Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏35「若菜下」(67) Juna Verdaĵo B (67)

源氏35「若菜下」(67) Juna Verdaĵo B (67)

  • 源氏物語 第35帖 若菜下 (67)
  • Juna Verdaĵo B (67), el Rakontaro Genĝi

     - 


35wakb067.jpg

  • エスペラント訳 esperanta traduko
    • Ili kune preĝis al Budho, forviŝante larmojn. Eĉ noblaj personoj ne povus esti trankvilaj, alfrontante ĉi tian grandan korŝanceliĝon. Li deziris savi ŝin per ĉia rimedo, kaj dolorĉagreniĝis teni ŝin en ĉi tiu mondo dum noktoj kaj tagoj. Pro tio lia vizaĝo malgrasiĝis kaduke.

      30) Genĝi vizitas princinon por konsoli

        En luna majo la ĉielo ne estis serena pli ol antaŭaj monatoj, kio infektis homan koron ne refreŝiga, sed Violo fartis iom bone ol antaŭe, kvankam ŝi estis daŭre dolora je malica estaĵo. Genĝi oferis antaŭ Budho-statuo unu volumon el dudek ok Sadarma-pundarika Sutro po tago. Li ĉiutage okazigis valoran eventon, kaj ordonis senĉese recitadi sutrojn per la plej belsonaj voĉoj apud ŝia kapo. Kaj ĉi tiu malbona animo aperis ĉe la unua fojo, kaj ĝi malapere diris diversajn lamentojn de tempo al tempo, sed tute ne foriris de ŝi. Baldaŭ varmiĝis tagoj, malfortikiĝis ŝi kun stertoroj, kaj pli ĉagreniĝis Genĝi sen vortoj esprimi. Ŝi perceptis: 'li vidas min kun ĉagreno, kvankam mi sentas min kvazaŭ senviva, kaj se eĉ mi forpasos de ĉi tiu mondo, neniu bedaŭro restos ĉe mi; sed li tre ĝemas pro mi, tial vidigi al li mian kadavron estos tre dorna kaj senkonsidera.' Tial ŝi ektenis firman koron, kaj prenis medikamentan supon. Venis luna junio, kaj ĉu pro la kuraca efiko, ŝi preskaŭ povis levi la kapon el la lito fojfoje.

  • 原文 originala japana teksto
    • 涙おし拭ひたまひつつ、仏を諸心に念じきこえたまふさま、世にかしこくおはする人も、いとかく御心まどふことに当りてはえしづめたまはぬわざなりけり。いかなるわざをして、これを救ひ、かけとどめたてまつらむとのみ夜昼思し嘆くに、ほれぼれしきまで、御顔もすこし面瘦せたまひにたり。
       五月などは、まして、晴々しからぬ空のけしきにえさはやぎたまはねど、ありしよりはすこしよろしきさまなり。されど、なほ絶えず悩みわたりたまふ。物の怪の罪救ふべきわざ、日ごとに法華経一部づつ供養ぜさせたまふ。日ごとに、何くれと尊きわざせさせたまふ。御枕上近くても、不断の御読経、声尊きかぎりして読ませたまふ。現はれそめては、をりをり悲しげなることどもを言へど、さらにこの物の怪去りはてず。いとど暑きほどは息も絶えつついよいよのみ弱りたまへば、言はむ方なく思し嘆きたり。亡きやうなる御心地にも、かかる御気色を心苦しく見たてまつりたまひて、世の中に亡くなりなんも、わが身にはさらに口惜しきこと残るまじけれど、かく思しまどふめるに、むなしく見なされたてまつらむがいと思ひ限なかるべければ、思ひ起こして御湯などいささかまゐるけにや、六月になりてぞ時々御ぐしもたげたまひける。

a:2108 t:4 y:1

コメント



認証コード1021

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional