Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

Mi mortis tiamaniere! (1) わたしはかうして死んだ

Mi mortis tiamaniere! (1) わたしはかうして死んだ

わたしはかうして死んだ

原作:平林初之輔(1892 - 1931)

Mi mortis tiamaniere!

Hirabajaŝi Hacunosuke

tradukis belmonto

 1

La rakonto, kion mi parolos de nun, estas la tuta fakto, senduba vero. Pro diversaj maloportunaĵoj mi forviŝis aŭ modifis nur proprajn nomojn, sed mi aldonis nenian revizion al la fakto mem.

"Mi", en la suba rakonto, estas k-do HUNAI, kiu sendis al mi ĉi tiun manuskripton. Mi intencis komenci ĉi tiun rakonton per la tria personalo, sed rekonsideris, ke pli efike estos rakontigi per la plumo de la aŭtoro. Pro tio mi tenis la tuton en la originala stilo, kaj donis al ĝi minimumajn modifojn. Kiel vi ekscios post la legado,li mortis pro ftizo en februaro de la lasta jaro; lia kadavro estis bruligita en kremaciejo, kaj la ostoj estis enterigitaj en tombejon de lia hejmloko. Malgraŭ tio, post unu jaro de lia morto,li mem sendis ĉi tiun mirigan rakonton per sia propra skribo. La suba rakonto estas skribita per lia propra mano. (Noto de Hirabajaŝi)

 * * *

HUNAI Saburo - mi provizore nomas min tiel. Mi estas laboristo de ferfabriko. Mi naskiĝis en soleca regiono en la gubernio Tottori, kaj aĝas je tridek ses. La gepatroj mortis jam antaŭ ĉirkau dudek jaroj, kaj mi ne havas fratojn nek fratinojn denaske. Mi ankoraŭ ne havas edzinon nek infanon. Mi apartigis de la patro en la aĝo dek kvin, kaj migris tutan landon, laborante en ĉiuj specoj da laboro, komence de la najbara urbo. Mi suprenvenis al Tokio en la jaro de la tertremo, kaj fariĝis la laboristo de la nuna ferfabriko xx.

Mi jam estas la kvalifikita laboristo, ricevanta kvar enojn tage, kaj samtempe fariĝis la direktoro de la laborista sindikato de Ĵoŭtoŭ. Mi tute ne havas parencaron en mia hejmloko, tial dum ĉi tiuj dudek jaroj mi neniam reiris tien, nek navis komunikon kun tieaj lokanoj.

Entute ĉi tia cirkonstanco mia, ĝenerale proza, estas la nepra kondico de tiu stranga krimo - jes, certe unu speco de krimoj. Mi restus viva, almenaŭ se al mi mankus eĉ unu kondiĉo el ili, ke mi estus ne laboristo, sed oficisto, aŭ ke miaj gepatroj estus vivaj.

 2

Kiam disiĝis la parlamento lastan printempon kaj okazis la unua ĝenerala elektado laŭ normaligita elektosistemo, tre atentaj legantoj de tagĵurnaloj certe rimarkis, ke HUNAI Saburo, t.e. mi, kandidatiĝos el la kvartalo x de Tokio sub oficiala subteno de iu proleta partio laŭ famo, sed ĝi malaperis nebule, en tempo ne konata. Tiam mi proklamis mian rezignon al la kandidatiĝo pro mia privata afero, sed en ĝia fono ekzistis kuriozaj procezoj, kion nur mi scias.

En la komenco, mi ne havis la ideon volonte kandidatiĝi, sed fervoraj rekomendoj de la filio de la partio, kaj de la estraro de la sindikato igis min stari, post duonmonata hezitema konsidero.

Sed, post la decido de la kandidatiĝo, kompreneble estis, ke mi forĵetu mian tutan privatan hezitemon, kaj celu elektiĝon por la partio kaj por la proleta publiko, sur kiu la partio baziĝis. Fakte mia reputacio estis tre brila. Ŝajnus malhumile, se mi mem parolus pri mi, sed mi estis tro potence traktata kiel serioza kaj fidinda batalanto de la proleta partio, tial fine tri proletaj partioj decidis komune subteni min en la elektokontrakto, ne starigi siajn proprajn kandidatojn.

(daŭrigota)

aperis sur La Movado, N-ro 792, februaro 2017.

a:2358 t:3 y:1

コメント



認証コード0939

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional