源氏35「若菜下」(56) Juna Verdaĵo B (56)
源氏35「若菜下」(56) Juna Verdaĵo B (56)
- 源氏物語 第35帖 若菜下 (56)
- Juna Verdaĵo B (56), el Rakontaro Genĝi
- エスペラント訳 esperanta traduko
"Nun, bonvolu kompreni, ke nia komuna destino estis ne malprofunda nek evitebla. Ankaŭ mi ne povas kredi, ke mi estas en realo."
Li parolis pri la hazarda okazaĵo en la vespero kion ŝi ne memoras, kiam la kato kroĉe malfermis la randon de la bambukurteno, tirante la kolŝnuron. Jes, fakte povus okazi tia! Ŝi rememoris la vesperon pente. Ŝi alfrontis la fatalon pro la ekligiĝo. 'Kun kia mieno mi revidu Genĝi?' - kun malĝojo kaj soleco ŝi ekploris kiel infano. Li vidis ŝin estiminda kaj kompatinda, kaj li forviŝis ŝiajn larmojn per siaj larmo-malsekaj manikoj, kiuj pli humidiĝis.
Baldaŭ venos krepusko eliri. Sed li ne povis forlasi la lokon de amrenkontiĝo, kun ĉagreno kien iri.
"Kiel mi faru? Bonvolu ĵeti al mi eĉ vian voĉon, ĉar la revido kaj reparolo estus malfacila, pro via troa malamo kontraŭ mi."
Multe da vortoj ĝenis ŝin brue, pro kio ŝi ankoraŭ ne povis elparoli.
"Bone, bone. Mi fariĝis eĉ terurita. Ne estos tiel obstina virino kiel vi!"
Li akuzis ŝin senkompata.
"Do, mi estas vanulo senvalora. Kial mi ne mortu? Ĝis nun mi vivis pro sopiro al vi, sed fine venis la lasta momento nun. Se vi donos nur iom da pardono al mi, mi mortos, pro danko kontraŭ tio."
Post la vortoj, li portis ŝin sur la brakoj kaj eliris de la dormejo. Ŝi estis perpleksa, ne sciante, kion li faros fine.
- 原文 originala japana teksto
「なほ、かく、のがれぬ御宿世の浅からざりける、と思ほしなせ。みづからの心ながらも、うつし心にはあらずなむおぼえはベる」。
かのおぼえなかりし、御簾のつまを猫の綱ひきたりし夕のことも、聞こえ出でたり。げに、さはたありけむよ、と口惜しく、契り心うき御身なりけり。院にも、今は、いかでかは見えたてまつらむ、と悲しく心細くていと幼げに泣きたまふを、いとかたじけなく、あはれ、と見たてまつりて、人の御涙をさへのごふ袖は、いとど露けさのみまさる。
明けゆくけしきなるに、出でむ方なく、なかなかなり。
「いかがはしはベるべき。いみじく憎ませたまへば、また聞こえさせむこともあり難きを、ただ一言御声を聞かせたまへ」
と、よろづに聞こえ悩ますも、うるさくわびしくて、もののさらに言はれたまはねば、
「はてはては、むくつけくこそなりはベりぬれ。またかかるやうはあらじ」
と、いとうしと思ひきこえて、
「さらば不要なめり。身をいたづらにやはなしはてぬ。いと棄てがたきによりてこそ、かくまでもはべれ、今宵に限りはべりなむもいみじくなむ。つゆにても御心ゆるしたまふさまならば、それにかへつるにても棄てはベりなまし」
とて、かき抱きて出づるに、はてはいかにしつるぞ、とあきれて思さる。
a:1947 t:1 y:0