田村復之助訳(1963)源氏物語第4帖「夕顔」
田村復之助訳(1963)源氏物語第4帖「夕顔」
Genji-monogatari (4) Jugao
Majo 1963 tradukita de Huku Tamura
Mallongita Enhavo
Genĵi ofte vizitas mijasudokoro-n en Rokuĵo. Iun tagon Genĵi trovis tre belan virinon en la domo, kie Jugao (vesper-floroj) floras, en Goĵo. Li amis tiun virinon.
Unu nokton li pasigis kun ŝi. Ŝi subite mortis forsorĉite de fantomo. Si antaŭe havis infanon inter Toĉuĵo.
Ucusemi skribis leteron al Genĵi.
Aume Ijonosuke iris, al la Provinco, kun Ucusemi.
Personoj
Jugao - la virino en la domo, kie floris vesper-floroj
Ukon - La servistino de Jugao
Tonocujo - Edzo de Jugao
Koremicu - Filo de Daini
Mijasudokoro -
Ucusemi - Edzino de Ijonosuke
Kogimi - Frato de Ucusemi
Nokibano-Ogi - Filino de Ijonosuke
En la tempo, kiam Genji havis la amatinon en Rokuĵo. Sur la vojo de la palaco al sia domo, li volis viziti por konsoli la vartistinon Daini, kiu fangis bonzino pro grava malsano. Li alvenis al la domo de la vartistino en Goĵo.
Bedaurinde, estas fermita la frontpordo. Lia veturilo ne povis eniri. Li sendis la sekvanton en la domon por venigi Koremicu-n (la filo de la vartistino).
Dum Genji atendis lin, li ĉirkaurigardis la nebelan straton. Najbare de la domo de Koremicu estas la domo ĉirkauita de la novfarita cipresbarilo, havanta
ŝitomi-fenestron supren levitan, kie estas pendigita la fresblanka sudare (bambua kurteno). Tie la belaj vizaĝoj de kelkaj virinoj vice rigardas eksteren tra la fenestro.
Genĵi strange pensis, kiaj virinoj kune loĝas. Hodiaŭ li uzis neluksan veturilon por ne tiri atenton, kaj igis lian antaŭrajdanton ne krii. Sekve neniu rimarkis, ke li estas Genĵi. Li sentime enrigardis en tiun domon. Tra la levita pordo kiel ŝitomi,li povis vidi la tutan internon, kiu ne estas tiel profunda. Estas tute la mizera loĵejo. Sed Genĵi rememoris la utaon, ke dometo estas egala al palaco, ĉar tiu ĉi mondo estas la provizora loĝejo.
Sur la tabula ĉirkaŭbarilo agrable rampas la verdaj grimpplantoj. Tiuj blankaj floroj floras kvazaŭ mem sola ridetas.
(Genji) “Al homo
en malproksima loko
alparolas mi...”
Genĝi ekkantetis la utaon en Kokinsu-utaaro, kiu estas jene:
Al homo
en malproksima loko
alparolis mi
Al floroj,
kiuj floras blanke,
alnomis kion oni?
Lia gardisto ekkaŭris antaŭ la veturilo
(Gardisto) “La blankaj floroj nomias Jugao (vesper-floro). Havas la nomon kiel homo. Ĝi ĉiam floras sur tia ĉirkaŭbarilo de tiel triviala domo," li diris.
Tute la malriĉaj dometoj vicigas ĉi tie kaj tie. Sur la tegmentrandoj de detruigontaj domoj ankaŭ tiuj floroj floras.
(Genji) “Kompatindan fatalon ĝi havas.Alportu al mi unu branĉon", Genĵi dirus. Lia gardisto eniris tra la pordo kaj rompis la floron. El la flanka pordo vere eleganta elvenis la aminda knabino metita sur iom longe al silkan flavan hakamon (jupo). Ŝi prezentis al li blankan Ogi-on (faldebla ventumilo), ensorbigita de bonincenso.
(Knabino) “Metu ĝin sur tio ĉi, ĉar ĝi ne havas bonforman brancon".
Li transdonis la floron al Koremicu, kiu tiam aperis por malfermi la pordon. Koremicu alportis tion al Genji.
(Koremicu) “Mi ne sciis, kie la ŝlosilo kuŝis. Tute bedaŭrinde, mi longe atendigis vin en tiu malagrabla vojo, ĉar tie ĉi estas la loko, kie loĝas homoj ne distingebli bonon au malbonon," Koremicu humiliĝis.
Li enkondukis la veturilon tra la pordo. Genĵi elveturis. Aĵari (frato de Koremicu), Mikaŭano-kami (edzo de la vartistino), filino kaj aliaj kune aperis tien. Kaj ili gojege dankis por tia vizito de Genĵi. Menoto (vartistino) ankau sidiĝis sur la lito.
(Menoto) “Mi jam estas preta morti, sed mi ne povis rezigni tiun ĉi monaton, ĉar mi volis vin vidi ankoraŭfojon. Dank' al tio, ke mi fariĝis bonzino,mi iom resaniĝis. Nun mi povas vidi vin, tial mi kun pura koro atendos Amitabon" dirinte Menoto malforte ploris.
(Genji) “Dum mi estis maltrankvila pro via longa malsano, bedaurinde vi fariĝis tia bonzino. Kun longa vivo bonvole atendu mian sukceson. Se vi mortus post tio, vi povus renaskiĝi en la mondo plej supra de Kuhonĵodo (Budha Elizeo), ĉar onidire, estas malbone lasi eĉ iom da nekonteco en tiu ci mondo", Genĵi diris kun larmoj.
Estas kutime, ke eĉ nesufiĉa homo aspektas perfekte, kiam oni amas tiun. Ricevinte tian favoron de Genĵi, Menoto ploris de feliĉo, ĉar ŝi havas fierecon kiel se ŝi mem ankaŭ ne estas ordinara virino, pro tio, ke la guvernito estas Genĵi, plej eminenta en tiu ĉi mondo.
Ŝiaj gefiloj estis malagrable, ke antaŭ Genĵi falis larmojn Menoto, kiu ankoraŭ malkuraĝas al la venonta mondo. Tian senton ili reciproke intermontriĝis kaŝe
perkubutpuŝoj au okulsigno.
Genĵi tre kompatas Menoto-n.
(Genji) “En mia knaba tempo, post la mortoj de la patrino kaj la avino, mi estis zorgata de multaj homoj, sed la plej intima estis nun vi. De post mi fariĝis plenaĝa,
mi ĉiam ne povis estadi kun vi, nek laŭvole viziti vin. Kiam mi ne vidas vin dum longa tempo, mi estas soleca. Tial mi esperas, kiel oni diris, ke estas bone ne ekzisti la adiaŭo inter vivo kaj morto". Genji elkore parolis. Li viŝis larmojn per la maniko, kies bonodoro pleniĝis en la ĉambro. La gefiloj de Menoto konvinkiĝis, ke ŝi havas la feliĉan destinon de la antaŭa vivo. Kaj ili,kiuj antaŭe sentis malagrablecon kontraŭ ŝi, nun denove larmis kun kompato. Genĵi ordonis preti la preĝon por ŝia resaniĝo.
(Daŭrigota)
Kiam Genĵi adiaŭis, li petis de Koremicu lumigi kandelon. Kaj li rigardis la ventumilon, sur kiu antaŭe estis metita Jugao-floro. Tio estis tute foruzita kaj ensorbita de bonodoro. Sur tio estis skribita utao per lertaj literoj.
Roso donis certe
belon, ĉi vespero
al blanka la floro
kun bona odoro.
心当てにそれかとぞ見る白露の光そへたる夕顔の花
La nobleco vidiĝis en la literoj arte skribitaj. Tial Genĵi sentis intereson.
Genĵi:“Ĉu vi aŭdis, kiu loĝas en la najbara domo?” Li demandis al Koremicu. Li atentis, ke la kutima emo de lia mastro aperis.
Koremicu: “Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj mi restas ĉi tie. Sed mi ankoraŭ nenion aŭdis pri la najbaro, ĉar mi nur flegadis malsanan patrinon”. Koremicu indiference respondis.
Genĵi:“Mia demando ne plaĉas al vi. Sed tiu ĉi ventumilo ŝajnas havi ian sencon. Aŭskultu de iu, kiu detale scias pri ĉi tiu loko”.
Koremicu eniris tien kaj renkontis la gardiston. Li baldaŭ raportis al Genĵi.
Koremicu:“Estas la domo apartenanta al la homo, kiu havas nur la nomon de Suke (provinco-vicestro). La mastro ŝajnas nun estadi en la provinco. Lia edzino estas juna kaj scivola. Ofte venas ŝiaj fratinoj, kiuj servas en la palaco. Ties gardisto detale ne scias”.
Genĵi supozis, ke la virinoj, kiujn li vidis tra la fenestro, estus la servistinoj en la palaco. Ŝi estus ne nobla virino, ĉar ŝi fiere skribis tion. Havante intereson pri ŝia utao, li ne povis ial lasi ŝin. Kiel kutime li estas facilanima al virino. Li elprenis la paperon el la sino, kaj ekskribis intence per la literformo kiel de alia viro.
Ĉar mi venis al ĝi
mi eblis la floron
tiel klare vidi,
la vesperan floron.
寄りてこそそれかとも見めたそがれにほのぼの見つる花の夕顔
Li sendis tiun ĉi utaon al ŝi. La virino en la domo ne konis Genĵi, sed deflanke subrigardinte lin altrangan, ŝi konjektis, ke li estas eble Genĵi, kaj tuj estis skribinta utaon al li.
Ŝi, senpacience atendante lian respondon, estis hontema. Tiam venis lia sendito kun respondo. Ricevinte ili* interbabiladis unu al alia pri tio, ke ŝi devas ion saluti por tio. *servistinoj de Juugao
Kontraŭ tia sendeca konduto la sendito sentis antipation, kaj li tuj revenis.
Lumete briligante la torĉon de la antaŭgardisto, la veturilo de Genĵi eliris. La pordoj de Haĵitomi-fenestro de tiu domo jam estis mallevitaj. El fendo de la pordoj flagris la malforta lumo kiel lampiro.
Genĵi alvenis al la domo de sia amatino en Rokuĵo. Tiu estas la granda domo, kun tre bela, vasta korto, distingiĝanta de aliaj ordinaraj loĝejoj. Tie estas tute kviete, gracie, sed ial neintimiĝeble nobla. Nekompareble kun la domo de la blanka floro, kiun Genĵi jam ne rememoras.
Morgaŭan matenon Genĵi iom fordormis, kaj eliris, kiam la suno jam leviĝis. Lia matena figuro estas tiom bela, ke oni vere laŭdas lin. Ankaŭ hodiaŭ Genĵi preterpasis antaŭ la domo de la blanka floro. La domo ĉiam estas rimarkita de li, kiam li pasas antaŭ tio, de la tempo, kiam li estis tirata de ŝia utao.
(Daŭrigota)
a:2749 t:1 y:0