Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏35「若菜下」(58) Juna Verdaĵo B (58)

源氏35「若菜下」(58) Juna Verdaĵo B (58)

  • 源氏物語 第35帖 若菜下 (58)
  • Juna Verdaĵo B (58), el Rakontaro Genĝi

     - 


35wakb058.jpg

  • エスペラント訳 esperanta traduko
    • 27) du ambaŭ tremas pro peko

        Denta Kverko ne povis rekte reveni al la dua princino, lia edzino, sekve kaŝe iris la domon de la patro eksministro. Li kuŝigis sin, sed okulojn daŭre malferme; ĉu ne realiĝos tiu sonĝo, kiun li vidis? Kaj li sopire rememoris la figuron de la kato en la sonĝo. 'Kian teruran pekon mi aŭdacis! Kiel dazla ŝanĝiĝis la mondo!' De tiam li ne kuraĝis eĉ promeni eksteren. Ne parolante pri la tria princino, li mem bone konsciis, ke li kulpis gravan pekon, kaj sentis sin tre abomena, tial li fariĝis ne ebla eliri libere. Se eĉ li farus tian eraron kun la edzino de la mikado, kaj se eĉ tiu fakto evidentiĝus, li neniam estus tiel timigita pro la mortopuno. Kvankam ĉi-foja konduto ne estis tiel grava, li treege timis kaj tremis kontraŭ la akuzo kaj malŝatiĝo de Genĝi.
        Kiel ajn nobla estus virino, ŝi ajne havus koketan sentimenton. Ĝentila ŝi estus supraĵe, inklina ŝi estus al viro kontraŭ sia kvieteco, kaj logite de dolĉaj vortoj, ŝi havus karnan rilaton, kiel ekzemploj. Ĉi tiu princino ne havis profundan mediton, kaj nur timis la malkovriĝon al la edzo Genĝi sub lumo, pensante, ke li jam scias pri la afero, hontinde. Tial ŝi hezitis paŝi eĉ surgenue al lumeta loko. Ŝi mem konfirmis sin sensaĝa persono.

  • 原文 originala japana teksto
    •  女宮の御もとにも参うでたまはで、大殿へぞ忍びておはしぬる。うち臥したれど目もあはず、見つる夢のさだかにあはむことも難きをさへ思ふに、かの猫のありしさま、いと恋しく思ひ出でらる。さてもいみじき過ちしつる身かな、世にあらむことこそまばゆくなりぬれ、と恐ろしくそら恥づかしき心地して、歩きなどもしたまはず。女の御ためはさらにもいはず、わが心地にもいとあるまじきことといふ中にも、むくつけくおぼゆれば、思ひのままにもえ紛れ歩かず。帝の御妻をもとり過ちて、事の聞こえあらむにかばかりおぼえむことゆゑは、身のいたづらにならむ苦しくおぼゆまじ。しかいちじるき罪には当らずとも、この院に目をそばめられたてまつらむことは、いと恐ろしく恥づかしくおぼゆ。
       限りなき女と聞こゆれど、すこし世づきたる心ばへまじり、上はゆゑあり、児めかしきにも従はぬ下の心添ひたるこそ、とあることかかることにうちなびき、心かはしたまふたぐひもありけれ、これは深き心もおはせねど、ひたおもむきにもの怖ぢしたまへる御心に、ただ今しも人の見聞きつけたらむやうにまばゆく恥づかしく思さるれば、明かき所にだにえゐざり出でたまはず。いと口惜しき身なりけり、とみづから思し知るべし。

a:1694 t:1 y:0

コメント



認証コード6516

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional