Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏4「夕顔」(48) Lagenario (48) 99%

源氏4「夕顔」(48) Lagenario (48) 99%

  • 源氏物語 第4帖 夕顔 (48)
  • Lagenario (48), la 4-a volumo el Rakontaro Genĝi

      


genzi/04yufu48.jpg

  • teksto
    • Genĝi deziris vidi la figuron de Lagenario en sonĝo, kaj tio realiĝis en la sekvanta nokto post la ceremonio. Ŝi aperis ĝuste en la sama figuro en la lasta ruinpalaco, kaj samtempe virino sidanta apud ŝia kapkuseno. Li supozis, ke malbona animo loĝanta en la ruinejo sorĉis lin, kaj aldone Lagenarion. Li rememoris la scenon kaj sentis sinistra.

      21) Elŝelita Cikado iras for

       La vicprovincestro de Ijo malsupreniras al la postenlando en komencaj tagoj de luna oktobro.
       "Ankaŭ virinoj kune iras."
       Genĝi donis elpensitajn donacojn al ili. Precipe por Elŝelita Cikado li kaŝe preparis specialaĵojn, kiel multe da fajne interesaj kombiloj kaj faldventumiloj. Li faris specialajn preĝpaperojn al survojaj dioj por vojaĝsekureco, por ke oni rekonu la produktanton. Li ankaŭ sendis ŝian mezveston, kiun ŝi postlasis lastatempe.

      	Mi konservis tiun veston
      	Por memoro ĝis revidi
      	Larmoj falis sur manikojn
      	Kiuj putris dum longtempo

       Mi ne skribas alian detalon ĉi tie, kio ĝenas min. La mesaĝisto revenis, sed per Frateto ŝi donis reutaon sola.

      	Vi redonis maldikveston
      	Sama al cikada plumo
      	Mi ekploris en lamento
      	Se vi ĵetis min jam foren

      君は夢をだに見ばやと思しわたるに、この法事したまひてまたの夜、ほのかに、かのありし院ながら、添ひたりし女のさまも同じやうにて見えければ、荒れたりし所に凄みけん物の我に見入れけんたよりに、かくなりぬることと思し出づるにもゆゆしくなん。

       伊予介、神無月の朔日ごろに下る。
       「女房の下らんに」
      とて、手向たむけ心ことにせさせたまふ。また内々にもわざとしたまひて、こまやかにをかしきさまなる櫛扇多くして、幣などわざとがましくて、かの小桂も遣はす。

      	逢ふまでの
      	形見ばかりと見しほどに
      	ひたすら袖の
      	朽ちにけるかな

       こまかなる事どもあれど、うるさければ書かず。御使帰りにけれど、小君して小桂の御返りばかりは聞こえさせたり。

      	蝉の羽も
      	たちかへてける夏衣
      	かへすを見ても
      	音ねはなかれけり

a:1060 t:2 y:1

コメント



認証コード8388

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional