Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

エスペラント相撲(読書運動)への呼びかけ

エスペラント相撲(読書運動)への呼びかけ

invito al Esperanto-sumoo (movado de librolegado)
e-sumoo.jpg

Karaj, de HORI Jasuo (Japanio)

Mi invitas vin al la sumoo (legado de esperanto-libroj).

Invito al La 37a Internacia Esperanto-Sumoo
Iniciatinto de Esperanto-sumoo
HORI Jasuo <hori-zonto@water.sannet.ne.jp>

Ekde la 15a de novembro 2015 ĝis la 29a okazos la 37a Internacia Esperanto-Sumoo. Ĉu vi ne legos libron kun esperantistoj en la tuta mondo ? Por detala informo, legu:
http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/index.html

Sumoo estas japana tradicia lukto. Ĉiun jaron okazas 6 konkursoj en neparaj monatoj: januaro, marto, majo, julio, septembro, kaj novembro. Unu konkurso daŭros 15 tagojn. Okaze de tiuj konkursoj mi organizas Esperanto-sumoo-n. En la lasta sumoo en septembro partoprenis 238 homoj el 26 landoj kaj ili entute legis 17000 paĝojn.

1. Celoj:
1) Altigi legkapablon de esperantistoj.
2) Kutimigi esperantistojn legi libron kun ĝojo
2. Luktmaniero:

 1) Elektu libron, kiun vi legos dum tiu konkurso.
 2) Decidu kiom da paĝoj vi legos por unu tago.
 3) Se vi legas pli ol promesitaj paĝoj, vi akiros unu venkon en tiu tago, se ne malvenkon. Tiamaniere vi luktas kun la libro dum 15 tagoj. Vi luktas ne kontraŭ aliaj luktistoj, sed kontraŭ vi mem. 

3. Aliĝo:

  Sendu jenajn informojn al HORI Jasuo: hori-zonto@water.sannet.ne.jp
  1) Via nomo, sekso, lando, urbo, retadreso, via luktista nomo
  2) Titolo de la libro, kiun vi legos, kaj kvanto da paĝoj, kiujn vi legos por unu tago

4. Raportu vian rezulton

  Kiam komenciĝos la Sumoo, ĉiun trian tagon (ne nepre) raportu al la prizorgantoj pri venko aŭ malvenko.
  Al perfektaj venkintoj kun 15 venkoj ni donos diplomon.

 * La 13an aŭ 14an mi dissendos la liston de la partoprenantoj kun necesaj informoj.

HORI Jasuo (s-ro)
371-0825 Japanio, Gunma, Maebasi, Ootone 2-13-3
 <hori-zonto@water.sannet.ne.jp>

a:2101 t:1 y:0

コメント



認証コード0288

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional