Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏4「夕顔」(25) Lagenario (25) 52%

源氏4「夕顔」(25) Lagenario (25) 52%

  • 源氏物語 第4帖 夕顔 (25)
  • Lagenario (25), la 4-a volumo el Rakontaro Genĝi

      


genzi/04yufu25.jpg

  • teksto
    •  "Mi iros veki deĵorantojn. Al manfrapoj respondis nur eĥoj, nervon pike. Vi, ĉi tien, momenton, apuden!"
       Li tiris Ukon proksimen, kaj mem iris kaj malfermis la okciedentan ĉambro-pordon. Jen, ankaŭ estis estingita lumfajro de la koridoro. Blovis venteto, malmultis homoj, kaj ĉiuj estis en dormo. Ili estis la filo de la administranto, kiun Genĝi intime servigas, kaj unu knabo servanta en la palaco, kaj la gardisto kutima. Laŭ lia alvoko, la filo vekiĝis.
       "Portu fajrotorĉeton. Igu la gardiston vibrigi arkotendenon kaj laŭte voĉi senĉese. Kiu povus pace dormi en senhoma loko!? Kie estas la vasalo Koremitu, ĉi tien vizitinta?"
       Li demandis al la filo.
       "Certe li servis ĉi tie. Sed post atendado de ordonoj, li rezignis kaj diris, ke li revenos en la venonta krepusko."
       Ĉi tiu filo estis samurajo. Li eĥigis vibradon de arkotendeno tre severe, laŭte kriante "Atentu fajron!", kaj ŝajnis foriri al la ĉambro de la adminstranto. Li supozis la procedon en la palaco. Jam pasus la tempo de sinanonco de deĵorantoj, kaj nun estus la tempo de apelo de samurajoj. Nun ne estas tiel profunda nokto.
       Li revenis al la ĉambro kaj palpe serĉis la virinojn. Lagenario kuŝis same kiel antaŭe, kaj la ĉambelanino Ukon kuŝis surventre apud ŝi.
       "Ho, kial, kial? Vi freneze timas. Oni diras, ke la vulpo aŭ similaj timigas homon ĝis teruriĝo. Jen mi estas!

a:937 t:2 y:1

コメント



認証コード3918

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional