, ke la malnova adorkovraĵo tie videbla, tiu malnova monolito el ŝtono, estas ilia tombo."
  Taraŭ iris plorante tra densaj kaj rosplenaj herboj, adorkliniĝis antaŭ la tombo, kaj larme utais jene:
    Kia min korŝir' atendis
    Post portempa ĝojvetur'!
    Tigroj hejme jam bivakis,
    Hom' ne loĝis en sekur'.
  Li longe sidadis sub unu pinarbo spiritforeste, kaj zorgis, ke lia edzino, la testudo, malpermesis malfermi la memoraĵan skatolon,
  "Sed kia alia rimedo restas ĉe mi por vivi post ĉio? Jen, mi malfermu ĝin kaj vidu."
  Sed tiu decido alportis al li la tragedion! Tri purpuraj strioj fluis supren el la kesto. Ekvidinte tion, li, dudek kvar aŭ kvin jara junulo, tute metamorfoziĝis.
  Poste Uraŝima estis ŝanĝita al gruo, kiu trakuris la vakan firmamenton. La rezono de la metamorfoziĝo estas, ke la testudo enŝovis ĉiujn liajn vivjarojn en la ujon laŭ sia bonvolo, tial li konservis sepcent jarojn. Kian bedaŭron kaŭzis rompi la promeson ne malfermi!
  Oni utais pri disiĝo:
    Nun tagiĝas post amoro
    Disiĝlarmoj en okul'.
    Taraŭ perdis en angoro
    Junkareson en nebul'.
  Ĉiuj vivaĵoj ne povas esti sen kompatoj. Kiel la proverbo "Tiu estas arbo aŭ ŝtono, kiu ne rekompencas la favoron, nur ricevinte ĝin kiel la homo." Oni diras, ke la geedzoj en profunda amo ligas ĉi tiun mondon kaj la transan, por dankema afero.
  Uraŝima transformiĝis al la gruo, kaj ludis en la sankta monto Penglai*. Kaj oni aŭdas, ke la testudo konservis tri elementojn ĉe la ŝeloj, t. e. la ĉielo, la tero kaj la homo, kaj vivis dek mil jarojn. Do oni citas la gruon kaj la testudon por gratulinda afero. Oni diras, ke vi estu kompatema homo, kiu povos vidi la feliĉan konkludon en la vivo.
  Kaj plu poste Uraŝima Taraŭ aperis kiel dio ĉe la vilaĝo Uraŝima, en la regiono Tango, kaj savis popolon kaj vivaĵon. La testudo ankaŭ aperis en la sama reginono kiel diino, kaj ili fariĝis la geedzaj dioj, kio estis la favorplena ekzemplo, kia ne ekzistis antaŭe.


* krenela deŭzio = unu el herboj. 卯の花,ウツギ (Deutzia crenata)
* eta kukolo = unu el birdoj. ホトトギス (Cuculus poliocephalus)
* lespedezo = unu el herboj.ハギ (Lespedeza)
* mandarenanaso = unu el birdoj. オシドリ (Aix galericulata)
* monto Penglai = sankta monto en fabelo aŭ fantazio, kion oni serĉadis ekde antikvaj tagoj, por gajni eternan vivon aŭ junecon. 蓬萊山

a:2557 t:1 y:1

コメント



認証コード5280

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional