hej nubo
hej nubo
hej nubo
deklogo - provo de nova poemstilo
en dek silaboj
verkis belmonto, 2010 - 2013
pluvatak'
arbfoliojn
disŝiras
nova voj' -
pejzaĝfreŝa
aŭta kur'
printemppluv'...
sonĝas sola
dormedzin'
fruntŝvite
pikas sunbril'
kontraŭ haŭt'
cirkliĝas
malnovdiskoj
en klarson'
ĉe terfin'
mar' odoras
nazpike
kunmanĝad';
ni, post longa
apartiĝ'
flagra ĝoj'!
kolektiĝas
aĝkoleg'
post jarar'
poŝtkart-salut'
de l’ amik'
ĉielon
krescent’ akre
krevigas
krescentas!
homviv’ tute
ŝanĝota
*
kun pokal'
buŝŝaŭm', babil'
ĝis meznokt'
surprizan
lumon lanĉas
mongolter'
ŝi, mongol',
kreskis ja en
belnatur'
ĝis terlim'
etendiĝus
ruĝfluglamp'
naŭa hor' -
daŭras vesper'
en griznub'
meznoktiĝ' -
lackorp’, tamen,
ne dormas
hej nubo,
mi vin kaptos
saltante!
mongolsun'
haŭton mian
bonfritas!
vendistoj,
ĉiuj en mask'
kun ĉapel'
vendejon
gardas knabo
sur strat'
ja longtag';
sun' evitas
foriron
hej nubar',
kaŝu sunon,
mi petas
sopir' al
ĉevalrajdo -
gajbabil'
seversun',
vent' malvarma -
sembulflirt'
multlandan'
miksbabilas
drinkante
venis ni
de kontinent'
de insul'
nun ĉi strat’ -
irkutima
kongresvoj'
mon' en poŝ'!
iel ie
perdite!
ĉe reven'
jen ekflamis
multstratlamp’
ĝis revid' -
post dektaga
mongolviv'
*
sur stratoj
flirtas verdflag’
en Hanoj’
samlingve
multlandanbuŝ’
diskutas
ebriu
en esp-etos’,
kongresan’!
tutkorpe
Esperanton
ĝuas mi
en kunsid’
absorbe mi
aŭskultis
stratmanĝoj -
kontentigaj
je la kvant’
dum stratmanĝ’
hazardpluver’
en pladon
varmlande
venis tag’ de
Hiroŝim’
antikvaj
konstruaĵoj
- homŝvite
tie ĉi
ankaŭ vivas
hom-homoj!
a:2384 t:2 y:0