Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

Elektra Trajno en Flamo, de KATAJAMA Hiroko

Elektra Trajno en Flamo, de KATAJAMA Hiroko

Elektra Trajno en Flamo (1953)

verkis: KATAJAMA Hiroko (1878 - 1957)
tradukis: belmonto

  Je ĉirkaŭ la unua kaj kvardek minutoj, posttagmeze, la dudek-kvaran de aprilo, 1951, kiam la elektra trajno de la Keihin-linio, celanta al Sakuragi-ĉo, apenaŭ eniris la celitan stacion, tiam subite sparko kuris de sur la plafono de la plej antaŭa vagono, kaj fajro tute kovris ĝin dum momentoj. La trajno haltis urĝe, sed la fajro transiris al la dua vagono; fine la unua vagono estis tute forbruligita, kaj la dua duonbruligita. Plene da pasaĝeroj en tiuj vagonoj intencis eskapi de la fajromaro, sed la pordoj estis severe riglitaj; Cent kelkdek gesinjoroj, infanoj kaj beboj - ĉiuj estis brulmortigitaj en la vagonoj. Krom ili estis multaj vunditoj gravaj kaj malgravaj. La akcidento daŭris dum nur ĉirkaŭ dek minutoj, kaj senvunditaj restis la aliaj tricent pluaj pasaĝeroj en la malantaŭaj tri vagonoj.
  La kaŭzo de ĉi tiu katastrofo estis jena; kiam la elektra kablo estis ĝuste detranĉita kaj pendanta malsupren, tiam la trajno envenis. Tuj post ilia kunfrapiĝo fajro ekflamis ĉe la vagontegmento, laŭ supozo. Ankaŭ oni diris, ke la akcidento grandiĝis, pro ke tipo de la vagonaro estis "63". La tipo "63" signifis la vagonojn kun seria numero pli ol 63 000, kiuj okazigis multajn akcidentojn dum la lasta milito pro maldecaj dratoj kaj aparato, kaj al kiuj oni faris grandskalan riparadon ekde ĉirkaŭ 1948, kaj kiuj fariĝis similnivelaj vagonoj al tiuj de antaŭmilita epoko. Sed oni mistifike metis tabulojn el pinoj aŭ kriptomerioj ĉe tegmento, kio kaŭzis momentan ekbruliĝon. Aldone, por ŝpari vitron, la fenestro konsistis el tri malvastaj fenestretoj, kaj ne reformite restis samkiel dum la milito, tial forkuri tra ili estis absolute ne eble, kaj la plej malbone estis, ke pordoj de vagonoj ne malfermiĝis de interne, kiuj grandigis la sumon de la viktimoj.
  Ne fidinda estis homo; neniu povis antaŭvidi la momenton, kiam okazos katastrofo. Se eĉ ekzistus efikoplena aŭguristo kaj divenus tiun tragedion antaŭ du aŭ tri minutoj, kiu povus eskapi de la risko? Tro malfrue post ĉio. Finfine mortus ankaŭ tiu persono kune kun aliaj. Se eĉ tiu aŭguro estus anoncita antaŭ tridek minutoj, nur tre malmultaj homoj kredus kaj evitus tiun vagonaron. Ni estas tro facilanimaj reciproke, kredante ke ni ĉiuj povos morti sur tatamo kun kontento.
  Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj kaj plu, en la komencaj jaroj de la epoko Ŝoŭva, 1926 kaj plu, mi mem rajdis tian trajnon en flamo, sed mi tenis mian vivon por mia feliĉo. Ankaŭ ĉiuj aliaj pasaĝeroj tenis siajn vivojn. Tiu ĝuste dependis de iu aktiva pasaĝero kaj la konduktoro de la malantaŭa vagono. Tiam la mondomilito en Eŭropo finiĝis, kaj estis neniu antaŭsento de la dua. La paco kovris la mondon en sekuro. Trajno havis vastajn duarangajn vagonojn, kaj la tarifo estis malmultekosta. Cirkuladi per ĉi tiu vagonaro ĝenerale rutiniĝis al ĉiu loĝantaro de Kamata, Oomori, kaj Ooi.
   En la komenco de aŭtuno, probable en oktobro, mi atendis elektran trajnon ĉe la kajo de la stacio Ŝimbaŝi, kaj jen alvenis vagonaro kun tre svarmantaj homoj. Mi decidis atendi la postan alian vagonaron. Apuden alvenis iu sinjoro, dumlonge intima en Oomori, kiu alparolis min.
  "Ho, ankaŭ vi pasigis la lastan trajnon? Jes, plenplene da homoj."
  Ni dume spektis sur la kajo la monton Huĵi, starantan en la okcidenta ruĝa ĉielo. Glate alvenis la sekvanta trajno. Mi povis rajdi agrable ĉi-foje, kaj la lasta sinjoro sidiĝis ĉe la antaŭa flanko de la longa duaranga vagono, kaj mi, ĉe la meza sidejo. De la stacio Tamaĉi envagoniĝis sinjoro pli aĝa ol ekmaljuniĝo, kaj li sidiĝis ĉe la vakanta loko, najbare de mi. La vagonaro ekiris de Ŝinagava, kaj baldaŭ mi flaris strangan malbonodoron. Ne, pli ĝuste, mi sentis. Mi suspektis, kion sugestas la odoro. Dume la sinjoro, kiu enrajdis de Tamaĉi, flaris per sia nazo kelkajn fojojn, kaj demandis al mi.
  "Strange! Ĉu vi ne instinktas brulodoron?"
  Tiam la vagono estis jam plena de la stranga odoro.
  "Fakte, estis strange de iom antaŭe."
  Mi stariĝis urĝe. Ankaŭ li. Jen, de inter niaj sidejoj blanka fumo ekĵetiĝis supren maldense.
  "Ho, flamas!"
  La juna fraŭlino de la kontraŭa flanko stariĝis, kaj fikse enrigardis la bazon de la nebulo. Ŝi trovis ekbrulon en la blanka fumo.
  "Fajro!!"
  Kun tiuj kriegoj ĉiuj pasaĝeroj stariĝis surprizite. La fajro kuris sur la sidkuseno tre rapide.
  "Konduktoro! Konduktoro!"
Iuj alvokis.
  "Haltigu trajnon!"
Iuj kriegis.
  "Ne estas tintilo por danĝeraverto?"
  "Estos ŝnulo ligita al tintilo!"
Iuj supozis, ĝuste kiel en lokomotiva vagono, sed nenie estis tia ŝnuro, nek estis konduktoro en ĉi tiu vagono. Por transdoni mesaĝon al la antaŭa vagono, ĉiuj pasaĝeroj premiĝis antaŭen kaj antaŭen kun kriegoj, kaj dume la flamo atingis al nia proksimo, kurante sur la sidkuseno. Ni ĉiuj premiĝis kaj premiĝis reciproke; iuj provis malfermi fenestron, kaj iuj kriis: atendu nur momentojn. Nia sola espero dependis de malfermi la fenestron de la koridoro al la antaŭa vagono, kaj transdoni la informon de la fajro, kaj post ricevo de la sciigo, la kondukisto haltigos la trajnon. Oni kriadis.
  "Malfermu, malfermu la intervagonan fenestron!"
Sed en densa hompremiĝo, neniu povis malfermi la fenestron kaj sciigi la akcidenton. Baldaŭ subite estingiĝis elektraj lampoj, kaj mallumo kovris nur nian vagonon. Miksiĝis krivoĉoj.
  "Stultulo! Sciigu al la antaŭa vagono!"
  "Ne premu, ne premu, ne premu sinjorinon, tiom violente!"
  Iu kriis bonkore. La sinjorino estas mi. Ĉar mi estis en la longa vasta vagono, feliĉe mi ne estis premdisfaligita, sed puŝita kaj tordita sovaĝe. Mi supozis, ke mi mortos premite, kaj povos morti sufokite antaŭ ol bruliĝo de mia korpo. Mi sentis iuspecan ĝojon. Tiun momenton voĉo alflugis de malantaŭ la vagono.
  "Gesinjoroj, la fajro estis estingita!"
  Dum pasaĝeroj en tiu vagono kolektiĝis al la antaŭa flanko de la vagono, iu persono en la malantaŭa vagono ŝajne sciigis al la koduktoro, kriante,
  "Fajro, fajro!"
  La konduktoro urĝe malfermis la pordon de la koridoro, kaj ĵetis sin en la flamon, kaj estingis la fajron per siaj propraj manoj sola, laŭ sia tekniko. Feliĉe estis, ke tiam nur kuseno brulas.
  "Estingita, estingita!"
  Kiam la pasaĝeroj ekrigardis ĉirkaŭon, la trajno estis tute haltigita en ne konata momento. Tiu estis la tuj proksima loko de la stacidomo Ooi. Jes, la kondukisto subite haltigis la trajnon, per signalo de la konduktoro, ĝuste en la sama momento de la fajro-estingiĝo.
  "Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, bonvolu elvagoniĝi ĉi tie. Vi povos rajdi la postan vagonaron."
  Laŭ la instrukcio de la konduktoro, ni ĉiuj eliris de la vagonaro. Tie ne estis kajo sed nur reloj, tial mi malsupreniris al reloj, helpate de ŝultroj de viroj. Post iom da paŝado, mi povis stari sur la kajo de la stacio Ooi, sen danĝero, supren ŝarĝite. Mi reale sentis min reviviĝinta tiam.
  Ĝis tiam mi zorge kunportis etan paktukon, kaj nun rimarkis pro ĝia malpezeco, ke nur paktuko restas en la mano, kun nodita stato sammaniere, en kiu mi konservis panojn en diversaj formoj aĉetitaj en Huĵija de Ginza, por donaco. Mi imagis, ke en tiu vagono restas la disflugintaj panoj anstataŭ mia vivo; kovris min la stranga etoso, aŭ plori aŭ ridi. De la stacidomo mi revenis hejmen per taksio. Ĉiuj miaj familianoj salte venis vidi min en la vestiblon. Familiano raportis, ke ĵus antaŭe s-ro N telefonis al mi, zorgante, ĉu mi revenis sekure. (S-ro N estas la sinjoro de Oomori, kun kiu mi parolis ĉe Ŝimbaŝi.) Mi tuj retelefonis kaj dankis al li.
  "Ni estis feliĉaj reciproke, sinjorino. Estus pli bone, se ni rajdus la pli fruan homplenan trajnon. Sed fakte ni envagoniĝis en tiun vagonon, kaj en malbonsorto, ĉio estus finita..."
  Ankaŭ li estis ĝoja. Ni estis feliĉe savitaj pro la bona destino, en sekuro. Tiu sorto devenis, ke la vagono ne estis la tipo "63", sed pli bone produktita. Multaj vivoj de pasaĝeroj estis savitaj de la klera pasaĝero kaj la konduktoro en la malantaŭa vagono, bone trejnita en ĝusta agmaniero. Li estis multe pli juna homo ol mi. Ĉu li ankoraŭ vivas nun?

a:1773 t:3 y:0

コメント



認証コード8910

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional