Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏35「若菜下」(60) Juna Verdaĵo B (60)

源氏35「若菜下」(60) Juna Verdaĵo B (60)

  • 源氏物語 第35帖 若菜下 (60)
  • Juna Verdaĵo B (60), el Rakontaro Genĝi

     - 


35wakb060.jpg

  • エスペラント訳 esperanta traduko
    • Tiun ĝenon kaŭzis la renkontiĝo kun la tria princino. Ekstere la tuta socio estis kovrita de bruaj vetursonoj de ĉaroj por la festo, sed interne li solece silentis, kaj povis akuzi neniun alian; kaj tago estis tro longa por pasigi.
        La dua princino, lia edzino, jam kutimiĝis al lia senamuza mieno, kaj ne sciis kial li estas tiel melankolia. Lia neglekto hontigis ŝin, estantan nobla, tial ankaŭ ŝi dronis en malgajeco. Plejpartoj el ĉambelaninoj kaj servantoj iris for por spekti la feston, kaj estis kvieta en la domego. Ŝi prenis la dektri-kordan kotoon kaj ludis ĝin ĝentile, en nebula pensado. Tiu atmosfero estis vere nobla kaj eleganta. Aŭdante, li konsideris, ke li volis gajni la princinon trian, ne la duan, el la fratinoj, sed li ne povis plenumi ĝin.
          Kial mi folion prenis
          Jen falintan el folioj?
          Saman nomon ili tenis
          De ornam' de festodioj
      Li skribaĉis distre la utaon. Ĝi estus la klaĉo kontraŭ ŝi, ne aprezinda.

      28) Violo preskaŭ mortas

        Genĝi vizitis la trian princinon en Rokudeŭvin de tempo al tempo, kaj ne eliris plej baldaŭ. Li pensadis pri Violo sentrankvile. Jen venis la masaĝisto.
        "Ŝi mortis!"
        Li, tute konsternite kaj perdinte la konscion, urĝe revenis al Nideŭvin.

  • 原文 originala japana teksto
    • と思ふもいとなかなかなり。世の中静かならぬ車の音などをよそのことに聞きて、人やりならぬつれづれに、暮らしがたくおぼゆ。
       女宮も、かかる気色のすさまじげさも見知られたまへば、何ごととは知りたまはねど、恥づかしくめざましきに、もの思はしくぞ思されける。女房なども物見にみな出でて人少なにのどやかなれば、うちながめて、筝の琴なつかしく弾きまさぐりておはするけはひも、さすがにあてになまめかしけれど、同じくは、いま一際及ばざりける宿世よ、となほおぼゆ。
          もろかづら
          落葉をなににひろひけむ
          名は睦ましき
          かざしなれども
      と書きすさびゐたる、いとなめげなる後言なりかし。

       大殿の君は、まれまれ渡りたまひて、えふともたち帰りたまはず、静心なく思さるるに、
       「絶え入りたまひぬ」
      とて人参りたれば、さらに何ごとも思し分かれず、御心もくれて渡りたまふ。

a:1573 t:1 y:0

コメント



認証コード6359

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional