Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

01kiri-teksto

teksto de # Sinjorino Paŭlovnio, 源氏「桐壺」

源氏物語 第1帖 桐壺

Sinjorino Paŭlovnio

la 1-a volumo el  
  Rakontaro Genĝi

 menuo
  1) prosperanta sinjorino
  2) princo naskiĝas


1) prosperanta sinjorino

 Sub kies moŝta rego ne konata, servis al Mikado multaj niogoj*1 kaj kaŭjoj*2; iu inter ili, ne la plej altranga, prosperis en favoro de Lia Moŝto. Sinjorinoj, kiuj fieris kiel 'mi la unua' de komenco de servado, malestimis kaj malamis ŝin kiel tute evitindan. Samrangaj aŭ la malpli estis plu senkvietaj. Ŝi ŝajnis desperigi aliajn korojn ĉe la maten- kaj vesperservadoj, kaj ĉu por ŝuldi sur sin iliajn rankorojn, ŝi fariĝis tre malsanema. Pro tio ŝi kutimis reveni sian propran domon eskteren, kiun kompatis Lia Moŝto pli kaj pli, kaj ne evitis onian akuzon: tute speciala pritrakto, kiun kaŭzos reputacion en la socio. Ankaŭ superaltranguloj*3 kaj altranguloj*4 malŝate turnis siajn okulojn flanken - certe troiga favoro, ne rekte videbla. Baldaŭ oni ekfamis, ke ankaŭ en Ĥinujo okazis simila perplekso kaj oni kontraŭribelis kaj malordiĝis la mondo malbone. Iom post iom tio fariĝis ĝena problemo tra la socio, kaj fine oni ekcitis malbonan ekzemplon de Jang Kŭejpŭej*5.

 *1 niogo = unuaranga edzino de Mikado. 女御.
 *2 kaŭjo = duaranga edzino de Mikado. 更衣.
 *3 ranga je la 1-a kaj la 2a. 上達部.
 *4 ranga je inter la 3a kaj la 5a. 上人.
 *5 Ĉina imperiestrino 楊貴妃, pri kiu okazis granda ribelo en la jaro 755, en kiu ŝi estis mortigita.

 いづれの御時にか、女御更衣あまたさぶらひたまひける中に、いとやむごとなき際にはあらぬが、すぐれて時めきたまふありけり。はじめより我はと思ひあがりたまへる御方々、めざましきものにおとしめそねみたまふ。同じほど、それより下臈の更衣たちは、ましてやすからず。朝夕の宮仕につけても、人の心をのみ動かし、恨みを負ふつもりにやありけん、いとあつしくなりゆき、もの心細げに里がちなるを、いよいよあかずあはれなるものに思ほして、人のそしりをもえ憚らせたまはず、世の例にもなりぬべき御もてなしなり。上達部上人なども、あいなく目を側めつつ、いとまばゆき人の御おぼえなり。唐土にも、かかる事の起りにこそ、世も乱れあしかりけれと、やうやう、天の下にも、あぢきなう人のもてなやみぐさになりて、楊貴妃例も引き出でつべくなりゆくに、

1


La kaŭjo estis premita de ĉiuj flankoj, sed apogante nur sur la dankinda enorma favoro de Mikado, servadis en la Palaco.
 Ŝia patro Dajnagono1 jam forpasis, kaj la patrino estis klera persono el malnova familio, kaj mem preparis ĉe ĉiuj oficialaj eventoj, tute same al aliaj sinjorinoj, kiuj havis apogeblajn gepatrojn kaj bonan reputacion en la socio dumtempe. Sed al ŝi mankis potenca protektanto, kaj ŝi ŝajnis maltrankvila sen apogo en oftaj aranĝoj.


2) princo naskiĝas

 Ĉu pro la profunda ligiĝo de ambaŭ en la antaŭa mondo, naskiĝis la princo, pura kvazaŭ juvelo, ne ekzistebla en la mondo. Mikado sopire atendis vidi la naskiton dum tagoj de malpuro2, kaj urĝe alvenigis kaj trovis la bebon eksterordinare bela.
 La unua princo estis naskita de la niogo3, filino de Dekstra Ministro, kaj al li estis potencaj kuratoroj, pri kiu oni famis, ke li nepre staros kiel Kronprinco. Sed li estis tute ne komparebla kun la novenaskito en beleco, kaj tial Lia Moŝto traktis la pli aĝan princon nur ĝenerale, kaj senfine dorlotis la pli junan kiel sian trezoran amindaĵon.
 La patrino de la nova princo ne devenis tiel malaltranga, kiel ŝi devas ĉiam servi apud Mikado, malsame al ĉambelaninoj.

 *1 dajnagono = triaranga posteno en politiko. 大納言.
 *2 tiutempe oni kredis akuŝon kiel malpuriĝo.
 *3 nomata Kokiden. 弘徽殿.

いとはしたなきこと多かれど、かたじけなき御心ばへのたぐひなきを頼みにて交らひたまふ。
 父の大納言は亡くなりて、母北の方なむ、いにしへの人のよしあるにて、親うち具し、さしあたりて世のおぼえはなやかなる御方々にもいたう劣らず、何ごとの儀式をももてなしたまひけれど、取りたてて、はかばかしき後見しなければ、事ある時は、なほ拠りどころなく心細げなり。

2)

 前の世にも、御契りや深かりけん、世になくきよらなる玉の男皇子さへ生まれたまひぬ。いつしかと心もとながらせたまひて、急ぎ参らせて御覧ずるに、めづらかなるちごの御容貌なり。
 一の皇子は、右大臣の女御の御腹にて、寄せ重く、疑ひなきまうけの君と、世にもてかしづききこゆれど、この御にほひには並びたまふべくもあらざりければ、おほかたのやむごとなき御思ひにて、この君をば、私ものに思ほしかしづきたまふこと限りなし。
 はじめよりおしなべての上宮仕したまふべき際にはあらざりき。

2


Ŝi estis respektata en la socio, kaj montris karakteron noblan, sed Lia Moŝto troige dorlotis ŝin ĉirkaŭ si, kio ŝajnigis ŝin kvazaŭ el malpeza deveno -- Li unue alvenigis ŝin en certaj fascinaj koncertoj kaj interesaj eventoj -- Li iam tro longe kundormis, kaj en matena oficado daŭre servigis ŝin apud si, ne lasante ŝin de li perforteme. Post la nasko de la princo, Li decidis la precipan regalon kontraŭ ŝi, pro kio la niogo de la unua princo timeme suspektis, ke la dua starus kiel Kronprinco, eventuale. Ŝi eniris la Placon kiel la unua niogo ol ĉiuj aliaj, pro kio Mikado pensis ŝin tre karesa. Ŝi jam naskis al li princinojn. Do, li devis aŭskulti ŝiajn plendojn kun ĝeno, sed en pardonpetema koro.
 La kaŭjo dependis de la senfina favoro de Lia Moŝto, dum multaj sinjorinoj malestimis ŝin kaj elserĉis ŝian difekton. Ŝi mem estis malsanema, kaj ne estis certa, ĝis kiam ŝi vivtenos. En tiaj afliktoj ŝi malfacile vivadis.
 La ĉambro de la kaŭjo estis Ĉambro Paŭlovnio*1. Tute nature , ke sinjorinoj tute iritiĝis pro senĉesaj vizitoj de Mikado al ŝi, preterpasante*2 iliajn ĉambrojn, kaj kontraŭe, kiam ŝi iradis al Li tre frekvente, ili disĵetis malpuraĵon tie kaj tie ĉi sur portempa irejponto aŭ koridoro, pro kio trenaĵoj de ĉambelaninoj invitaj aŭ resendaj trempiĝis tute malbone kaj maloportune.

 *1 Kiri-tubo. 桐壺. Oficiala nomo estas Ŝigejsa. 淑景舎. Nomo de ĉambro estas tre ofte uzata kiel nomo de ĝia loĝanto, ekz. niogo Paŭlovnio.
 *2 Ĉambro Paŭlovnio situas en la plej malproksima nord-orienta loko en la Palaco.

おぼえいとやむごとなく、上衆めかしけれど、わりなくまつはさせたまふあまりに、さるべき御遊びのをりをり、なにごとにもゆゑある事のふしぶしには、まづ参う上らせたまふ、ある時には大殿籠りすぐして、やがてさぶらはせたまひなど、あながちに御前去らずもてなさせたまひしほどに、おのづから軽き方にも見えしを、この皇子生まれたまひて後は、いと心ことに思ほしおきてたれば、坊にも、ようせずは、この皇子のゐたまふべきなめりと、一の皇子の女御は思し疑へり。人よりさきに参りたまひて、やむごとなき御思ひなべてならず、皇女たちなどもおはしませば、この御方の御諫めをのこみこのみぞ、なほわづらはしう、心苦しう思ひきこえさせたまひける。
 かしこき御蔭をば頼みきこえながら、おとしめ、疵を求めたまふ人は多く、わが身はか弱く、ものはかなきありさまにて、なかなかなるもの思ひをぞしたまふ。
 御局は桐壺なり。あまたの御方々を過ぎさせたまひて、隙なき御前渡りに、人の御心を尽くしたまふも、げにことわりと見えたり。参う上りたまふにも、あまりうちしきるをりをりは、打橋渡殿のここかしこの道に、あやしきわざをしつつ、御送り迎への人の衣の裾、たへがたく、まさなきこともあり。

3


a:500 t:1 y:0

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional