Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏35「若菜下」(93) Juna Verdaĵo B (93)

源氏35「若菜下」(93) Juna Verdaĵo B (93)

  • 源氏物語 第35帖 若菜下 (93)
  • Juna Verdaĵo B (93), el Rakontaro Genĝi

     - 


35wakb093.jpg

  • エスペラント訳 esperanta traduko
    •   Hodiaŭ estas la tago de provludo en Rokudeŭvin. Genĝi pricipe preparis por virinoj ĝui fascian ludon, kiuj ne povas spekti antaŭ Suzaku. En la oficiala evento la dancinfanoj vestos ŝin per hela ruĝbruna survesto kaj ruĝpurpura trenbasko, sed hodiaŭ per blueca ruĝbruna survesto kaj purpura subvesto kun ruĝa subŝtofo. La tridek muzikistoj vestis sin per blanka trenbasko. Ili okupis la koridoron al la sudorienta surlageta friskodomo kiel la orkestrejo, kaj ludis la ĥinstilan G-maĵoran melodion "Asketo ludas en Nebuleto". Neĝis iom. La printempo sentiĝis proksima, kaj umearboj jam ekburĝonis bele. Genĝi sidis en la ĉambro interne de la bambukurteno, kaj apud li sidis nur la princo Ŝikibukjaŭ, la patro de Violo, kaj la dekstra ministro, Nigra Barbo. Aliaj altrangulo estis en la kradplanka ĉambro, kaj manĝaĵoj estis simple servitaj, pro ne oficiala tago de la evento.
        La ĥinstilan dancon "Gratulo de Mil Jaroj" dancis la kvara filo de la dekstra ministro, la tria filo de la dajŝaŭo, du filoj de la princo Fjaŭbukjaŭ, Lampiro. Ili ĉiuj estis tre etaj kaj tre ĉarmaj. Idoj de altrangaj familioj ili estis, kaj aperis en belaj figuroj bone ornamite, kio sentigis ilian noblecon. Sinsekve ĥinstilan dancon "Granda Kapreolo" ludis la dua filo de dajŝaŭo, naskita el Najŝi, kaj la filo de Ŝikibukjaŭ, kiu estis antaŭe la estro de militservo, kaj nuna Gen-ĉiunagono.

  • 原文 originala japana teksto
    •  今日は、かかる試みの日なれど、御方々もの見たまはむに、見どころなくはあらせじとて、かの御賀の日は、赤き白橡に、葡萄染めの下襲を着るべし、今日は、青色に蘇芳襲、楽人三十人、今日は白襲を着たる、辰巳の方の釣殿につづきたる廊を楽所にして、山の南の側より御前に出づるほど、仙遊霞といふもの遊びて、雪のただいささか散るに、春のとなり近く、梅のけしき見るかひありてほほ笑みたり。廂の御簾の内におはしませば、式部卿宮、右大臣ばかりさぶらひたまひて、それより下の上達部は、簀子に、わざとならぬ日のことにて、御響応などけ近きほどに仕うまつりなしたり。
       右の大殿の四郎君、大将殿の三郎君、兵部卿宮の孫王の君たち二人は万歳楽、まだいと小さきほどにて、いとらうたげなり。四人ながらいづれとなく、高き家の子にて、容貌をかしげにかしづき出でたる、思ひなしもやむごとなし。また、大将の御子の典侍腹のニ郎君、式部卿宮の兵衛督といひし、今は源中納言の御子皇麞、

a:2554 t:1 y:0

コメント



認証コード0534

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional