Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏4「夕顔」(35) Lagenario (35) 72%

源氏4「夕顔」(35) Lagenario (35) 72%

  • 源氏物語 第4帖 夕顔 (35)
  • Lagenario (35), la 4-a volumo el Rakontaro Genĝi

      


genzi/04yufu35.jpg

  • teksto
    •  Genĝi vidis lin elironta, kaj aldiris.
       "Vi juĝos min aŭ nefirma, sed mi ne povas kvietigi mian koron, sen revidi ŝian kadavron. Mi kuniru sur ĉevalo, ne ĉaro."
       Koremitu pensis lian peton neebla, sed respondis.
       "Se vi volas, kial mi povos rifuzi? Ni iru tuj, kaj revenu antaŭ ol noktomezo."
       Genĝi ŝanĝis sian veston al la sporta vesto, kudrita precipe por ĉi-fojaj sekretaj ampromenadoj al Lagenario, kaj ekiris. Lia koro estis tute malluma, kaj ne plu tolerebla. Sur ĉi tia vojiro li perpleksiĝis kiel fari, renkontinte tre danĝeran okazaĵon lastatempe, kaj malĝojo ne foriris de li. Li toleris tion, konsiderante, kiam en la mondo li povos rerigardi ŝian figuron, se li ne vidas nun. Li marŝis, akompanate de Koremitu kaj ĉiama gardisto.
       La vojo sentiĝis tre distanca. Leviĝis la deksep-nokta luno, sed la torĉo de la haroldo estis efemera ĉe la riverbordo Kamo. Li vidis la kremaciejon Toribeno fore, sed tute ne sentis timida. Kun konfuzita koro li atingis la cellokon.
       Eĉ terure sentiĝis la ĉirkaŭo, kaj tre mizera estis la preĝejo de la bonzino, konstruita apud la tabuldometo. Lumo de lumigilo panetre venis feble. En la dometo sonis nur ploro de virino, kies ekstere kelkaj bonzoj du aŭ tri parolis kaj recitadis la nomon de Budho, intence senvoĉe. Vesperekzercoj jam finiĝis en ĉirkaŭaj temploj, kaj silento regis tuton. Lumoj multe vidiĝis en la direkto de la templo Kijomidu, kaj homindicoj estis multaj.

      とて立つがいと悲しく思さるれば、源氏「便びんなしと思ふべけれど、いま一度かの亡骸を見ざらむがいといぶせかるべきを、馬にてものせん」
      とのたまふを、いとたいだいしきこととは思へど、
       「さ思されんはいかがせむ。はやおはしまして、夜更けぬさきに帰らせおはしませ」
      と申せば、このごろの御やつれにまうけたまへる狩の御装束着かへなどして出でたまふ。御心地かきくらし、いみじくたへがたければ、かくあやしき道に出で立ちても、危ふかりし物懲に、いかにせんと思しわづらへど、なほ悲しさのやる方なく、ただ今の骸を見では、またいつの世にかありし容貌をも見む、と思し念じて、例の大夫随身を具して出でたまふ。
       道遠くおぼゆ。十七日の月さし出でて、河原のほど、御前駆の火もほのかなるに、鳥辺野の方など見やりたるほどなど、ものむつかしきも何ともおぼえたまはず、かき乱る心地したまひて、おはし着きぬ。
       あたりさへすごきに、板屋のかたはらに堂建てて行へる尼の住まひ、いとあはれなり。御燈明の影ほのかに透すきて見ゆ。その屋には、女ひとり泣く声のみして、外の方に法師ばらのニ三人物語しつつ、わざとの声立てぬ念仏ぞする。寺々の初夜そやもみな行ひはてて、いとしめやかなり。清水の方ぞ光多く見え、人のけはひもしげかりける。

a:887 t:1 y:0

コメント



認証コード3981

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional