Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

Miskalkulo ĉe Jarfino ー IHARA Saikaku

Miskalkulo ĉe Jarfino ー IHARA Saikaku

ĉi tiu traduko gajnis la duan premion en la Literatura
Konkurso de Japana Esperanto-Instituto, 2015.
この翻訳は日本エスペラント協会主催の2015年   
文芸コンクール翻訳部門で2位を受賞した作品である。

井原西鶴『西鶴諸国咄』(貞享2年)より   
「大晦日(おほつごもり)は合はぬ算用」

 Miskalkulo ĉe Jarfino

Verkita far IHARA Saikaku, 1685
Tradukita far belmonto, 2015

miskalkulo_originalo.jpg

  Brue aŭdiĝas senĉesaj alvokoj de stratvendistoj por novjaraj ornamaĵoj kiel torejoj*, kaŝtanoj, pinaj arbetoj kaj glejĥenioj*. Oni preparis moĉion pistoknedante gaje kaj amuze en iu familio.
  Jen tuj najbare loĝis samurajo, kiu ne purigis sian domon kontraŭ kutimo ĉe jarfino, nek razis sian barbon ĝis la antaŭlasta tago de la jaro; li eĉ minacis kun sia glavo serviston de rizvendejo, petantan repagon de ŝuldoj, ŝajne eltironte el la ruĝa glavingo, altrudante:
  “Atendu ĝis la nova jaro! Ĉu vi kuraĝe malobeos min!?“
  En tia vivmaniero li trapasadis ĉi tiun socion malice, kie regis la justa politiko.
  Lia nomo estis HARADA Najske, la fama ronino - samurajo eksigita de la servo al samurajmastro. Li ne povis loĝi eĉ en vasta urbego Edo* pro la famo je troa malriĉeco, do loĝis lue en tiel nomata “Huĵi-ĵaja“ de Ŝinagava dum kelkaj jaroj. Al li mankis brullignoj matene por kuiri, kaj mankis oleo de lumigilo vespere - tiel venis la mizera jarfino.
  NAKARAJ Sej-an, la prospera kuracisto en “Kanda-Mjoĝin“, estis la frato de lia edzino, sed Najske sendis leteron peti monon. Sej-an sentis ĝenon pro ĝisnunaj multfojaj petoj, li tamen ne povis pretervidi la malfacilon de sia fratino, kovris dek riojn* da oro, kaj donacis ĝin al ŝi, kun surskribo sur la koverto:

RECEPTO

 Tre efika medikamento 
por malriĉeco:
Por ĉiu uzo.

  Najske tre ĝojis, kaj invitis tre intimajn roninojn por havi jarfinan festenon, dirante: “Ni festu jarfinon kun sakeo kune“.
  Ĝustatempe fariĝis la neĝa nokto fascina. Malfermante la jam rompiĝintan pordon el arbustoj, li kondukis ilin al la festenejo: “Jen ĉi tien!“
  Venis sep gastoj; ĉiuj sin vestis oficiale je paperelfarita survesto “kamiko“, kaj ekstersezona unuobla maldika haoro*, kiuj rememorigas pasintajn fierajn tagojn de servado al samurajmastro. Post formalaj salutoj, la mastro ekparolis:
  “Mi okaze ricevis monhelpon, kio pĵermesas al mi senzorgan jarfinon.“
Ĉiuj gastoj ĵetis voĉojn ĥore:
  “Tio estas enviinda!“
  “Jen estas la interesa frazo sur la koverto pri tio.“
Najske montris al ili la koverton de ormoneroj.
  “Ho, kiel sprita skribaĵo!“
Ili esploris la koverton unu post la alia.

  Pasis horoj. Multaj pokaloj da sakeo dume.
  “Ja, tre bona festeno ĉe la jarfino. Ho, ni havis la regalon jam tro longe.“
  Ili ekkantis la kutiman ferman ĉanton, laŭdantan eternan pacon, kaj de mano al mano transdonis varmigpotojn kaj salfiŝujojn por eltrinki kaj elmanĝi ĉiujn restaĵojn.
  “Do, konservu ormonerojn ĉe vi.“
  Samurajoj kolektis ilin, kaj trovis, ke mankas unu rio el dek. Ĉiuj paliĝis, residiĝis senebrie, svingis siaj manikojn, kaj traserĉis antaŭon kaj malantaŭon, sed fine evidentiĝis, ke ĝi estis perdita.
  Tiam la gastiganto konfesis decideme:
  “Ho, ve, mia mismemoro! Ĝin mi jam pagis al iu luiganto!“
  “Ne,“ la aliaj konstatis, “ni konfirmis dek riojn antaŭ ne longe. Okazis io ne ordinara. Do, ni pravigu nin!“
  Dirante tion, komencis malvesti sin la plej alta rangulo. La dua sekvis. La samurajo, la tria, mienis severe sen ia ajna vorto, residigis sin en la oficiala maniero, kaj apenaŭ eldiris:
  “Ve, en la mondo, okazas ĉi tia malfacilaĵo! Estas ne necese malvesti min. Kia fatalo, ke mi nun posedas unu rion kun mi! Mi perdu mian vivon pro la ne atendita okazaĵo!“
  Ĉiuj aliaj kontraŭdiris unuvoĉe:
  “Se eĉ ni estas tre malriĉaj kiel vi, neniu ne devus havi rion!“
  “Certe. Hieraŭ mi vendis mian Tokuĵo*, la faman ponardon delonge poseditan, al la komercisto KARAMONOJA Ĝuzaemon, je rio kaj duono. Tio estas la vero, neniel pravigebla ĉi tie. Bonvole vizitu la komerciston post mia sinmortigo, je nia longa amikeca interrilato, kaj min honorigu sur mia kadavro!“
 Ne fininte siajn vortojn, li metis sian manon sur la ŝarkofelan tenilon de la glavo.

