1973年の翻訳: la rakonto de genzi「桐壺」
1973年の翻訳: la rakonto de genzi「桐壺」
整理していて見つけた
1973年ごろの翻訳の試み、その1。
(中期日本語より)
la rakonto de genzi
ĉapitro 1. vestigantino de paŭlovnia ĉambro. (kiritubo)
en tempo de iu imperiestro servis al palaco multaj altsinjorinoj kaj vestigantinoj, kaj inter kiuj tre prosperis iu virino de ne tiel alta rango. ĉar ĉiuj servistinoj havis dezirindan esperon ekde la enkortiĝa tago, tial ili malestimis kaj enviis ŝin kiel tute evitindan. la samrangaj kaj malplialtrangaj vestigantinoj tenis sin oble maltrankvilaj. ŝi skuadis aliajn korojn ankaŭ ĉe servoj matenaj kaj vesperaj, kaj ĉu ŝarĝinte malbenojn, ŝi fariĝis tre malsana kaĵ kutimis iri hejmon. la imperiestro nun sentis ŝin senfine ĉarma, kaj amis ŝin kontraŭ ĉiuj insultoj, kia vidiĝas bona ekzemplo de amo.
ankaŭ altranguloj kaj palacservistoj rigardis ŝin malamike kun malkontento.
„kiel brile lia moŝto amas ŝin!"
„ankaŭ en ĉinujo iam okazis tia afero, kaj la mondo malordiĝis kaj malboniĝis!"
a:904 t:2 y:1