Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

sassa21

原文を読みこなしましょう

Ho, mia kor'

L. L. Zamenhof

Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
el mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
ho, mia kor'!

Ho, mia kor'! Post longa laborado
ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
ho, mia kor'!

Pluvo

L. L. Zamenhof

Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas
senĉese, senfine, senhalte,
el ĉiel' al la ter', el ĉiel' al la ter'
are gutoj frapiĝas resalte.

Tra la sonoj de l' pluvo al mia orelo
murmurado penetras mistera,
mi revante aŭskultas, mi volus kompreni,
kion diras la voĉo aera.

Kvazaŭ ia sopir' en la voĉo kaŝiĝas
kaj aŭdiĝas en ĝi rememoro...
Kaj per sento plej stranga, malĝoja kaj ĝoja,
en mi batas konfuze la koro.

Ĉu la nuboj pasintaj, jam ofte viditaj,
rememore en mi reviviĝis,
aŭ mi revas pri l' sun', kiu baldaŭ aperos
kvankam ĝi en la nuboj kaŝiĝis?

Mi ne volas esplori la senton misteran,
mi nur revas, mi ĝuas, mi spiras;
ion freŝan mi sentas, la freŝo min logas,
al la freŝo la koro min tiras.

Aŭtuna elegio

Nikolajs Kurzens

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas
kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj;
kaj same, lace iros la minutoj
de mia viv', sencela kaj enua.

Ja ĉiu tag' forlavas rabe ion!
ja ĉiu nokto portas ion for!
ja de l' pasinto restas nur memor'!
ja por l' estonto havas mi nenion!

Ne fendas plu ĉielon fulma glavo,
ne tremas tondre plu la firmamento.
Ĉe la anguloj ploras ftiza vento,
kaj pluvas, pluvas, pluvas – tag' post tago.

Kaj ĉiu tag' forlavas rabe ion,
kaj ĉiu nokto portas ion for;
kaj de l' pasinto restas nur memor'
kaj por estonto – havas mi nenion...

Poemeto

Simazaki Tooson
tradukis: belmonto

Ni ne povas ja elĉerpi
freŝan akvon el la font'.
Mi komencu kun vi ĉerpi
tion nune ĉe la font'.

Ne sekecon konas vere
freŝa akvo de la font'.
Kun vi trinku mi prefere
tion kune ĉe la font'.

Estu mi la akvo freŝa
eliĝanta de la font'.
En printempa kor' karesa
ekŝprucadu mi de l' font'.

Estu mi la akvo freŝa
eliĝanta de la font'.
Mi kun vi en flu' senĉesa
fluu sub flor' kun rakont'.

La feino

L. L. Zamenhof

Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.

La Novaj Vestoj de la Reĝo

el Andersen
tradukis: L. L. Zamenhof

Antaŭ multaj jaroj vivis unu reĝo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti ĉiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri ĉiu alia reĝo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie ĉi ĉiam diradis : "la reĝo estas en la vestejo".

Supre de la Pordego Rasei ŝtelisto trovis kadavron

el "Antaŭ longa tempo", n‐ro 18 el vol. 29
tradukis: SIMATANI Takesi

Antaŭ longa tempo el la provinco Settu venis ŝtelisto al Kioto. Ĉar la suno estis ankoraŭ en la ĉielo, li kaŝis sin ĉe la piedo de la Pordego Rasei. Multaj homoj iris sur la Strato Suzaku.

Dum li tie atendis, ke la strato estu senhoma, de la direkto de Yamasiro aŭdiĝis bruo de multaj homoj. Por ke ili ne vidu lin, li grimpis la pordegon, kie li neatendite trovis lumeton.

Li miris pro tio kaj enrigardis tra kradita fenestro. Juna virino kuŝis morta. Ĉe ŝia kapo brilis lumo kaj sidis tre maljuna kaj blankhara virino, kiu elŝiradis la harojn de la mortintino.

La afero teruris la ŝteliston kaj li timis, ke la maljunulino estas demono. La maljunulino tamen ankaŭ povus esti mortintino, li pensis kaj provis timigi ŝin. Li malfermis la pordon kaj elingigis la glavon.

"Hej, hej!"

Kun krioj li alkuris al la maljunulino. Ŝi timis kaj kunpremis la manojn. Li demandis, kion ŝi faras ĉi tie. La maljunulino respondis:

"Mia mastrino mortis kaj neniu volas entombigi la kadavron. Tial mi metis ŝin ĉi tie. Ĉar la haroj longas pli ol la staturo, mi volis elŝiri ilin kaj fari perukon. Ne mortigu min!"

La ŝtelisto ravis la vestojn kaj de la mortinto kaj de la maljunulino kaj la elŝiritajn harojn. Poste li malsupreniris kaj forkuris.

Tiutempe en la supra etaĝo de la pordego kuŝis multaj skeletoj. Kiam neniu povis entombigi mortinton, oni lasis la kadavron en la supra etaĝo de la pordego.

Tion rakontis la ŝtelisto mem kaj aliaj rerakontis unu al la alia. Jen tiel oni rakontis al ni.

これに取材した芥川龍之介「羅生門」はAOYAMA Tooru訳で
"Japana Literatura Juvelaro"(JEI, 2013) に収録されています。

a:1879 t:1 y:1

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional