Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

日韓エスペラント大会のおもひで(7): literatura konkurso 文芸コンクール

日韓エスペラント大会のおもひで(7): literatura konkurso 文芸コンクール

この10月12日(金)~14日(日)に奈良市で開かれた
第2回日韓共同開催エスペラント大会
その第7弾。

branĉo traduka. 3-a premio "Poemoj el Saisei kaj Tacuĵi"
翻訳部門3位「犀星と達治の詩より」

2018_diplomo.jpg

    Poemoj el Saisei kaj Tacuĵi    

Murou Saisei 1889 - 1962


diversaj sentimentoj ĉe scenetoj

   I

Kiom solecas la blanka fiŝo!
Kiel obeemaj,
kiel modestaj la pupiloj nigraj!
Kontraŭe mi senkompate
kampe tagmanĝas
por ĝia tristo.
Koruse pipantan paseraron aŭdi mi ne volas!

   II

Hejmo estas de lontano sopirinda,
ja kantinda kun malĝojo!
Se mi
malprosperus, almozpetus fremdatere,
tio ne indas por reveno!
Mi solstaras metropole en vespero,
kaj ĝislarmas por la hejmo...
Tiukore
mi revenu lontanurbon!
mi revenu lontanurbon!

   III

Kormalĝojo al perdita
La horloĝo el arĝento
Super fluo kurperdita
Pontapoga plorlamento

   IV

eliras verdo
el animo mia
en senfaro
elŝprucadas larmo penta
en fosado en silento
elŝprucadas larmo p e n t a ...

   V

Kion sopire versas mi?
Jen ekfloras umeo, pruno samtempe
Mi, ŝmirite de pruna verdo,
loĝas pace en kamparo
Skoldite de l' patrin' hodiaŭ ree
fuĝis mi sub prunoarbon

   VI

Ho, abrikoto
ekfloru
Ho, tero, ekbrilu tuj
Ho, abrikoto, ekfloru
Ho, abrikoto, ekflamiĝu
jen, jen, abrikoto, ekfloru

Syôkei Izyô el Zyozyô Syôkyoku-syû (1918)

Soleca Printempo

Ne gutĉesas sunradi',
Dorme bruas akvorad'.
Bluĉiele
Sin vidigas mont' d' Eĉigo!
Mi solecas.
Tutan tagon sen vortado
En kamparo - promenado.
Kolzaj floroj ondas vaste malproksime -
Nun ĝisprofunde
Mi solecas.

Sabisiki Haru el Zyozyô Syôkyoku-syû (1918)

Mijoŝi tacuĵi 1900 - 1964


Lulĉaro

Patrino ---
Io falas pale korŝira
Io falas hortensia
en ombro de aleo senlima
blovas vento bru-susura

Temp' vesperiĝas
Patrino Puŝu mian lulĉaron
Al la suno larmoplena
knare puŝu mian lulĉaron

Veluran ĉapon kun ruĝa kvasto
vestu ĝis mian frunton frostan
Ankaŭ ĉe rapidvojaĝa birdovico
la sezono penetras la ĉielon

Vojo, kie falas io pale korŝira
falas io hortensia
Patrino Mi scias
ke ĉi-voj' estas longa longa senfina voj'

Ubaguruma el Sokuryô-sen (1930)

neĝo

dorm' al Taro; sur tegment' de Taro tavolas neĝo.
dorm' al Ĝiro; sur tegment' de Ĝiro tavolas neĝo.

Yuki el Sokuryô-sen (1930)

Sur pavimŝtonoj

Bele, sakurpetaloj fluas
sur fraŭlinojn petaloj fluas
fraŭlinoj babilmarŝas kvietaj
klaraj piedsonoj ĉielen fluas
ili okulas al ŝanĝoj sezonetaj
kaj paŝas en templa printemp' senombra
Ĉar templa la tegolar' riĉas verda
kaj ĉe markez' kaj markez'
pendas tintiloj en trankvilec'
mi sola
paŝigas l' ombron mian sur pavimŝtonoj

Isi no Ue el Sokuryô-sen (1930)

eĥo

malhelo de vespero kovris la ĉirkaŭon, kaj pendis super horizonto bluaj nuboj similaj al mondatlaso. sur herbejo vento nur al foliar' blovadis, kie li en alta voĉo al patrin' vokadis.

sur stratoj oni ridis portretecon al partin' la lian. kiun direkton iris ŝi post singoj paŝpunktitaj, kun la fiŝhoke kurba dorso? sur vojo pala, siluete en vesper', al ties malproksimo li en alta voĉo al partin' vokadis.

tio, kio atingis l' orelojn en trankvilo, estis voĉo lia, eĥo kria? aŭ malproksima voĉo patrina, sian panjon krivokanta?

malhelo de vespero kovris la ĉirkaŭon, kaj pendis super horizonto bluaj nuboj.

Kodama el Sokuryô-sen (1930)

Larmo

Iumatene, kiel falas pluvero hieraŭnokta
de centro de floro

eta ulo
ho, eta ulo

de via okularo tiel, de inter via okulhararo
ĉi-matene, de via eta malĝojo

en manon de patro
gute falanta

ĵus varma
dum momentoj sur mano de patro
ho kio, kio estas tiu?

Tiu humidigas manon de la patro
tiu humidigas koron de la patro

Tiu elde lontana lando
tiu elde lontana maro

elde nebula hejmloko de prapatro
de patro de ĉi tiu mizera patro

kun kanto de birdoj, kun odoro de floroj, kun blua ĉielo
kun montoj kaj riveroj senĉese ligitaj

 estas venta saluto
memorplena saluto de la sezono

Ĉi-matene al la mano de ĉi-patro
nove atingis la sciigo.

Namida el Kusa-Senri (1939)

(iom modifita post kandidatiĝo)

a:1363 t:1 y:0

コメント



認証コード5795

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional