源氏35「若菜下」(70) Juna Verdaĵo B (70)
源氏35「若菜下」(70) Juna Verdaĵo B (70)
- 源氏物語 第35帖 若菜下 (70)
- Juna Verdaĵo B (70), el Rakontaro Genĝi
- エスペラント訳 esperanta traduko
La princino hezitis vidi Genĝi kun honto pro ŝia riproĉo de konscienco, kaj ne povis respondi al lia alparolo. Genĝi komprenis kaj sin riproĉis, ke en la kvieta mieno ŝi estas kolera kontraŭ lia malofta vizito al ŝi, kaj konsolis ŝin ĉiamaniere. Li alvokis aĝajn ĉambelaninojn kaj demandis pri ŝia farto.
"Ŝi malbonfartas, malsame al malsano."
Ili raportis ŝian sanstaton.
"Strange. Ĉu ŝi estas graveda post sep jaroj?"
Li nur diris tion, kaj suspektis, ĉu tio estus certa, konsiderante pri la aliaj virinoj, longe kunloĝantaj dum multaj jaroj. Li ne zorgis pri ĉi tio serioze, kaj nur rigardis ŝin kompatinda en dolora stato.
Pene Genĝi venis al Rokudeŭvin, tial li ne povis facile reiri al Nideŭvin kaj restis tie dum du, tri tagoj. Dume li estis maltrankvila pri Violo, kaj sendis multajn mesaĝojn.
"Kiam tavoliĝis tiel multaj vortoj direndaj? Ho, ni vidas la intiman rilaton, maltrankvilan al ni!"
Tiel ĉambelaninoj reputaciis, kiuj ne konas la pekon de la juna princino. Dume bategis la koro de la ĉambelanino Ko-ĵiĵu.
Tiu persono, Denta Kverko aŭdis, ke Genĝi venis al ŝia loĝejo, kaj retrorankoris kontraŭ li, kvazaŭ ŝi estus lia amatino; li sendis leteron al ŝi kun multaj plendoj. Kiam Genĝi iris al la orienta alo momente kaj senhoma apud ŝi, Ko-ĵiĵu transdonis la leteron al ŝi sekrete.
- 原文 originala japana teksto
宮は、御心の鬼に、見えたてまつらむも恥づかしうつつましく思すに、ものなど聞こえたまふ御答へも聞こえたまはねば、日ごろのつもりを、さすがにさりげなくてつらしと思しける、と心苦しければ、とかくこしらへきこえたまふ。大人びたる人召して、御心地のさまなど問ひたまふ。
「例のさまならぬ御心地になむ」
とわづらひたまふ御ありさまを聞こゆ。
「あやしく。ほど経てめづらしき御事にも」
とばかりのたまひて、御心の中には、年ごろ経ぬる人々だにもさることなきを、不定なる御事にもや、と思せば、ことにともかくものたまひあへしらひたまはで、ただうち悩みたまへるさまのいとらうたげなるを、あはれ、と見たてまつりたまふ。
からうじて思したちて渡りたまひしかば、ふともえ帰りたまはで、二三日おはするほど、いかに、いかに、とうしろめたく思さるれば、御文をのみ書き尽くしたまふ。
「いつの間につもる御言の葉にかあらむ。いでや、安からぬ世をも見るかな」
と、若君の御過ちを知らぬ人は言ふ。侍従ぞ、かかるにつけても胸うち騒ぎける。
かの人も、かく渡りたまへりと聞くに、おほけなく心あやまりして、いみじきことどもを言きつづけておこせたまへり。対に、あからさまに渡りたまへるほどに、人間なりければ、忍びて見せたてまつる。
a:2243 t:1 y:2