  “Jen, la rio estas ĉi tie!“
 Ĝuste tiam kriis iu kaj ĵetis la ormoneron el mallumo, de ombro de cilindra lumigilo.
  “Ho, vidu! Ni devis serĉi pli serioze!“
  Ili kvietiĝis. Sed ankaŭ ĝuste tiam aperis la edzino de Najske el la kuirejo, kaj anoncis:
  “Unu rio estis alportita nekonate al la kuirejo!“
miskalkulo_bildo.jpg
  Kaj ŝi montris ĝin al ĉiuj, metante sur la kovrilon de manĝoplado. Ĝi ŝajne algluiĝis al la kovrilo per vaporo, kiam oni servis bone kuiritan ignamon algluiĝeman. Povus esti. Nun la sumo fariĝis dek unu da rioj. Ĉiuj gastoj gloris la okazaĵon:
  “Kiel gratulinde, ke multiĝas mono!”

  Sed Najske deklaris:
  “Jen ni vidis, ke aperis dek unu rioj, post serĉado de unu, krom naŭ. Estas tute ne dubinde, ke iu el vi volonte dediĉis sian valoran rion por eviti la vivkrizon. Tiu plua mono estas ne akceptebla ĉe mi. Mi volas redoni ĝin al la posedinto.“
  Sed neniu respondis lin, kaj la atmosfero fariĝis rigida; jam ekkokerikis matenaj kokoj de la nova jaro, dume neniu povis foriri de la festenejo.
  La gastoj ĉiuj petis.
  “Nu, mastro Najske, vi instrukciu vian solvon, kion ni tute obeu.“
  “Jes, laŭ via volo.“

  Najske metis tiun rion unue en la du-litran grenmezurujon, due tiun ujon sur manlavujon apud la elira trapasejo, kaj konsilis al ĉiuj:
  “Iu ajn, la monposedinto, bonvolu iri domen, post forpreni vian propran.“
  Li elsendis la gastojn po unu, fermante la pordon ĉiufoje, sep gastojn en sep fojoj. Post la fino li iris rigardi kun kandelo, kiel la afero konkludis, kaj eksciis, ke iu el la gastoj forprenis la monon sukcese.

  Klera decido de la gastiganto dum momento, deca sinteno de la gastoj en tia situacio — tiel elstaras la interrilato de samurajoj!

Rimarkoj

 *torejo = unu el herboj. Torrey nucifera, カヤ
 *glejĥenio = unu el herboj. Gleichenia japonica, ウラジロ
 *Edo = nuna Tokio
 *rio = ĉ. 500 - 600 eŭroj
 *haoro = unu el oficialaj vestaĵoj
 *Tokuĵo = manfaritaĵo fare de GOTÔ Tokuzyô, metalartisto

latinigo de la originala gravurpreso 版本ローマ字化

  1. (titolo) ofo-tugomori fa afanu san'yau
  2. kaya, katikuri, kami no matu, yamagusa no urikofe mo sefasiku, moti tuku
  3. yato no tonari ni, susu wo mo farafazu, niziu fati niti made fige mo sorazu, syusaya no sori
  4. wo kafesite, faru made mate to ifu ni, zebini, matanu ka to, komeya no wakafi
  5. mono wo, nirami-tukete, sugunaru ima no yo wo, yoko ni wataru otoko ari.
  6. na fa Farata Naisuke to mausite, kakure mo naki, raunin. firoki Edo ni safe
  7. sumi-kane, kono si go-nen, Sinagafa no Futityaya no, atari ni tana karite, asita no
  8. takigi ni koto wo kaki, yufube no aburafi wo mo mizu, kore fa kanasiki, tosi no kure
  9. ni, nyoubau no ani Nakarai Seian to mausite, Kanta no Myauzin no yokotyau ni, kusu-
  10. si ari, kono moto fe, musin no syau wo, tukafasikeru ni, tabitabi meiwaku
  • lingvaj rimarkoj en tiu tempo:
    1. f-sono estas transiranta al h en tiu perido. antaŭ ĝia 1 jarcento, portugala misio skribis ĉion per f.
    2. ti, tu estas legata tiel, ne kiel ĉi, cu en la nuna japana lingvo.
    3. au estis legata tiel, aŭ kiel longa o iom malfermita. ekzistis distingo inter longa o ferma kaj iom malferma.

iom korektita laŭ konsilo: 2017-01-25


lastjara verko de la sama tradukanto:
 "Aŭtuna Vento" far IIDA Dakotu

a:3726 t:1 y:0

コメント



認証コード0146

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional