Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

05waka-teksto

teksto de #5 Juna Violo, 源氏5「若紫」

源氏物語 第5帖 若紫

Juna Violo

la 5a volumo el  
  Rakontaro Genĝi

 menuo
  1) Genĝi malsaniĝas
  2) Genĝi vidas knabinojn
  3) asketo de Akaŝi
  4) Genĝi trovas Junan Violon
  5) Genĝi iras al domo de soŭduo
  6) Genĝi demadas pri Juna Violo
  7) monaĥino rifuzas peton de Genĝi
  8) Genĝi reparolas kun soŭduo
  9) ĉe foriro
  10) amuza festeno kun amikoj
  11) Genĝi ne harmonias kun Malvo
  12) Genĝi sendas leterojn
  13) Genĝi vidas Visterion
  14) Visterio gravediĝas
  15) Genĝi vizitas monaĥinon
  16) persisto al Juna Violo
  17) morto de manaĥino
  18) Genĝi vizitas domon de Juna Violo
  19) sekreta virino survoje
  20) Fjaŭbukjaŭ vizitas filinon
  21) Genĝi sendas Koremitu
  22) Genĝi kondukas Violon al sia domo
  23) Juna Violo loĝas en Nideŭvin
  24) Genĝi ludas kun Juna Violo
  25) Ĉambelaninoj perpleksiĝas
  26) Juna Violo intimiĝas al Genĝi


1) Genĝi malsaniĝas

 Genĝi malsaniĝis je pseŭdomalario. Li farigis diversajn preĝojn kaj pelpreĝojn, sed sen efiko, konvulsiis multajn fojojn. Iu persono admonis.
 "En templo de Norda Monto loĝas kapabla asketo. En la lasta somero furoris tiu malsano, kion oni ne povis halti per preĝoj. Tiam li tuj kuracis klientojn multe da fojoj. Plia graviĝo estas evitinda, kaj provu peti de li."
 Genĝi sendis mesaĝiston por alvoki lin, sed tiu respondis.
 "Maljuniĝo kurbigis mian dorson, kaj mi ne povas eliri de mia kabano."
 Genĝi diris.
 "Kiel mi faru? Mi iru tute sekrete."
 Li ekiris antaŭ krepusko, en akompano de intimaj kvar, kvin subutoj.
 La templo situis iom profunde de la monto. Estis la fino de luna marto, kaj jam pasis la kulmina tempo de sakuroj en la Urbo. Montaj sakuroj estis ankoraŭ plene floranta, kaj iri profunden ŝajnis interese.

 瘧病にわづらひたまひて、よろづにまじなひ、加持などまゐらせたまへど、しるしなくて、あまたたびおこりたまひければ、ある人、
 「北山になむ、なにがし寺といふ所に、かしこき行ひ人はベる。去年の夏も世におこりて、人々まじなひわづらひしを、やがてとどむるたぐひあまたはべりき。ししこらかしつる時はうたてはべるを、疾くこそこころみさせたまはめ」
など聞こゆれば、召しに遣はしたるに、
 「老いかがまりて室の外にもまかでず」
と申したれば、
 「いかがはせむ。いと忍びてものせん」
とのたまひて、御供に睦ましき四五人ばかりして、まだ暁におはす。
 やや深う入る所なりけり。三月のつごもりなれば、京の花、さかりはみな過ぎにけり。山の桜はまださかりにて、入りもておはするままに、霞のたたずまひもをかしう見ゆれば、

1


Li ne estis kutima al tia monta sceno, kaj ne libera, ĉirkaŭite de mallibereco, devenanta de lia alta rango, kaj miris la naturon. La stato de la templo estis ankaŭ impresiga. La asketo loĝis ĉirkaŭite de akraj rokoj kaj krutaj klifoj. Genĝi supreniris tien, kaj ne anoncis sin. La alta bonzo difinis lin altranga laŭ indico, spite al lia maskerado.
 "Ho, estiminde. Vi devus esti la persono, kiu petis de mi veni. Nun mi perdis intereson pri ĉi tiu mondo, kaj tute forgesis forĵete manieron pelpreĝi. Kial vi mem vizitis min tiamaniere?"
 Li surpriziĝis, perdis trankvilon, kaj rigardis lin kun ridoj. Tre alte estimata pastro li estis. Li skribis sanskritan literon de budha virto sur papero, kaj englutigis ĝin, kaj faris pelpreĝan procedon. Dume la suno staris alta.


2) Genĝi vidas knabinojn

 Genĝi eliris la kabanon kaj rigardis ĉirkaŭen. Ĉi tiu estas lokita en alta loko, kaj tial oni klare malsuprenvidas ekzerc-ejojn de bonzoj tie kaj ĉi tie. Ĝuste sub ĉi tiu zigzaga pado troviĝis konstruaĵoj kun kelkaj beletaj domoj, fascianj arboj, ĉirkaŭite de samila plektobarilo al aliaj sed bele ordigitaj. Genĝi demandis.
 "Kiu loĝas tie?"
 Respondis akompananto.
 "Mi aŭdis, ke tie sin ekzercas iu soŭduo, dum du jaroj."

かかるありさまもならひたまはず、ところせき御身にて、めづらしう思されけり。寺のさまもいとあはれなり。峰高く、深き岩の中にぞ、聖入りゐたりける。登りたまひて、誰とも知らせたまはず、いといたうやつれたまへれど、しるき御さまなれば、
 「あなかしこや。一日召しはベりしにやおはしますらむ。今はこの世のことを思ひたまへねば、験方の行ひも、棄(す)て忘れてはべるを、いかで、かうおはしましつらむ」
と、驚き騒ぎ、うち笑みつつ見たてまつる。いとたふとき大徳なりけり。さるべきもの作りて、すかせたてまつり、加持などまゐるほど、日高くさしあがりぬ。

2

 すこし立ち出でつつ見わたしたまへば、高き所にて、ここかしこ、僧坊どもあらはに見おろさるる。ただこのつづら折の下に、同じ小柴なれど、うるはしくしわたして、きよげなる屋廊などつづけて、木立いとよしあるは、
 「何人の住むにか」
と問ひたまへば、御供なる人、
「これなん、なにがし僧都の、この二年籠りはベる方にはベるなる」

2


 "Ho, loĝas respektinda homo tie, al kiu mi sentas honton. Mi aspektigis min tro malbele. Se li aŭdus pri mi..."
 Li bedaŭris. Senkaŝe vidiĝis, ke aperas multaj amindaj knabinoj, kiuj servis akvon antaŭ la statuo, kaj plukis florojn. Akompanantoj diris laŭpersone.
 "Ŝajnas, virino estas tie."
 "Tute ne kredeble, ke soŭdouo kaŝas amatinon."
 "Kiuj ili estas?"
 Iuj malsupreniris la padon, kaj raportis, enrigardinte la domon, ke estis belaj fraŭlinoj, ĉambelaninoj, kaj knabinoj.


3) asketo de Akaŝi

 Genĝi faris servadon al Budho. Laŭ iro de la tago, li zorgadis, se okazos febro cirkle. La asketo admonis.
 "Ne serioze zorgu, distrante vin en aliaj pensoj."
 Laŭ la konsilo, li supreniris la malantaŭan monton, kaj rigardis la direkton de la Urbo. Nebulis ĝis malproksime, kaj burĝonis ĉe arbobranĉoj ĉie ĉirkaŭe, kvazaŭ fumo. Genĝi diris.
 "La pejzaĵo antaŭ ni tre similas al pentraĵo. Loĝantoj ĉi tie ne tenus ĝin en memoro, kiel normala sceno."
 Akompanantoj ekkomentis.
 "Ĉi tie ne estas tiel valora sceno. Kiam vi vidos pejzaĵon de maroj kaj montoj en aliaj regionoj, kiel supere vi povus pentri ilin."

 「心恥づかしき人住むなる所にこそあなれ。あやしうも、あまりやつしけるかな。聞きもこそすれ」
などのたまふ。きよげなる童などあまた出で来て、閼伽奉り、花折りなどするもあらはに見ゆ。
 「かしこに女こそありけれ」
 「僧都は、よもさやうにはすゑたまはじを」
 「いかなる人ならむ」
とロ々言ふ。おりてのぞくもあり。
 「をかしげなる女子ども、若き人、童べなん見ゆる」
と言ふ。

3

 君は行ひしたまひつつ、日たくるままに、いかならんと思したるを、
 「とかう紛らはさせたまひて、思し入れぬなんよくはベる」
と聞こゆれば、後の山に立ち出でて、京の方を見たまふ。はるかに霞みわたりて、四方の梢そこはかとなうけぶりわたれるほど、
 「絵にいとよくも似たるかな。かかる所に住む人、心に思ひ残すことはあらじかし」
とのたまへば、
 「これはいと浅くはべり。人の国などにはベる海山のありさまなどを御覧ぜさせてはべらば、いかに御絵いみじうまさらせたまはむ」

3


 "Ekzemple, la monto Fuĝi, la monto Asama..."
 Aliaj kontinuis klarigi pri mirindaj marbordoj kaj strandoj en okcidentaj regionoj. Tiamaniere ili distris lian penson ĉiel.
 Joŝikijo diris.
 "En proksima loko, fascina estas la marbordo de Akaŝi en la provinco Farima. Ne ekzistas precipa mirindaĵo, sed kiam oni trarigardas la surfacon de la maro, tio montriĝas tre malsama al aliloko, kaj estas tute kvieta kaj vasta. Tre bela estas la domo, kiean filinon nutras la patro, la nova laika monaĥo, la antaŭa provinc-estro. Li estas ido de iu ministro, kaj nature lia promocio estis esperata. Sed li estis nenormalulo, kaj ne havis koncernon kun la socio, kaj fine forĵetis la postenon de la vickvara-ranga Tiŭĵaŭon de Gvardio. Provincestro estis lia laboro petita de li mem. Sed li estis iom akuzitaj de ties provincanoj kiel malklerulo, kaj fortondis sian hararon por servi Budhon, dirante, ke je kiu honoro li reirus al la Urbo. Li ne loĝas en iom profunda monta templo, sed proksime al la maro, ne normale. Certe, en la provinco ekzistas ermitejoj konvenaj al li, sed tiuj lokoj estas tre malproksima de homesto. Por ke liaj edzino kaj filino ne sentus solecon, kaj por distri sin, li loĝas tie. Antaŭ ne longe mi vizitis lin, survoje de laboro, kaj vidis, ke li ne estis prospera en la Urbo, sed tie li konstruis multajn domegojn pompe, sub la privilegio de la posteno, malgraŭ onia kritiko, kaj preparis teni la restantan vivon riĉa senkompare.

 「富土の山、なにがしの嶽」
など語りきこゆるもあり。また西国のおもしろき浦々、磯のうへを言ひつづくるもありて、よろづに紛らはしきこゆ。
 「近き所には、播磨の明石の浦こそなほことにはベれ。何のいたり深き隈はなけれど、ただ海のおもてを見わたしたるほどなん、あやしく他所に似ず、ゆほびかなる所にはベる。かの国の前の守、新発意のむすめかしづきたる家、いといたしかし。大臣の後にて、出で立ちもすベかりける人の、世のひがものにて、交らひもせず、近衛中将を棄てて、申し賜はれりける司なれど、かの国の人にもすこしあなづられて、『何の面目にてか、また都にもかへらん』と言ひて、頭髪もおろしはベりにけるを、すこし奥まりたる山住みもせで、さる海づらに出でゐたる、ひがひがしきやうなれど、げに、かの国の内に、さも人の籠りゐぬべき所どころはありながら、深き里は人離れ心すごく、若き妻子の思ひわびぬべきにより、かつは心をやれる住まひになんはベる。先つころ、まかり下りてはべりしついでに、ありさま見たまへに寄りてはべりしかば、京にてこそところえぬやうなりけれ、そこら遙かにいかめしう占めて造れるさま、さはいへど、国の司にてしおきけることなれば、残りの齢ゆたかに経べき心がまへも、二なくしたりけり。

4


Li faras servon fervore antaŭ Budhostatuo por eniri la sukavaton, kaj post monaĥiĝo li fariĝis pli bonkaraktera."
 Genĝi demandis.
 "Pri la filino?"
 "Ŝajnas, preparitaj estas ŝia figuro kaj sinteno. Vico da eksaj provincestroj havis specialan intereson, kaj prezentis volon edziĝi kun ŝi, sed la patro tute rifuzis. Mi aŭdis lian testamenton. 'Mi malparvenuis. Mi havas nur solan filinon, pri kiu mi konservas grandan planon, ne edzinigante al provincestroj malaltrangaj. Se mi mortos pli frue ol vi, kaj mia plano ne plenumiĝos, kaj la destino turniĝos ne al la dezirita, forĵetu vin en maron'."
 Genĝi aŭdis la rakonton kun intereso. Aliaj ridis, dirante:
 "Ho, ŝi estas la amata filino, kiu fariĝus la edzino de la reĝo Mardrako."
 "Lia alta fiero estas la problemo."
 Ĉi tiun rakonton parolis Joŝikijo, la filo de la provincestro de Farima, kiu promociiĝis unu gradon de malpli alta sesaranga kuraŭdo en ĉi tiu jaro.
 "Li estas spertulo de amo. Kredeble li havas intencon rompi la testamenton de la nifudaŭo*."
 "Li ŝtelrigardus en ŝian domon."
 Oni babilis klaĉe. Aliaj pli famis.
 "Sed finfine, ŝi estus kamparano, kiel ajn ŝi estus bela. Ŝi kreskis en tia aĉa loko de sia maljuneco, kaj obeus gepatrojn eksmodajn."
 "Supoze, nur ŝia patrino devenus de alta rango.
==
 * laika mohaĥo, bonzo.

後の世の勤めもいとよくして、なかなか法師まさりしたる人になんはべりける」
と申せば、
 「さてそのむすめは」
と問ひたまふ。
 「けしうはあらず、容貌心ばせなどはベるなり。代々の国の司など、用意ことにして、さる心ばへ見すなれど、さらにうけひかず。『わが身のかくいたづらに沈めるだにあるを。この人ひとりにこそあれ。思ふさまことなり。もし我に後れて、その心ざし遂げず、この思ひおきつる宿世違はば、海に入りね』と、常に遺言しおきてはベるなる」
と聞こゆれば、君もをかしと聞きたまふ。人々、
 「海龍王の后になるベきいつきむすめななり」 
 「心高さ苦しや」
とて笑ふ。
 かく言ふは播磨守の子の、蔵人より今年爵得たるなりけり。
 「いとすきたる者なれば、かの入道の遺言破りつべき心はあらんかし」
 「さてたたずみ寄るならむ」
と言ひあへり。
 「いで、さいふとも、田舎びたらむ。幼くよりさる所に生ひ出でて、古めいたる親にのみ従ひたらむは」
 「母こそゆゑあるべけれ。

5


Tiu nutris ŝin tre pompe, serĉante belajn ĉambelaninojn kaj servoknabinojn el noblaj familioj en la Urbo, per ĉia ajn rimedo."
 "Se ŝi plenkreskos seninterese, li ne povos lasi ŝin laŭ sia deziro, edzinigi ŝin al nobelo."
 Tiel kelkaj diris. Genĝi dubis.
 "Kial li persistas al profunda maro? Ĉe fundo kreskos multaj marherboj, malfacilaj pli konfuze."
 Li pensis tion ne surface. Kunuloj vidis lin interesita al tiu rakonto, de lia karaktero ŝatanta nenormalan aferon.
 Iu diris.
 "Baldaŭ vesperiĝos, sed dume via febriĝo ne okazis. Nu, ni reiru al la Urbo."
 La alta asketo konsilis.
 "Ankaŭ malbona estaĵo ŝajnis algluiĝi al vi. Mi faros pelpreĝadon kviete en ĉi tiu vespero, kaj poste vi foriru."
 Aliaj ankaŭ samopiniis. Genĝi ankoraŭ ne havis sperton dormi survojaĝe, kaj tial tre interesiĝis. Li diris.
 "Bone, ni ekiru venontan matenan krepuskon."


4) Genĝi trovas Junan Violon

 Genĝi estis senokupita sen homoj kunbabili, kaj vizitis la antaŭe rigardintan plektobarilon, kaŝite en densa vespera nebulo. Li jam forsendis akompanantojn al la Urbo, kaj ŝtelrigardis en la domon, kun Koremitu solaj.

よき若人、童など、都のやむごとなき所どころより、類にふれて、尋ねとりて、まばゆくこそもてなすなれ」
 「情なき人なりてゆかば、さて心やすくてしも、えおきたらじをや」
など言ふもあり。君、
 「何心ありて、海の底まで深う思ひ入るらむ。底のみるめもものむつかしう」
などのたまひて、ただならず思したり。かやうにても、なべてならず、もてひがみたること好みたまふ御心なれば、御耳とどまらむをや、と見たてまつる。
 「暮れかかりぬれど、おこらせたまはずなりぬるにこそはあめれ。はや帰らせたまひなん」
とあるを、大徳、
 「御物の怪など加はれるさまにおはしましけるを、今宵はなほ静かに加持などまゐりて、出でさせたまへ」
と申す。「さもあること」と皆人申す。君も、かかる旅寝もならひたまはねば、さすがにをかしくて、「さらば暁に」とのたまふ。

4

 人なくて、つれづれなれば、夕暮のいたう霞みたるにまぎれて、かの小柴垣のほどに立ち出でたまふ。人々は帰したまひて、惟光朝臣とのぞきたまへば、

6


Jen li trovis monaĥinon, servanta al Budhostatueto en la okcidenta ĉambro, kiun li ĝuste enrigardis. Ŝi iom suprenlevis bambukurtenon, kaj ŝajnis oferi florojn. Ŝi sidis, apogante sin al la centra kolono de la ĉambro, kaj, metante sutron sur apudapogilo, recitadis ĝin iom laceme. Ŝi ne ŝajnis normala virino. Ŝi estis pli aĝa ol kvardek, tre pala kaj nobla, kun vangoj bone ŝvelitaj. Tre moderna kaj fascina estis ŝiaj okuloj, kaj bela hararo tordita ĉirkaŭ la ŝultroj ŝajnis pli kortira. Li rigardis ŝin admire.
 Estis du beletaj ĉambelaninoj, kaj ludis knabinoj elirante aŭ enirante. Inter ili, kure venanta knabino, ĉirkaŭ dek jaraĝa, en blanka subvesto kun malhelflava deamelita survesto, havis belan vizaĝon, facile supozeblan estontan belecon. Ŝia hararo balanciĝis, kvazaŭ disfaldita ventumilo, kaj staris kun rozkolora vizaĝo frotita de manoj.
 "Kion vi faris? Ĉu vi kverelis kun knabinoj?"
 La monaĥino demandis, supren rigardante la knabinon, kiu estis iom portreta al ŝi. Genĝi juĝis, ke ŝi estas la filino. La knabino tre bedaŭris, kaj diris.
 "Inuki lasis la paseridon flugi for. Tiun mi kovris sub kovrilo de aromigvazo."
 Tie sidanta ĉambelanino stariĝis kaj foriris, dirante:
 "Tiu bubino faras tian petolon, kaj refoje estos skoldita. Ne plaĉinda knabino. Kien forflugis la birdo?

ただこの西面にしも、持仏すゑたてまつりて行ふ、尼なりけり。簾すこし上げて、花奉るめり。中の柱に寄りゐて、脇息の上に経を置きて、いとなやましげに読みゐたる尼君、ただ人と見えず。四十余ばかりにて、いと白うあてに、痩せたれど、つらつきふくらかに、まみのほど、髪のうつくしげにそがれたる末も、なかなか長きよりもこよなう今めかしきものかな、とあはれに見たまふ。
 きよげなる大人二人ばかり、さては童べぞ出で入り遊ぶ。中に、十ばかりにやあらむと見えて、白き衣、山吹などのなえたる着て、走り来たる女子、あまた見えつる子どもに似るベうもあらず、いみじく生ひ先見えてうつくしげなる容貌なり。髪は扇をひろげたるやうにゆらゆらとして、顔はいと赤くすりなして立てり。
 「何ごとぞや。童べと腹だちたまへるか」
とて、尼君の見上げたるに、すこしおぼえたるところあれば、子なめりと見たまふ。
 「雀の子を犬君が逃がしつる。伏籠の中に籠めたりつるものを」
とて、いと口惜しと思へり。このゐたる大人、
 「例の、心なしの、かかるわざをしてさいなまるるこそ、いと心づきなけれ。いづ方へかまかりぬる。

7


Ĝi nun fariĝis aminda iom post iom. Minace, se korvoj trovos ĝin..."
 Ŝia hararo estis abunda kaj longa, kaj ŝi montriĝis bonsenca. Oni vokis ŝin la nutristino Seŭnagon, kaj ŝi estis zorgantino de la knabino.
 La monaĥino diris.
 "Ho, kiel infaneca! Vi ankoraŭ ne havas konscion. Vi ne zorgas mian vivon, kiu aŭ perdiĝos hodiaŭ aŭ morgaŭ. Mi ĉiam diras al vi, ke tia ago estos punata de Budho. Kiom malĝoje!"
 Kaj ŝi diris.
 "Venu ĉi tien."
 La etulo sidiĝis apud ŝi surgenue.
 Ŝia vizaĝo estis tre aminda, kaj brovoj kreskis nature kiel en nebulo. La frunto sen infanece flanken ŝovitaj antaŭharoj kaj la hararlimo estis mirinde ĉarma. Li fikse rigardis ŝin, pensante, ke li deziras observi ĝis ŝia plenkreskado. Ĉar, ŝi estis tre simila al Mikadino Visterio, al kiu li dediĉas sian koron senfine. Pro tio liaj okuloj estis altiritaj al la knabino - kaj larmoj falis je tia sopiro.
 La bonzino diris, karesante hararon de la knabino, Juna Violo.
 "Kiel bela hararo, kvankam vi ne ŝatas kombi. Via troa infaneco estas kompatinda kaj zorgata. La forpasinta princino, via patrino, perdis sian patron je la aĝo ĉirkaŭ dek, sed ŝi jam estis konscia pri ĉio. Se ĝuste nun mi mortos, postlasante vin, kiel vi vivos en la mondo?"
 Li vidis ŝin plori severe, kaj malĝojo kaptis lin sen kialo.

いとをかしうやうやうなりつるものを。烏などもこそ見つくれ」
とて立ちて行く。髪ゆるるかにいと長く、めやすき人なめり。少納言の乳母とこそ人言ふめるは、この子の後見なるベし。
 「いで、あな幼や。言ふかひなうものしたまふかな。おのがかく今日明日におぼゆる命をば、何とも思したらで、雀慕ひたまふほどよ。罪得ることぞと常に聞こゆるを、心憂く」
とて、尼君「こちや」と言へば、ついゐたり。
 つらつきいとらうたげにて、眉のわたりうちけぶり、いはけなくかいやりたる額つき、髪ざし、いみじううつくし。ねびゆかむさまゆかしき人かな、と目とまりたまふ。さるは、限りなう心を尽くしきこゆる人に、いとよう似たてまつれるが、まもらるるなりけり、と思ふにも涙ぞ落つる。
 尼君、髪をかき撫でつつ、
 「梳ることをうるさがりたまへど、をかしの御髪や。いとはかなうものしたまふこそ、あはれにうしろめたけれ。かばかりになれば、いとかからぬ人もあるものを。故姫君は、十ばかりにて殿に後れたまひしほど、いみじうものは思ひ知りたまへりしぞかし。ただ今おのれ見棄てたてまつらば、いかで世におはせむとすらむ」
とて、いみじく泣くを見たまふも、すずろに悲し。

8


La knabino fikse rigardis ŝin en sia juna koro, kaj mallevante la okulojn, kuŝis sur la ventro. Ŝia disĵetita hararo ŝajnas freŝa kaj gratulinda. La bonzino utais.

	Mi ne scias kiel kreskos
	Tiu ĉi junherbo ose
	Ŝin lasante mi ne povas
	Vaporiĝi foren rose

 La alia ĉambelanino tie sidanta diris "Certe", kaj ekploris.

	Ekĝermantan junan herbon
	Vi forlasos sen la scio,
	Kiel ŝi fariĝos poste
	Vaporiĝi ĉu vi povos?

 Ĝuste tiam la soŭduo transvenis, kaj diris.
 "Ĉi tie estas travidebla. Precipe hodiaŭ vi sidas ĉambrorande. Mi ĵus aŭdis, ke la Tiŭĵaŭo Genĝi vizitas la asketon sur la klifo por pelpreĝi kontraŭ pseŭdomalario. Li venis tre kaŝeme, kaj tial mi, estante ĉi tie, ne sciis, nek vizitis lin por saluti."
 "Ve, surprizite. Aŭ iu vidis nian malbelan staton..."
 Ŝi mallevis la bambukurtenon. Li diris.
 "Lin, Brilanta Genĝi en reputacio, ĉu vi volas vidi en ĉi tiu ŝanco? Li havas figuron, kiu tute forgesigas ĉagrenon en la mondo, kaj longigas homan vivon, eĉ al la koro de monaĥo, mondon forĵetinta. Nu, mi iros por saluti."
 Aŭdiĝis sono ekstari, pro kio Genĝi revenis al la ekzercejo de la asketo.

幼心地にも、さすがにうちまもりて、伏し目になりてうつぶしたるに、こぼれかかりたる髪、つやつやとめでたう見ゆ。

	おひ立たむ
	ありかも知らぬ若草を
	おくらす露ぞ
	消えんそらなき

またゐたる大人、「げに」とうち泣きて、

	初草の
	おひゆく末も知らぬ間に
	いかでか露の
	消えんとすらむ

と聞こゆるほどに、僧都あなたより来て、
 「こなたはあらはにやはべらむ。今日しも端におはしましけるかな。この上の聖の方に、源氏の中将の、瘧病まじなひにものしたまひけるを、ただ今なむ聞きつけはベる。いみじう忍びたまひければ、知りはべらで、ここにはベりながら、御とぶらひにもまでざりける」
とのたまへば、
 「あないみじや。いとあやしきさまを人や見つらむ」
とて、簾下しつ。
 「この世にののしりたまふ光る源氏、かかるついでに見たてまつりたまはんや。世を棄てたる法師の心地にも、いみじう世の愁へ忘れ、齢のぶる人の御ありさまなり。いで御消息聞こえん」
とて立つ音すれば、帰りたまひぬ。

9


Ho, belan knabinon mi trovis. Tial flirtuloj en la mondo ĉiam ampromenadas, kaj sukcese trovas belulinon. En mia hazarda vojaĝeto mi renkontis ne atenditan aferon - li pensis interesa. Fakte ŝi estis tre ĉarma knabino. Kiu ŝi estas? Li ekkonsideris en la korprofundo, ke li volas rigardi ŝin por sia konsolo en ĉiu mateno kaj vespero, anstataŭ tiu nobla virino.


5) Genĝi iras al domo de soŭduo

 Kiam Genĝi kuŝis, disĉiplo de la soŭduo petis peron al Koremitu. La bonzo estis proksime al li, kaj povis aŭskulti lian paroladon. La mesaĝo estis:
 "Mi ĵus nun aŭdis, ke vi iris rekte al la asketo, sen vizito al mi. Mi devus tuj viziti vin en surprizo. Sed vi, sciante ke mi estas en la templo, en sekreto ne peris min. Mi prenas tion malĝoja, kaj hezitas viziti vin. Via ripozejo devus esti en mia dometo. Tre bedaŭrata afero."
 Genĝi respondis.
 "Ek de la lasta deka tago, mi malsaniĝis je pseŭdomalario, kaj mi ne povis toleri ripetatajn konvulsiojn. Tial mi vizitis la asketon obeante la onian konsilon. Mi kovris tion, ĉar, se tiu kapabla persono ne regus la malsanon, lia honto molkovriĝus. Li ne estas normala asketo, pro kio mi tenis la aferon en mi severe, por ke lia honto ne pli grandiĝu. Mi iros al vi baldaŭ."

 あはれなる人を見つるかな、かかれば、このすき者どもは、かる歩きをのみして、よくさるまじき人をも見つくるなりけり、たまさかに立ち出づるだに、かく思ひの外なることを見るよと、をかしう思す。さても、いとうつくしかりつる児かな、何人ならむ、かの人の御かはりに、明け暮れの慰めにも見ばや、と思ふ心深うつきぬ。

5

 うち臥したまへるに、僧都の御弟子、惟光を呼び出でさす。ほどなき所なれば、君もやがて聞きたまふ。
 「過きりおはしましけるよし、ただ今なむ人申すに、驚きながら、さぶらふべきを、なにがしこの寺に籠りはベりとはしろしめしながら忍びさせたまへるを、愁はしく思ひたまへてなん。草の御むしろも、この坊にこそまうけはベるベけれ。いと本意なきこと」
と申したまへり。
 「去ぬる十余日のほどより、瘧病にわづらひはべるを、たび重なりてたへがたくはベれば、人の教へのままに、にはかに尋ね入りはベりつれど、かやうなる人の、しるしあらはさぬ時、はしたなかるべきも、ただなるよりはいとほしう思ひたまへつつみてなむ、いたう忍びはべりつる。いまそなたにも」
とのたまへり。

10


 Tuj venis la soŭduo. Li estis la monaĥo ekster normo, kaj havis bonan reputacion en la mondo, pro kio Genĝi hontis sian maskaredan aspekton el sia frivoleco. La soŭduo rakontis pri sia dumjara trejnado, kaj fervore petis.
 "Mia loĝejo estas ne speciala dometo, sed mi montros al vi spektaĵon de freŝa akvofluo."
 Genĝi rememoris honta lian bombastan laŭdon al virinoj, kiuj ankoraŭ ne vidis lin, sed ekiris, tenante atenton al la fascina knabino.
 Certe, la pastro precipe aranĝis la ĝardenon laŭ sia plano, kaj plantis samajn arbojn kaj herbojn en alia maniero. En mallumo sen la luno, oni metis torĉojn laŭ akvofluo, kaj ankaŭ pendigis lumigilojn. La suda ĉambro por gastigi estis preparita tre bone. Odoro de incenso ŝvebis tre agrable, kaj parfumo antaŭ Budhostatuo pleniĝis en la ĉambro. La odoro de parfumita vesto de Genĝi flariĝis tre speciala, kaj ŝajnis, ke virinoj en interna ĉambro estis sentrankvilaj.


6) Genĝi demadas pri Juna Violo

 La soŭduo predikis al Genĝi, ke la nuna mondo ne estas konstanta, kaj havu esperon al la venonta. Genĝi grave konsciis sian pekon, ke li amas Visterion kontraŭ sia volo, ke li dolorĝemos sian tutan vivon, kaj ke li ricevos severan punon en la posta mondo.

 すなはち僧都参りたまへり。法師なれど、いと心恥づかしく、人がらもやむごとなく世に思はれたまへる人なれば、かるがるしき御ありさまを、はしたなう思す。かく籠れるほどの御物語など聞こえたまひて、
 「同じ柴の庵なれど、すこし涼しき水の流れも御覧ぜさせん」
と、せちに聞こえたまへば、かのまだ見ぬ人々に、ことごとしう言ひ聞かせつるを、つつましう思せど、あはれなりつるありさまもいぶかしくておはしぬ。
 げに、いと心ことによしありて、同じ木草をも植ゑなしたまへり。月もなきころなれば、遣水に篝火ともし、燈籠などもまゐりたり。南面いときよげにしつらひたまへり。そらだきものいと心にくくかをり出で、名香の香などにほひ満ちたるに、君の御追風いとことなれば、内の人々も心づかひすベかめり。

6)

 僧都、世の常なき御物語、後の世のことなど聞こえ知らせたまふ。わが罪のほど恐ろしう、あぢきなきことに心をしめて、生けるかぎりこれを思ひなやむべきなめり、まして後の世のいみじかるべき、

11


Li daŭre meditadis, ke li servu al Budho, loĝante ĉi tiel. Tiam ŝprucis la vizio, vidinta en la tago, kaj li ekparolis.
 "Kiu loĝas ĉi tie? Mi vidis ŝin en sonĝo, pri kies genealogion mi volas ekscii. Ĝin mi rememoris ĝuste nun."
 La bonzo diris.
 "Ha, subita temŝanĝo al sonĝorakonto. Se vi aŭdos pri ŝi, vi desapontiĝos. Kredeble vi ne aŭdis pri la forpasinta dajnagono Azeti, kiu mortis antaŭ longe. Lia edzino estas mia juna fratino. Post la morto de Azeti, ŝi fariĝis monaĥino. Kaj ŝi malsaniĝis en ĉi tiuj kelkaj jaroj. Mi ne iras al la Urbo, pro kio ŝi ekloĝis ĉi tie, min apogante."
 Genĝi demandis en supozo.
 "Mi aŭdis, ke la dajnagono havis filinon, sed kie ŝi estas nun? Mi demandas ne pro frivola interesiĝo, sed serioze."
 La soŭduo respondis.
 "Jes, li havis unu solan filinon. Jam dek kelkaj jaroj pasus, post ŝia morto. La patro dajnagono havis planon servigi ŝin en la palaco, kaj tre bele zorgis, sed lia espero ne plenumiĝis laŭdezire, kaj li mortis. Poste la monaĥino sola zorgis ŝin. Kaj jen, kaŝe vizitadis kaj enamiĝis kun ŝi la princo Fjaŭbukjaŭ*, per iu peranto. Sed lia oficiala edzino estis nobla homo, kaj la filino multe suferis de ŝiaj subpremoj. Ŝi enabismiĝis en ĝemo kaj agonio,kaj fine mortis for.
 * pli aĝa frato de Visterio.

思しつづけて、かうやうなる住まひもせまほしうおぼえたまふものから、昼の面影心にかかりて恋しければ、
 「ここにものしたまふは誰にか。尋ねきこえまほしき夢を見たまへしかな。今日なむ思ひあはせつる」
と聞こえたまへば、うち笑ひて、
 「うちつけなる御夢語りにぞはベるなる。尋ねさせたまひても、御心劣りせさせたまひぬべし。故按察使大納言は、世になくて久しくなりはベりぬれば、えしろしめさじかし。その北の方なむ、なにがしが妹にはベる。かの按察使隠れて後、世を背きてはべるが、このごろわづらふ事はべるにより、かく京にもまかでねば、頼もし所に籠りてものしはベるなり」
と聞こえたまふ。
 「かの大納言の御むすめ、ものしたまふと聞きたまへしは。すきずきしき方にはあらで、まめやかに聞こゆるなり」
と、推しあてにのたまへば、
 「むすめただ一人はベりし。亡せてこの十余年にやなりはベりぬらん。故大納言、内裏に奉らむなど、かしこういつきはべりしを、その本意のごとくもものしはべらで、過ぎはベりにしかば、ただこの尼君ひとりもてあつかひはベりしほどに、いかなる人のしわざにか、兵部卿宮なむ、忍びて語らひつきたまへりけるを、もとの北の方、やむごとなくなどして、安からぬこと多くて、明け暮れものを思ひてなん、亡くなりはべりにし。

12


Mi vidis antaŭ miaj propraj okuloj, ke dolorĉagreno kaŭzas malsanon."
 Nun Genĝi komprenis, ke la knabino estas la ido de la filino. Ŝi estas la samsangulo al la princo, kaj tial ŝi estas portreta al kara Visterio. Li estis pli logita al ŝi, kaj volis vidi ŝin intime. Ŝia karaktero estis noble bela kaj ne afektis saĝa, pro kio li deziris amikiĝi kun ŝi, kaj edziĝi, laŭplaĉe edukante.
 "Ho, tre kompatinda rakonto. Do, ĉu ŝi postlasis neniun idon?"
 Genĝi demandis, por certigi, kiu ŝi estas. La soŭduo respondis.
 "Ŝi naskis bebon, antaŭ ol forpasi. Tiu estis ja filino. Mia fratino, ŝia avino, multe zorgis pri tio, kaj ĝemas multe, ĉe alproksimiĝo de sia morto."
 Genĝi konfirmis la knabinon, laŭ sia supozo.
 "Aŭ strange vi aŭdos, ĉu vi bonvolus transdoni mian esperon al la manaĥino, ke mi staros kiel kuratoro de la juna nepino? Estas edzino ĉe mi, kiun mi vizitas nevole, kaj ne plaĉe al ŝi, mi vivas sola. Ĉu vi supozas ŝin ankoraŭ tro juna, kaj min aŭdaca, kiel vulgaruloj en la mondo?"
 Tiel Genĝi petis. La pastro bruske respondis.
 "Tre ĝoja propono, sed ŝi estas tre infana, kaj ne povos edziniĝi, eĉ en ŝerco. Entute la virino plenkreskas en zorgoj de multaj homoj. Estante religiisto mi ne povas trakti la aferon pli detale. Post intertraktado kun la avino, mi respondos."
 Lia fizionomio fariĝis strikte rigida.

もの思ひに病づくものと、目に近く見たまへし」
など申したまふ。
 さらば、その子なりけり、と思しあはせつ。親王の御筋にて、かの人にも通ひきこえたるにやと、いとどあはれに、見まほし。人のほどもあてにをかしう、なかなかのさかしら心なく、うち語らひて心のままに教へ生ほし立てて見ばや、と思す。
 「いとあはれにものしたまふことかな。それはとどめたまふ形見もなきか」
と、幼かりつる行く方の、なほたしかに知らまほしくて、問ひたまへば、
 「亡くなりはベりしほどにこそはベりしか。それも女にてぞ。それにつけてもの思ひのもよほしになむ、齢の末に思ひたまへ嘆きはベるめる」
と聞こえたまふ。さればよ、と思さる。
 「あやしきことなれど、幼き御後見に思すベく聞こえたまひてんや。思ふ心ありて、行きかかづらふ方もはベりながら、世に心のしまぬにやあらん、独り住みにてのみなむ。まだ似げなきほどと、常の人に思しなずらへて、はしたなくや」
などのたまへば、
 「いとうれしかるべき仰せ言なるを、まだむげにいはけなきほどにはベるめれば、戯れにても御覧じがたくや。そもそも女人は、人にもてなされて大人にもなりたまふものなれば、くはしくはえとり申さず。かの祖母に語らひはべりて聞こえさせむ」
と、すくよかに言ひて、ものごはきさましたまへれば、

13


Genĝi hontis sian junecan koron, kaj ne povis plu paroli.
 "Baldaŭ venas la tempo de mia servo en la domo, kie situas Amitab-statuo. Mi ankoraŭ ne faras la vesperan preĝon. Post tio mi revenos."
 La bonzo diris kaj iris spuren al la ekzercejo.


7) monaĥino rifuzas peton de Genĝi

 Genĝi sentis malagrabla en si. Pluvo iom falis. Monta vento blovis malvarme, kaj plonĝa sono de falakvo pliiĝis kaj laŭte aŭdiĝis. Iom dormemaj voĉoj de sutrorecitado atingis ĉi tien distranĉite, kaŭzante teruron, kaj senkredaj homoj fariĝus meditemaj. Sed Genĝi havis multe da konsideraĵoj, kaj eĉ momenton ne dormetis. La soŭdouo promesis sian revenon post la vespera servo, sed la nokto jam profundiĝis. En la interna ĉambro sentiĝis indico de virinoj, kiuj ne povas endormiĝi. Kaj aŭdiĝis silenta sono de rozario, tuŝanta al apudapogilo, ankaŭ kortiraj susuroj de vestoj gracie. Lia sidejo estis malvasta kaj proksima al la ĉambro, kaj tial li iom malfermis la mezon de biomboj, starantaj ekstere, kaj klakigis sian manon per faldventumilo. Ne atendita alvoko, sed afektebla ne aŭdi? Venis virino proksimen. Trovinte neniun, ŝi reiris, dubante:
 "Ho, miaj oreloj, ĉu falsa aŭdo?"
 Tion li aŭdis, kaj diris.

若き御心に恥づかしくて、えよくも聞こえたまはず。
 「阿弥陀仏ものしたまふ堂に、する事はベるころになむ。初夜いまだ勤めはベらず。過ぐしてさぶらはむ」
とて、上りたまひぬ。

7

 君は心地もいとなやましきに、雨すこしうちそそき、山風ひややかに吹きたるに、滝のよどみもまさりて、音高う聞こゆ。すこしねぶたげなる読経の絶え絶えすごく聞こゆるなど、ぢすろなる人も、所がらものあはれなり。まして思しめぐらすこと多くて、まどろませたまはず。初夜といひしかども、夜もいたう更けにけり。内にも人の寝ぬけはひしるくて、いと忍びたれど、数珠の脇息にひき鳴らさるる音ほの聞こえ、なつかしううちそよめく音なひ、あてはかなり、と聞きたまひて、ほどもなく近ければ、外に立てわたしたる屛風の中をすこしひきあけて、扇を鳴らしたまへば、おぼえなき心地すベかめれと聞き知らぬやうにやとて、ゐざり出つる人あなり。すこし退きて、
 「あやし。ひが耳にや」
とたどるを聞きたまひて、

14


 "Mi aŭdas, ke la konduko de Budho estas tute ne erara, eĉ en mallumo."
 Tiu voĉo estis tre juna kaj nobla, kaj ŝi hezitis respondi per sia voĉo, kun honto.

 "Al kiu vi volas perigi sin? Mi ne estas certa."
 Genĝi diris.

 "Kredeble vi suspektas min pro mia urĝa peto. Bonvulu transdoni:

	Vin, junherbon, nun ĝermantan
	Vidis mi en tuthazardo
	Min supozu ekploranta,
	Malsekvestan sur vojaĝo"

 La ĉambelanino respondis.
 "Ĉi tie ne loĝas tia fraŭlino, kia akceptos vian utaon. Kiun vi celas?"
 Li diris.
 "Mi petas de vi, kaj mi estas certa. Bonvolu peri al ŝi."
 Ŝi eniris kaj raportis al la monaĥino.
 "Kia nuntempa junulo! Ĉu li kredas, ke mia nepino estas jam aĝa, scianta geedzan aferon? Sed, kiamaniere li aŭdis mian utaon de 'junherbo'?"
 Ŝi perpleksiĝis en diversaj suspektoj. Malfrua respondo estas ne ĝentila, kaj tial ŝi transdonigis ĉi tiel.

	"Envojaĝan kapkusenon
	Plenrositan en ĉi-nokto
	Ne komparu kun la niaj
	Tutkovritaj muske fiaj

Ne estas ŝanco de vestosekiĝo al ni."

 「仏の御しるべは、暗きに入りても、さらに違ふまじかなるものを」
とのたまふ御声の、いと若うあてなるに、うち出でむ声づかひも、恥づかしけれど、
 「いかなる方の御しるべにか。おぼつかなく」
と聞こゆ。
 「げに、うちつけなり、とおぼめきたまはむもことわりなれど、

	はつ草の
	若葉のうへを見つるより
	旅寝の袖も
	つゆぞかわかぬ

と聞こえたまひてむや」
とのたまふ。
 「さらにかやうの御消息うけたまはり分くべき人もものしたまはぬさまは、しろしめしたりげなるを、誰にかは」
と聞こゆ。
 「おのづから、さるやうありて聞こゆるならん、と思ひなしたまへかし」
とのたまへば、入りて聞こゆ。
 「あな、今めかし。この君や世づいたるほどにおはする、とぞ思すらん、さるにては、かの若草を、いかで聞いたまへることぞ」
とさまざまあやしきに、心乱れて、久しうなれば、情なしとて、

	「枕ゆふ
	今宵ばかりの露けさを
	深山の苔に
	くらべざらなむ

ひがたうはべるものを」
と聞こえたまふ。

15


 Genĝi respondis.
 "Ve, ĉi tian saluton, peranta aliulon, mi ankoraŭ ne spertis ĝis nun. Altestime, mi havas proponon al vi diri serioze en ĉi tiu ŝanco."
 "Kredeble li aŭdis la fakton malĝute, ke mia nepino estas plenaĝa. Kiel mi respondos al tiel respektinda persono?"
 Al ŝi konsilis la ĉambelaninoj.
 "Sen ia respondo, li ne povos eĉ retiri sian ideon."
 Ŝi diris.
 "Certe. Junulinoj estos ne decaj al rekta alparolo al viro. Lia serioza peto estas dankinda."
 Kaj ŝi venis proksimen sur siaj genuoj.
 Genĝi parolis.
 "Vi vidos min kiel malpezulo pro mia hazarda propono. Sed mi ne havas frivolan penson en koro, kiun Budho bone..."
 Li ne povis daŭrigi siajn vortojn kontraŭ ŝia tutkreska kaj gracia etoso.
 Ŝi respondis.
 "En ne atendita ŝanco vi parolas kaj mi respondas ĉi tiel - vi parolus en ne malprofunda koro..."
 Li klarigis.
 "Mi aŭdis la situacion de via nepino kompatinda. Ĉu vi bonvolus trakti min kiel ŝia patro, anstataŭ la forpasinta patrino? Ankaŭ mi perdis mian patrinon en mia troa infaneco, kaj pasigis multajn jarojn en strange nefiksita koro. Ŝi ĝuste nun estas en la sama situacio kun mi, kaj mi volas diri, ke mi estu ŝia amiko.

 「かうやうの伝なる御消息は、まださらに、聞こえ知らず、ならはぬことになむ。かたじけなくとも、かかるついでにまめまめしう聞こえさすべきことなむ」
と聞こえたまへれば、尼君、
 「ひが事聞きたまへるならむ。いと恥づかしき御けはひに、何ごとをかは答へきこえむ」
とのたまへば、
 「はしたなうもこそ思せ」
と人々聞こゆ。
 「げに、若やかなる人こそうたてもあらめ。まめやかにのたまふ、かたじけなし」
とて、ゐざり寄りたまへり。
 「うちつけに、あさはかなりと御覧ぜられぬべきついでなれど、心にはさもおぼえはベらねば、仏はおのづから」
とて、おとなおとなしう、恥づかしげなるにつつまれて、とみにもえうち出でたまはず。
 「げに思ひたまへ寄りがたきついでに、かくまでのたまはせ、聞こえさするも、浅くはいかが」
とのたまふ。
 「あはれにうけたまはる御ありさまを、かの過ぎたまひにけむ御かはりに思しないてむや。言ふかひなきほどの齢にて、睦ましかるべき人にも立ちおくれはベりにければ、あやしう浮きたるやうにて、年月をこそ重ねはベれ。同じさまにものしたまふなるを、たぐひになさせたまへ、といと聞こえまほしきを、

16


Ĉi tia ŝanco ne venos refoje, kaj tial, ne hezitante kiel vi konsideros, mi konfesas antaŭ vi."
 La bonzino respondis.
 "Mi ĝojas pro via propono, sed iom timas, ke vi erare esprimas volon. Certe, estas ido ĉe mi, kiu tute apogas sur mi, fakte ne apogebla. Ŝi estas ankoraŭ tre infaneca, kaj mankas al ŝi indulge trakteblaj punktoj kiel edzino. Pro tio mi ne povas akcepti vian proponon."
 Genĝi repetis.
 "Mi komprenas ĉiun cirkonstancon, do, bonvolu ne rifuzi rigide, kaj enrigardu mian korprofundon, malsaman al ordinaro."
 Ŝi aŭdis lin ripeti senkonvenan rakonton, kaj ne respondis en malrelasita koro. Jen la soŭduo revenis.
 "Bone, mi jam esprimis mian ideon. Realiĝu tio!"
 Kaj Genĝi fermis la flankenŝovitajn biombojn.


8) Genĝi reparolas kun soŭduo

 Proksimiĝis matena krepusko. Oni faras pardonpetadon, recitante sutrojn fervore, kies voĉoj aŭdiĝis sur malsupren venanta vento de la monto, kaj harmoniiĝis kun sono de akvofalo. Genĝi utais.

	Vekiĝinte de la sonĝo
	Per ventblovo de la monto
	Forlasante ĉiun ĝemon
	Akvofalo min larmigas

かかるをりはべりがたくてなむ、思されんところをも憚(はばか)らず、うち出ではベりぬる」
と聞こえたまへば、
 「いとうれしう思ひたまへぬべき御ことながらも、聞こしめしひがめたることなどやはベらん、とつつましうなむ。あやしき身ひとつを、頼もし人にする人なむはベれど、いとまだ言ふかひなきほどにて、御覧じゆるさるる方もはべりがたげなれば、えなむうけたまはりとどめられざりける」
とのたまふ。
 「みなおぼつかなからずうけたまはるものを、ところせう思し憚らで、思ひたまへ寄るさまことなる心のほどを御覧ぜよ」
と聞こえたまへど、いと似げなきことをさも知らでのたまふ、と思して、心とけたる御答(いら)へもなし。僧都おはしぬれば、
 「よし、かう聞こえそめはベりぬれば、いと頼もしうなむ」
とて、おしたてたまひつ。

8)

暁方になりにければ、法華三昧おこなふ堂の懺法の声、山おろしにつきて聞こえくる、いと尊く、滝の音に響きあひたり。

	吹き迷ふ
	深山おろしに夢さめて
	涙もよほす
	滝の音かな

17


 La soŭduo reutais.

	"Je akvfalo vi eklarmas
	Pura fluo de la monto
	Mia kor' ne ekscitiĝas
	Jam rutina en purmondo

Sono de akvofalo estas jam kutima al miaj oreloj."
 La mateniĝanta ĉielo estis dense kovrita de nebulo, kaj montobirdoj pepadis tie kaj ĉi tie. Petaloj de arboj kaj herboj, kies nomoj estis ne konataj, disfalis velke en diversaj koloroj, kvazaŭ etendita orŝtofo. Genĝi vidis cervojn migrantaj mirige, kaj dume lia malsano estis forgesita.
 La asketo, ne povanta facile moviĝi, tutforte vizitis lin malsupren, kaj signis per manfingroj kaj recitis daranion saskrite. Lia raŭka voĉo estis tordita per manko de liaj dentoj, kio sentigis sanig-efikegon dum lia multjara trejnado, kaj li daŭre recitis la daranion.


9) ĉe foriro

 Foririntaj akompanantoj revenis por renkonti Genĝi, kaj gratulis lian resaniĝon. Ankaŭ venis konsolmesaĝo de Mikado. La soŭduo preparis ĉiajn fruktojn rarajn en la Urbo, eĉ traserĉante ĝis fundo de valo. Li diris.
 "Mi devas teni miltagan striktan promeson nepre plenumendan ĝis ĉi tiu jaro, pro kio mi ne povas akompani vian reiron. Ju pli intima ni fariĝis, des pli bedaŭra estas nia apartiĝo."

	「さしぐみに
	袖ぬらしける山水に
	すめる心は
	騒ぎやはする

耳馴れはべりにけりや」
と聞こえたまふ。
 明けゆく空は、いといたう霞みて、山の鳥ども、そこはかとなう囀りあひたり。名も知らぬ木草の花どもも、いろいろに散りまじり、錦を敷けると見ゆるに、鹿のたたずみ歩くもめづらしく見たまふに、なやましさも紛れはてぬ。
 聖、動きもえせねど、とかうして護身まゐらせたまふ。かれたる声の、いといたうすきひがめるも、あはれに功づきて、陀羅尼読みたり。

9

 御迎への人々参りて、おこたりたまへるよ
ろこび聞こえ、内裏よりも御とぶらひあり。僧都、世に見えぬさまの御くだもの、何くれと、谷の底まで掘り出で、いとなみきこえたまふ。
 「今年ばかりの誓ひ深うはべりて、御送りにもえ参りはべるまじきこと。なかなかにも思ひたまへらるべきかな」
など聞こえたまひて、

18


 Kaj li servis sakeon. Genĝi diris.
 "Mi estis allogita al montakvo, sed mi timas, ke Lia Moŝto zorgas pri mi. Mi nepre revenos ĉi tien, ne preterpasante la sezonon de plenflora sakuro.

	Post reveno al palaco
	Mi reklamos montsakuron
	Frue veni ol la vento
	Kiu ŝiros for petalojn"

 Lia figuro kaj eĉ voĉo estis gratulinda, kontraŭ kiu reutais la monaĥo.

	Vin rigarde mi imagis, 
	Udumbaro* nun ekfloras
	Kial do mi nun aprezas
	Sakurar' por tempo flori

 Genĝi ridetis kaj respondis.
 "Kiel malfacile trovi tiun raran floron, floranta post multaj jaroj!"
 La asketo ricevis tason el viskvito kiel la donacon, kaj utais.

	Pinan pordon montprofunde
	Mi malfermis tre malofte
	Por rigardi belan floron
	Ne viditan en longvivo

 Li fikse rigardis Genĝi en larmoj. Kiel gardilo li donacis al li tokon** kun akraj pintoj ambaŭflanke. Vidante tion, ankaŭ la soŭduo donacis al Genĝi ornamitajn tiliajn bidojn de rozario, kiujn importis la kronprinco Saŭtoku el Pekĉeo, metinte en la skatolon ĥineskan, kiun en travideblan sakon, alkroĉante al branĉeto de kvinpingla pino,

 * imaga arbo, kiu ekfloras unu fojon en mil jaroj.
 ** budha armilo, simbolanta ŝirmon kontraŭ malicaj delogoj.

大御酒まゐりたまふ。
 「山水に心とまりはベりぬれど、内裏よりおぼつかながらせたまへるもかしこければなむ。いまこの花のをり過ぐさず参り来む。

	宮人に
	行きて語らむ山桜
	風よりさきに
	来ても見るべく」

とのたまふ御もてなし、声づかひさへ目もあやなるに、

	優曇華の
	花待ち得たる心地して
	深山桜に
	目こそうつらね

と聞こえたまへば、ほほ笑みて、
 「時ありて一度開くなるは、かたかなるものを」
とのたまふ。聖、御土器賜はりて、

	奥山の
	松のとぼそをまれにあけて
	まだ見ぬ花の
	かほを見るかな

とうち泣きて見たてまつる。聖、御まもりに、独鈷奉る。見たまひて、僧都、聖徳太子の百済より得たまへりける金剛子の数珠の玉の装束したる、やがてその国より入れたる筥の唐めいたるを、透きたる袋に入れて、五葉の枝につけて、

19


kaj medikamentojn en bluverdan juvelvazon, alligante al branĉetoj de visterio kaj sakuro - tiel decajn donacojn laŭloke. Genĝi disdonis rekompencojn kaj donacojn al ĉiuj sutrorecitintaj monaĥoj, komence de la asketo, kiujn li alportigis de la Urbo, kaj kies favoron ricevis ankaŭ arbohakistoj en la monto. Li petis daŭran sutrorecitadon, rekompencante la bonzojn, kaj eliras.
 La soŭduo eniris la internan ĉambron, kaj rakontis al sia fratino, laŭdire de Genĝi.
 "Iel tiel, mi ne povas respondi. Se li tenus la ideon post kvar, kvin jaroj, tiam ..."
 Ŝian parolon li transdonis al Genĝi, dirante, "Tute same al antaŭe".
 Genĝi supozis ŝin sen serioza konsidero, kaj sendis utaon, per knabeto de la pastro.

	En vesper' nebula trovis
	Mi belfloron antaŭ mi
	Jen ekiron ĉi-matenan
	Tio baras kontraŭ mi

 La reutao de la monaĥino estis:

	Ĉu ekzakte vi hezitas
	Ne povinte floron lasi?
	Nebulejo suspektigas
	Ĉu ne vanta via koro

 Tre noble per gracia mano ŝi skribis la literojn flue, sen ia emocio.

紺瑠璃の壺どもに、御薬ども入れて、藤桜などにつけて、所につけたる御贈り物ども捧げたてまつりたまふ。君、聖よりはじめ、読経しつる法師の布施ども、まうけの物ども、さまざまに取りに遣はしたりければ、そのわたりの山がつまで、さるべき物ども賜ひ、御誦経などして出でたまふ。
 内に僧都入りたまひて、かの聞こえたまひしこと、まねび聞こえたまへど、
 「ともかくも、ただ今は聞こえむ方なし。もし御心ざしあらば、いま四五年を過ぐしてこそは、ともかくも」
とのたまへば、「さなむ」と同じさまにのみあるを、本意なし、と思す。御消息、僧都のもとなる小さき童して、

	夕まぐれ
	ほのかに花の色を見て
	けさは霞の
	立ちぞわづらふ

御返し、

	まことにや
	花のあたりは立ちうきと
	かすむる空の
	けしきをも見む

とよしある手のいとあてなるを、うち棄て書いたまへり。

20



10) amuza festeno kun amikoj

 Kiam Genĝi enĉariĝis, ĝustatempe venis filoj kaj aliaj de la domo de Maldekstra Ministro, dirante:
 "Vi ekskursas, ne sciigante al ni kien."
 Alvenis Toŭ-no-Tiŭĵaŭo, maldekstra Tiŭbeno, kaj aliaj filoj, amike al li.
 "Ni ĉiam deziras akompanon en ĉi tia promenado, sed estis forlasitaj ĉi-foje."
 Ili diris grublante, kaj aldonis.
 "Reveni al la Urbo sen restado sub tre belaj floroj eĉ mallonge, estas bedaŭrinda afero."
 Ili vice sidiĝis sur muska tereno inter rokoj, kaj ekdrinkis. Ili havis lokon apud akvofalo, kie ĝiaj falantaj fluoj vidiĝis interesaj.
 Toŭ-no-Tiŭĵaŭo prenis fluton el sia sino, kaj ekblovis serene. Tiŭbeno klakis faldventumilon al sia mano taktante, kaj kantis popolkanton: '... Okcidente de l' templo Tojora'. Ili estis pli talentaj ol aliuloj, sed Genĝi apogis sin al roko tre laceme. Tia figuro estis sorĉe bela, kaj oni ne povis flankenvidi. Ankaŭ en ili estis, kiel kutime, gardisto, kiu blovis flaĝoleton, kaj muzikamanto, kiu portigis buŝorgenon1. La soŭduo mem alportis sep-kordan kotoon kaj petis de Genĝi.
 "Bonvolu ludi unu melodion, kaj samtempe suprizi birdojn en la monto."

 御車に奉るほど、大殿より、
 「いづちともなくておはしましにけること」
とて、御迎への人々、君たちなどあまた参りたまへり。頭中将、左中弁、さらぬ君たちも慕ひきこえて、
 「かうやうの御供には、仕うまつりはベらむ、と思ひたまふるを、あさましくおくらさせたまへること」
と恨みきこえて、
 「いといみじき花の蔭に、しばしもやすらはず、たちかへりはべらむは、あかぬわざかな」
とのたまふ。岩隠れの苔の上に並みゐて、土器まゐる。落ち来る水のさまなど、ゆゑある滝のもとなり。
 頭中将、懐なりける笛取り出でて、吹きすましたり。弁の君、扇はかなううち鳴らして、
 「豊浦の寺の西なるや」
とうたふ。人よりはことなる君たちを、源氏の君いといたううちなやみて、岩に寄りゐたまへるは、たぐひなくゆゆしき御ありさまにぞ、何ごとにも目移るまじかりける。例の、蓽篥吹く随身、笙の笛持たせたるすき者などあり。僧都、琴をみづから持てまゐりて、
 「これ、ただ御手ひとつあそばして、同じうは、山の鳥もおどろかしはベらむ」
と、せちに聞こえたまへば、

21


 Genĝi diris.
 "Mi estas ankoraŭ malsana, kaj tre subpremita."
 Li ludis ĝin en zorgata maniero, kaj poste, ili ĉiuj foriris de la monto.
 Ordinaraj monaĥoj kaj knaboj bedaŭris, ke la bela evento finiĝis tiel mallonge, kaj eklarmis. Kaj plu, en la interna ĉambro, maljunaj monaĥinoj neniam spektis tiel elstaran figuron ĝis tiam, kaj famis pri li.
 "Verŝajne li ne estus homo, apartenanta al ĉi tiu mondo."
 Ankaŭ soŭduo diris kaj forviŝis larmojn de siaj okuloj.
 "Ve, li naskiĝis en tiu fascina figuro, ene de ĉi tiu ĝenoplena Sunleviĝanta Lando* ĉe mondofina periodo. Tre trista sorto!"
 Ĉi tiu juna fraŭlino vidis Genĝi gratulinda en sia infana koro.
 "Li aspektas supera ol mia patro, la princo."
 Al ŝia parolo, ĉambelanino diris ŝerce.
 "Do, vi fariĝu lia filino."
 Ŝi kapjesis kaj pensis tion bona. En ŝia pupludo kaj pentrado ŝi ĉiam metis lian figuron, vestis lin per belega vesto, kaj dorlotis ĝin.

 * t.e. Japanio.


11) Genĝi ne harmonias kun Malvo

 Genĝi supreniris al la palaco unue, kaj rakontis pri la okazaĵo dum tagoj al la patro Mikado. Lia Moŝto vidis lin tre malgrasigita, kaj malbonfarta.

 「乱り心地いとたへかたきものを」と聞こえたまへど、けにくからず搔き鳴らして、みな立ちたまひぬ。
 あかず口惜しと、言ふかひなき法師童べも、涙を落しあへり。まして内には、年老いたる尼君たちなど、まださらにかかる人の御ありさまを見ざりつれば、
 「この世のものともおぼえたまはず」
と聞こえあへり。僧都も、
 「あはれ、何の契りにて、かかる御さまながら、いとむつかしき日本の末の世に、生まれたまへらむ、と見るに、いとなむ悲しき」
とて、目おし拭ひたまふ。
 この若君、幼心地に、めでたき人かなと見たまひて、
 「宮の御ありさまよりも、まさりたまへるかな」
などのたまふ。
 「さらば、かの人の御子になりておはしませよ」と聞こゆ
れば、うちうなづきて、いとようありなむ、と思したり。雛遊びにも、絵描いたまふにも、源氏の君と作り出でて、きよらなる衣着せ、かしづきたまふ。

11)

 君はまづ内裏に参りたまひて、日ごろの御物語など聞こえたまふ。いといたう衰へにけりとて、ゆゆしと思しめしたり。

22


Li demandis pri efiko de preĝoj de la asketo, kontraŭ kio raportis Genĝi detale.
 "Li devus estis en rango de aĉarjo. Li longe ekzercis por efika laboro, sed oni ne scias pri li en publika oficejo."
 Mikado tiel respondis kun respekto al la asketo.
 Maldekstra Ministro renkontis kaj diris al Genĝi.
 "Mi volis inviti vin, sendante ĉaron al vi, sed, ĉar vi estis en kaŝita promenado, mi detenis min por ne ĝeni vin. Bonvolu ripozi en mia domo unu aŭ du tagojn."
 Kaj li aldonis.
 "Ĵus nun mi prenos vin."
 Genĝi ne deziris tion, sed ne povinte rifuzi lian rekomendon, eliris de la palaco. La Ministro sidigis lin ĉe la plej supera funda sidejo, kaj mem sidiĝis ĉe la plej malsupera loko apud ĉarpordo. Genĝi vidis lian zorgon tre sincera.
 En la domo de la Ministro, la bopatro, oni preparis atendante lian alvenon, dum li longe ne vizitis, poluris ĉion kiel en la perla palaco, kaj provizis ĉion. Lia edzino Malvo ne aperis antaŭ li, kaŝante sin. Post multfojaj persvadoj de la patro, ŝi fine venis antaŭ li. Ŝi ekspoziciis sin silente, kvazaŭ princino pentrita en bildo, kaj malfacilis movi sin, kaj restis nur orde. Genĝi pensus ŝin aminda, se li povus alparoli bagatelon kaj rakonti pri ĉi-foja monto-iro, kaj se ŝi respondus al li kun interesoj efike al lia klopodo, sed ve, ŝi ne relasiĝis nek intimiĝis kiel hontindulo.

聖の尊かりけることなど問はせたまふ。詳しう奏したまへば、
 「阿闍梨などにもなるべきものにこそあなれ。行ひの労は積もりて、おほやけにしろしめされざりけること」
と、らうたがりのたまはせけり。
 大殿参りあひたまひて、
 「御迎へにもと思ひたまへつれど、忍びたる御歩きに、いかがと、思ひ憚りてなむ。のどやかに一二日うち休みたまへ」
とて、
 「やがて御送り仕うまつらむ」
と申したまへば、さしも思さねど、ひかされてまかでたまふ。わが御車に乗せたてまつりたまうて、みづからはひき入りて奉れり。もてかしづききこえたまへる御心ばへのあはれなるをぞ、さすがに心苦しく思しける。
 殿にも、おはしますらむと心づかひしたまひて、久しく見たまはぬほど、いとど玉の台に磨きしつらひ、よろづをととのへたまへり。女君、例の、はひ隠れてとみにも出でたまはぬを、大臣せちに聞こえたまひて、からうじて渡りたまへり。ただ絵に描きたるものの姫君のやうに、しすゑられて、うちみじろきたまふこともかたく、うるはしうてものしたまへば、思ふこともうちかすめ、山路の物語をも聞こえむ、言ふかひありて、をかしう答へたまはばこそあはれならめ、世には心もとけず、うとく恥づかしきものに思して、

23


Laŭ forpaso de jaroj iliaj koroj pli malprosimiĝis tre dolore. Li diris malagrable.
 "Fojojn mi volas vidi vin normala edzino. Kiam mi malsaniĝis ne tolereble, vi ne donis al mi eĉ saluton 'Kiel vi fartas?' Tia maniero estis ne malofta, kaj certe dolorigis min."
 Ŝi apenaŭ respondis, ĵetante oblikvan rigardon.
 "Ĉu 'ne respondi' estas dolorige?"
 Ŝi montris rifuzon, sed ŝi estis noble bela.
 "Tre maloftaj vortoj pikas min! 'Ne respondi' estas aplikeble al kaŝita amo, sed ne al la nia. Vi parolas sensence. Vi ĉiam akceptis min malverme, sed mi, esperante ŝancon de via korŝanĝo, prove faris iel kaj tiel diversmaniere, sed ŝajnas, ke vi plu evitas min. Bone, longan vivon mi havos, tiam min ..."
 Post lanĉo de tiuj vortoj li eniris la baldakenan liton. Ŝi ne sekvis tuj. Li ne kuraĝis logi ŝin, kaj kuŝis sola kun suspiro. Ĉu pro ĉagreno, li afektis dormema, sed fakte dronis en konsiderado pri malfacilaj rilatoj kun virinoj.
 Li scivolis, kiel kreskos la juna herbo, la knabino. Kompreneble estis, ke la monaĥino juĝis ŝin tro juna edziniĝi. Malfacile estos persvadi la avinon. Mi volas rigardi ŝin por mia konsolo matena kaj vespera, kaj gajni ŝin en facila maniero, iel ajn. Ŝia patro, la princo Fjaŭbukjaŭ, estas nobla kaj gracia, sed ne brile luksa. Kial ŝi estas tiel simala la tiu virino en la sama familio?

年の重なるに添へて、御心の隔てもまさるを、いと苦しく、思はずに、
 「時々は世の常なる御気色を見ばや。たへがたうわづらひはべりしをも、いかがとだに問ひたまはぬこそ、めづらしからぬことなれど、なほうらめしう」
と聞こえたまふ。からうじて、
 「問はぬはつらきものにやあらん」
と、後目に見おこせたまへるまみ、いと恥づかしげに、気高ううつくしげなる御容貌なり。
 「まれまれは、あさましの御言や。問はぬなどいふ際は、ことにこそはベるなれ。心うくものたまひなすかな。世とともにはしたなき御もてなしを、もし思しなほるをりもやと、とざまかうざまに試みきこゆるほど、いとど思ほしうとむなめりかし。よしや、命だに」
とて、夜の御座に入りたまひぬ。女君、ふとも入りたまはず。聞こえわづらひたまひて、うち嘆きて臥したまへるも、なま心つきなきにやあらむ、ねぶたげにもてなして、とかう世を思し乱るること多かり。
 この若草の生ひ出でむほどのなほゆかしきを、似げないほどと思へりしもことわりぞかし、言ひよりがたきことにもあるかな、いかにかまへて、ただ心やすく迎へ取りて、明け暮れの慰めに見ん、兵部卿宮は、いとあてになまめいたまへれど、にほひやかになどもあらぬを、いかでかの一族におぼえたまふらむ、

24


Ĉu pro ke ili naskiĝis de la sama patrino? - Tiel li konsideris pri samsanga rilato de la knabino kaj la mikadino, kaj li profunde memdecidis, iel fari.


12) Genĝi sendas leterojn

 La sekvantan tagon Genĝi sendis leterojn al homoj de Norda Monto. Li ankaŭ sendis al la soŭduo, aludante sian ideon. Al monaĥino li skribis.
 "Hieraŭ mi ne povis sufiĉe esprimi mian koron, ĉar mi detenis min pro via rifuzema sinteno, bedaŭrinde. Mi estos ĝoja, se vi ekscios mian koron ne ordinara, per ĉi tiu fervora letero."
 En la leterpapero li enmetis multefalditan* etan leteron, dirante:

	"La vizio montsakura
	Estingiĝas ne de mi
	Mian koron apud pura
	Ulo lasis tie mi

Mi zorgas pri nokta venkto, se la blovo disŝiros la floron."
 Lia mano estis kompreneble tre bela, kaj ankaŭ la maniero malstrikte faldi leteron ŝajnis brile fascina al la okuloj de la monaĥino, jam pasinta kulminon de la vivo. Tre konfuzite, ŝi zorgis, kiel respondi.
 "Hieraŭan vorton mi komprenis kiel portempa afero en promenado. Kaj vi nun donis al mi leteron kun la intenco, kaj mi ne konas kiel respondi.

 * tre ofte uzata formo por amletero.

「面影は
身をも離れず山ざくら
心のかぎり
とめて来(こ)しかど
ひとつ后腹なればにや、など思す。ゆかりいと睦ましきに、いかでか、と深うおぼゆ。

12)

 またの日、御文奉れたまへり。僧都もほのめかしたまふべし。尼上には、
  もて離れたりし御気色のつつましさに、思ひたまふるさまをも、えあらはしはてはベらずなりにしをなむ。かばかり聞こゆるにても、おしなべたらぬ心ざしのほどを御覧じ知らば、いかにうれしう。
などあり。中に小さくひき結びて、

	「面影は
	身をも離れず山ざくら
	心のかぎり
	とめて来しかど

夜の間の風もうしろめたくなむ」
とあり。御手などはさるものにて、ただはかなうおしつつみたまへるさまも、さだ過ぎたる御目どもには、目もあやに好ましう見ゆ。あなかたはらいたや、いかが聞こえん、と思しわづらふ。
  ゆくての御ことは、なほざりにも思ひたまへなされしを、ふりはへさせたまへるに、聞こえさせむ方なくなむ。

25


Ŝi estas infano, kiu ne povas lerte skribi alfabeton en senaparta flua stilo. Kial ŝi povos skribi respondon?

	Vi nur tempe vidis floron
	Dum ne blovas montventego
	Same tion tenas koron
	Vi portempe sen virt-ago

Mi estas maltrankvila pri ŝi."
 Genĝi estis domaĝa, kaj post du, tri tagoj delegis Koremitu.
 "Tie estas la nustristino nomata Seŭnagon. Kontaktu kaj konsilu kun ŝi detale."
 'Ho, li havas akran senton je ĉiu faceto. La knabino estis tro juna!'
 Koremitu pensis kun intereso, rememorante la momenton de ekvido al ŝi, sed ne klara.
 La soŭduo dankis pro la refoja letero, intencita. Koremitu petis de Seŭnagon, kaj havis kunparolon. Li sciigis al ŝi la mesaĝon de lia mastro detale, kaj ankaŭ lian vivmanieron en ordinaraj tagoj. Li estis la homo de buŝo. Li persvadis per multaj vortoj ornamitaj, kaj pro kio ili sentis malbonsorĉa kontraŭ lia entuziasmo, kiel Genĝi pensas pri ŝia troa junaĝo. Genĝi skribis la leteron kun belaj literoj atenteme, kaj, kiel antaŭe, enmetis multfalditan etan leteron, sur kiu li skribis:
 "Mi volas vidi ŝiajn literojn, eĉ aparte skribitajn."

	Mi profunde vin sopiras
	Spegulante ne surface
	Puto de l' mont' Asaka nun
	Montras foran nin, okaze

まだ難波津(なにはづ)をだにはかばかしうつづけはベらざめれば、かひなくなむ。さても、

	嵐吹く
	尾上の桜散らぬ間を
	心とめける
	ほどのはかなさ

いとどうしろめたう。
とあり。僧都の御返りも同じさまなれば、口惜しくて、二三日ありて、惟光をぞ奉れたまふ。
 「少納言の乳母といふ人あべし。尋ねて、くはしう語らへ」
などのたまひ知らす。さもかからぬ隈なき御心かな、さばかりいはけなげなりしけはひをと、まほならねども、見しほどを思ひやるもをかし。
 わざとかう御文あるを、僧都もかしこまり聞こえたまふ。少納言に消息してあひたり。くはしく、思しのたまふさま、おほかたの御ありさまなど語る。言葉多かる人にて、つきづきしう言ひつづくれど、いとわりなき御ほどを、いかに思すにかと、ゆゆしうなむ誰も誰も思しける。御文にも、いとねむごろに書いたまひて、例の、中に
 「かの御放ち書きなむ、なほ見たまへまほしき」
とて、

	あさか山
	あさくも人を思はぬに
	など山の井の
	かけはなるらむ

26


 Reutao de la monaĥino:

	Post elĉerpo de l' montputo
	Ni eksciis malprofunda
	Kiel ni ekscios vian
	Volon jen ne malprofunde?

 Koremitu raportis al Genĝi la saman staton. Seŭnagon skribis al li.
 "Post resaniĝo el malsano, la monaĥino ripozos ĉi tie dum iom, kaj revenos al sia domo en la Urbo. Tiam ŝi resalutos vin."
 Sed Genĝi komprenis ne certa pri lia peto.


13) Genĝi vidas Visterion

 La niogo* Visterio, la princino de la antaŭa Mikado, fariĝis malsana, kaj eliris de la palaco. Lia Moŝto estis dolora je ŝia malsano, kaj Genĝi, rigardante lin kompatinda, sopiris vidi ŝin sufoke, en ĉi tiu ŝanco. Li ne vizitis domojn de virinoj, kiom ajn altrangaj ili estas, kaj en la palaco kaj en sia domo pasigis tagojn en neniofaro, kaj vespere vizitadis la oficistinon Vaŭ, servantan al ŝi, kaj petegis peron al ŝi. Ne konate, kiamaniere la afero kuris, sed lia rendevuo realiĝis tute malrezone, kaj li mem ne povis konscii malreviĝon, kun maldolĉa sento. Ankaŭ la princino rememoris la antaŭan renkontiĝon, kio fariĝis ŝia kaŭzo de penta doloro, kaj ŝi decidis, ke tio estu la lasta okazo. Sed ŝi estis ŝokita, ke la afero kuris malĝoje al ŝi refoje, kaj apenaŭ toleris.

 * unuaranga edzino de Mikado.

返し、

	汲みそめて
	くやしと聞きし山の井の
	浅きながらや
	影を見るべき

 惟光も同じことを聞こゆ。
 「このわづらひたまふことよろしくは、このごろ過ぐして、京の殿に渡りたまひてなむ、
聞こえさすべき」
とあるを、心もとなう思す。

13)

 藤壺の宮、なやみたまふことありて、まかでたまへり。上のおぼつかながり嘆ききこえたまふ御気色も、いといとほしう見たてまつりながら、かかるをりだにと、心もあくがれまどひて、いづくにもいづくにも参うでたまはず、内裏にても里にても、昼はつれづれとながめ暮らして、暮るれば、王命婦を責め歩きたまふ。いかがたばかりけむ、いとわりなくて見たてまつるほどさへ、現とはおぼえぬぞわびしきや。宮もあさましかりしを思し出づるだに、世とともの御もの思ひなるを、さてだにやみなむ、と深う思したるに、いとうくて、いみじき御気色なるものから、

27


Ŝi estis bonkora kaj ĉarma, sed estis streĉite, kaj kondutis en profunda kareco, komparebla al neniu, kio hontigis lin. Li estis tre streĉita, rigardante ŝian perfektecon, kun neniu manko.
 Kial Genĝi povus konfesi tuton el sia koro? Li deziris restadi en 'ĉiam malluma monto', sed mallonga estis la nokto en la sezono, kaj kun bedaŭro li sentis kontraŭe, ke pli bone estis ne vidi ŝin.

	Vin revidi malfacilos
	Post ĉi-foja renkontiĝo
	Mi degelu en la sonĝon
	Vin memore ĉe tagiĝo

 Li plorsingultis je larmoj. Tiu stato estis tre severa, kaj Visterio reutais.

	Fam' rakontos mian sorton
	Ĝis la postgeneracio
	Se mi kovros ĝin en sonĝo
	Ne vekiĝa, en socio

 La oficistino Van kolektis liajn disvestitajn vestaĵojn, kaj kunportis.


14) Visterio gravediĝas

 Genĝi revenis al sia domo Nideŭvin, kaj kuŝante pasigis tagojn en plorĝemado. Liaj senditaj mesaĝoj estis kutime rifuzitaj akcepti, ke ŝi ne legos. Tio estis ordinara afero, sed sufoke lia animo forestiĝis, kaj ne iris al la palaco du, tri tagojn, fermante sin nur en sia domo. Li time pensis pri estiminda prizorgo de Mikado, ĉu refoje okazis malsano al li, sen scio pri lia adulto.

なつかしうらうたげに、さりとてうちとけず、心深う恥づかしげなる御もてなしなどの、なほ人に似させたまはぬを、などかなのめなることだにうちまじりたまはざりけむ、と、つらうさへぞ思さるる。
 何ごとをかは聞こえつくしたまはむ。くらぶの山に宿も取らまほしげなれど、あやにくなる短夜にて、あさましうなかなかなり。

	見てもまた
	あふよまれなる夢の中に
	やがてまぎるる
	わが身ともがな

とむせかへりたまふさまも、さすがにいみじければ、

	世がたりに
	人や伝へんたぐひなく
	うき身を醒めぬ
	夢になしても

思し乱れたるさまも、いとことわりにかたじけなし。命婦の君ぞ、御直衣などは、かき集めもて来たる。

14)

 殿におはして、泣き寝に臥し暮らしたまひつ。御文なども、例の御覧じ入れぬよしのみあれば、常のことながらも、つらう、いみじう思しほれて、内裏へも参らで、二三日籠りおはすれば、また、いかなるにかと、御心動かせたまふべかめるも、恐ろしうのみおぼえたまふ。

28


 Ankaŭ ŝi ĝemis pro sia trista sorto, kaj pliiĝis ŝia doloro. La mesaĝistoj de Mikado frekventis por rekomendi al ŝi fruan revenon al la palaco, sed ŝi hezitis decidi la daton. Kial mia humoro estas ne normala? Ĉar ŝi havis sekretan indicon, ne konatan al aliulo. Ŝi pensis maldolĉa, kaj timis perplekse denunon. Ŝi ne povis ellitiĝi en varma sezono. Ŝi estis graveda jam je tri monatoj, kaj tre rimarkinda. Ĉambelaninoj vidis kaj suspektis ŝin, pro kio ŝi malĝojas sian ne atenditan fatalon. Ili miris la aferon, kial ŝi ne raportis al Mikado pri la tute ne supozita gravediĝo. Ŝi mem bone komprenis, ke ĝi estas la feto de Genĝi. La fenomonon unue eksciis Ben, la filino de ŝia nutristino, kaj la oficistino Van, kiuj kutime servis ĉe ŝia banado, sed la afero estis tute ne konsilebla inter ili. Van ĝeme konsideris, ke tiu estas ŝia ne evitinda fatalo. Raporto certe iris al Lia Moŝto, aŭ dirante, ke ŝi ne konsciis la gravediĝon, miksite en ĝenaj turmentoj fare de malbona animo. Kaj ĉirkaŭaj personoj ankaŭ kredis tion. Lia Moŝto emociiĝis pri la afero, kaj liaj mesaĝistoj torentis al ŝi, kontraŭ kiuj ŝi timegis, kaj ŝi tute dronis en meditado.

 La Tiŭĵaŭo Genĝi sonĝis teruran strangan vizion, pro tio li invitis kaj demandis al sonĝinterpretisto. Jen li interpretis tute ne supozitan mirindan aferon, ke li fariĝos patro de mikado.
 "Malbonfunkcio okazos sur via estonta vivo, tial ke vi devus sin deteni."
 Genĝi turnigis lian vidpunkton, dirante:

 宮も、なほいと心うき身なりけり、と思し嘆くに、なやましさもまさりたまひて、とく参りたまふべき御使しきれど、思しも立たず。まことに御心地例のやうにもおはしまさぬは
いかなるにかと、人知れず思すこともありければ、心うく、いかならむとのみ思し乱る。暑きほどはいとど起きも上がりたまはず。三月になりたまへば、いとしるきほどにて、人々見たてまつりとがむるに、あさましき御宿世のほど心うし。人は思ひよらぬことなれば、この月まで奏せさせたまはざりけること、と驚ききこゆ。わが御心ひとつには、しるう思し分くこともありけり。御湯殿などにも親しう仕うまつりて、何ごとの御気色をもしるく見たてまつり知れる、御乳母子の弁、命婦などぞ、あやしと思へど、かたみに言ひあはすべきにあらねば、なほのがれがたかりける御宿世をぞ、命婦はあさましと思ふ。内裏には御物の怪のまぎれにて、とみに気色なうおはしましけるやうにぞ奏しけむかし。見る人もさのみ思ひけり。いとどあはれに限りなう思されて、御使などのひまなきもそら恐ろしう、ものを思すこと隙なし。
 中将の君も、おどろおどろしうさま異なる夢を見たまひて、合はする者を召して問はせたまへば、及びなう思しもかけぬ筋のことを合はせけり。
 「その中に違ひ目ありて、つつしませたまふべきことなむはべる」
と言ふに、わづらはしくおぼえて、

29


 "La sonĝo ne estas la mia, sed la aliula. Ne parolu al alia persono, ĝis la sonĝo realiĝos."
 Sed li mem suspektis pri la simptomo, kio okazos. Tiam li aŭdis la gravediĝon de Visterio, kaj konvinkiĝis, ke la sonĝo tiel realiĝos. De tiam li plendis al ŝi per ĉiuj vortoj. Van teruriĝis pri la grava afero kaj liaj plendoj pli ĝenis sin, kaj konklude ŝi tute rifuzis denovan renkontiĝon. Ĝis tiam malfote venis nur unulinia respondo de ŝi, sed ankaŭ tio absolute ĉesiĝis.
 Visterio revenis al la palaco en luna julio. Mikado vidis ŝin ĉarma post kvar monatoj, kaj tre zorge amis ŝin senfine. Ŝia ventro iom ŝveliĝis, kaj la vizaĝo malgrasiĝis pro malsano, sed ŝi aspektis mirinde bela sen komparo. Lia Moŝto ĉiam apudis ŝin en ŝia ĉambro matene kaj vespere. Jam estis aŭtuno, kiam koncertoj fariĝis pli interesaj, al kiuj li venigis Genĝi por servi, kaj ludigis aŭ kotoon aŭ fluton en diversaj manieroj. Genĝi firme tenis sin, sed de tempo al tempo likis lia trista emocio. Ankaŭ la niogo rememoris tiun ne forgeseblan okazon, kaj multe embarasiĝis.


15) Genĝi vizitas monaĥinon

 La monaĥino en la monta templo saniĝis, kaj translokiĝis en la Urbon. Genĝi trovis ŝian adreson, kaj malofte sendis leteron. Ŝiaj respondoj estis tute samaj al antaŭe, komprebeble.

 「みづからの夢にはあらず、人の御ことを語るなり。この夢合ふまでまた人にまねぶな」
とのたまひて、心の中には、いかなることならむと思しわたるに、この女宮の御こと聞きたまひて、もしさるやうもや、と思しあはせたまふに、いとどしくいみじき言の葉尽くし聞こえたまへど、命婦も思ふに、いとむくつけう、わづらはしさまさりて、さらにたばかるべき方なし。はかなき一くだりの御返りのたまさかなりしも、絕えはてにたり。
 七月になりてぞ参りたまひける。めづらしうあはれにて、いとどしき御思ひのほど限りなし。すこしふくらかになりたまひて、うちなやみ面瘦せたまへる、はた、げに似るものなくめでたし。例の明け暮れこなたにのみおはしまして、御遊びもやうやうをかしき空なれば、源氏の君もいとまなく召しまつはしつつ、御琴笛など、さまざまに仕うまつらせたまふ。いみじうつつみたまへど、忍びがたき気色の漏り出づるをりをり、宮もさすがなる事どもを、多く思しつづけけり。

15)

 かの山寺の人は、よろしくなりて出でたまひにけり。京の御すみか尋ねて、時々の御消息などあり。同じさまにのみあるもことわりなるうちに、

30


Sed li estis en grava zorgo pri Visterio dum monatoj, kaj sen ia incidento pasas tagoj for.
 En la lasta monato de aŭtuno, luna septembro, Genĝi ĝemis pro troa soleco. Li decidis viziti la sekretan virinon sub la bela luno, sed tiam ekpluvis kiel aŭtuna portempa pluvo. Ŝia loĝejo situis ĉirkaŭ la strato Rokudeŭ-Kjaŭgoku, iom longa promenado de la palaco por atingi. Survoje troviĝis domo ruiniĝinta kun tre barbaraj arboj, pro kio la domo mem vidiĝis mallume. Koremitu, la ĉiam kroĉe akompananta, klarigis al li.
 "Ĉi tiu estas la domo de la forpasinta dajnagono Azeti. Iun tagon survoje de mia laboro, mi vizitis kaj aŭdis, ke la monaĥino tre marasmis, kaj ĉirkaŭuloj ne sciis kiel fari."
 Genĝi diris.
 "Ha, kompatinde. Mi devus esti ŝin vizitinta por konsoli. Eniru kaj salutu."
 Koremitu igis subulon eniri, kaj petigis peron al la bonzino. Li dirigis, ke la mastro vizitis ŝin nur por ŝi. La servanto eniris kaj diris.
 "Li venis por konsoli ŝian malsanon."
 Ĉambelaninoj respondis, suprizite.
 "Ho, ni estas embarasitaj. Ŝi tre malfortikiĝis en ĉi tiuj kelkaj tagoj, kaj ŝi ne povos vidi lin."
 Sed ne akcepti vizitanton estis evitinde kun estimo, kaj tial ili oridigis la sudan markezĉambron, kaj invitis lin.
 "Ĉi tiu estas tre sufoka loko, sed la monaĥino nur volas esprimi siajn dankojn.

この月ごろは、ありしにまさるもの思ひに、ことごとなくて過ぎゆく。
 秋の末つ方、いともの心細くて嘆きたまふ。月のをかしき夜、忍びたる所に、からうじて思ひたちたまへるを、時雨めいてうちそそく。おはする所は六条京極わたりにて、内裏よりなれば、すこしほど遠き心地するに、荒れたる家の、木立いとものふりて、木暗く見えたるあり。例の御供に離れぬ惟光なむ、
 「故按察使大納言の家にはベりて、もののたよりにとぶらひてはべりしかば、かの尼上、いたう弱りたまひにたれば、何ごともおぼえず、となむ申してはべりし」
と聞こゆれば、
 「あはれのことや。とぶらふべかりけるを。などかさなむとものせざりし。入りて消息せよ」
とのたまへば、人入れて案内せさす。わざとかう立ち寄りたまへること、と言はせたれば、入りて、
 「かく御とぶらひになむおはしましたる」
と言ふに、おどろきて、
 「いとかたはらいたきことかな。この日ごろ、むげにいと頼もしげなくならせたまひにたれば、御対面などもあるまじ」
と言へども、帰したてまつらむはかしこしとて、南の廂ひきつくろひて入れたてまつる。
 「いとむつかしげにはベれど、かしこまりをだにとて。

31


Hazarde ni akceptas vin en ĉi tiu malluma sidejo."
 Certe li sentis la ĉambron malsame al ordinaro.

 "Mi ĉiam intencis viziti vin, sed pro via konstanta rifuzemo, mi hezitis veni. Mi estis ankaŭ senkonsidera ne aŭdi vian malsanon pli grava."
 La monaĥino transdonis la respondon al li, perante ĉambelaninon.
 "Malsano jam fariĝis mia ordinaro, sed la lasta momento venos baldaŭ. Mi pardonpetas, ke mi ne rekte parolas al vi, spite al via dankinda konsolvizito. Pri via deziro pri la knabino, se via volo ne ŝanĝos, nepre akceptu ŝin, post paso de ŝia infanaĝo. Lasi ŝin tre soleca estos baro por mia dezirata kredo al Budho."

 Ili ambaŭ sidiĝis tre proksime, kaj tial ŝia malfortika voĉo aŭdiĝis de peco al peco, flustrante:
 "Estas tre estiminde. Almenaŭ mia nepino estus aĝa, kapable por respondi mem..."
 Genĝi aŭskultis ŝian murmuron kun emocio, kaj diris al la peranta servistino.
 "Kial mi montros voluptemon sur surfaca malprofunda koro? Ĉu ligiĝo de la antaŭa mondo aŭ ne, depost kiam mi ekvidis ŝin, mi havis sopiron eksterordinaran, pri kio mi estas certa, ke nia ligiĝo ne devenas de ĉi tiu mondo."
 Kaj li petis.
 "Mi sentas mian viziton vana. Almenaŭ mi volas aŭdi ŝian infanan voĉon..."

ゆくりなう、もの深き御座所になむ」
と聞こゆ。げにかかる所は、例に違ひて思さる。
 「常に思ひたまへたちながら、かひなきさまにのみもてなさせたまふに、つつまれはベりてなむ。なやませたまふこと重くともうけたまはらざりけるおぼつかなさ」
など聞こえたまふ。
 「乱り心地は、いつともなくのみはべるが、限りのさまになりはべりて、いとかたじけなく立ち寄らせたまへるに、みづから聞こえさせぬこと。のたまはすることの筋、たまさかにも思しめしかはらぬやうはべらば、かくわりなき齢過ぎはベりて、かならずかずまへさせたまへ。いみじう心細げに見たまへおくなん、願ひはベる道のほだしに、思ひたまへられぬべき」
など聞こえたまへり。
 いと近ければ、心細げなる御声絶え絶え聞こえて、
 「いとかたじけなきわざにもはベるかな。この君だに、かしこまりも聞こえたまつべきほどならましかば」
とのたまふ。あはれに聞きたまひて、
 「何か、浅う思ひたまへむことゆゑ、
かうすきずきしきさまを見えたてまつらむ。いかなる契りにか、見たてまつりそめしより、あはれに思ひきこゆるも、あやしきまで、この世の事にはおぼえはベらぬ」
などのたまひて、
 「かひなき心地のみしはベるを、かのいはけなうものしたまふ御一声、いかで」
とのたまへば、

32


 La ĉambelanino respondis.
 "Ne, ŝi estas en dormo, sciante nenion."
 Ĝuste tiam aŭdiĝis sono paŝe alproksimiĝi.
 "Avinjo, mi aŭdis, ke sinjoro Genĝi venis ĉi tien, kiu vizitis vin en la templo. Kial ne vidi?"
 Ĉambelaninoj ne povis teni sin senhontaj, kaj avertis,
 "Silenton!"
 Sed Juna Violo daŭrigis sian parolon.
 "Sed, vi diris. Je ekvido al li, malagrabla humoro foriris. "
 Ŝi parolis kun fiero, ke ŝi diras kleran aferon. Genĝi aŭdis ŝin kun intereso, sed afektis ne aŭdi, konsiderante pri la servistinoj en doloro. Li foriris, postlasante sinceran saluton por resaniĝo. Li pensis.
 'Certe ŝi estas tro juna. Sed, mi volas bone nutri ŝin.'


16) persisto al Juna Violo

 En la sekvanta tago Genĝi ankaŭ sendis konsolmesaĝon al la monaĥino, kaj aldonis etan leteron, kiel antaŭe.

	"Cignokrion tre infanan
	Aŭdis mi kun emocio
	Mi, boato inter kanoj,
	Vin direktas, sen funkcio

'Amon ĉiam al sama homo'."
 Li skribis intence infanece, kiu montriĝis tre fascina, kaj la ĉambelaninoj rekomendis ĝin por bona ekzemplo de skribekzerco. Seŭnagon donis respondon al li.

 「いでや、よろづもの思し知らぬさまに、大殿籠り入りて」
など聞こゆるをりしも、あなたより来る音して、
 「上こそ。この寺にありし源氏の君こそおはしたなれ。など見たまはぬ」
とのたまふを、人々いとかたはらいたしと思ひて、
 「あなかま」
と聞こゆ。
 「いさ、見しかば心地のあしさ慰みき、とのたまひしかばぞかし」
とかしこきこと聞こえたりと思してのたまふ。いとをかしと聞いたまへど、人々の苦しと思ひたれば、聞かぬやうにて、まめやかなる御とぶらひを聞こえおきたまひて帰りたまひぬ。げに言ふかひなのけはひや、さりとも、いとよう教へてむ、と思す。

16)

 またの日もいとまめやかにとぶらひきこえたまふ。例の小さくて、

	「いはけなき
	鶴の一声聞きしより
	葦間になづむ
	舟ぞえならぬ

同じ人にや」
と、ことさら幼く書きなしたまへるも、いみじうをかしげなれば、やがて御手本に、と人々聞こゆ。少納言ぞ聞こえたる。

33


 "La monaĥino, kiun vi vizitis, ŝajnas malfacile travivi hodiaŭon. De nun ni iras al la monta templo. Pri danko de via konsolo, ŝi donus respondon ekster ĉi tiu mondo."
 Genĝi estis kortuŝita.
 Aŭtuna vespero estas sopirema tempo. Plu, Genĝi ne havis trankvilan tempon, nur pripensante la noblan virinon en ĝemo, kaj pliiĝis la deziro viziti la sangorilatulinon trude. Li rememoris la vesperon sopire, kiam la bonzino utais, ke ŝi 'ne povos vaporiĝi foren rose'. Li ankaŭ fariĝis sentrankvila en konsidero, se li reale vidos la knabinon, kaj trovos senapreza. Li utais.

	Pluki volas junan herbon
	Iam mi por vidi bone
	La radikon kunligitan
	Al la visteri', kelkone


17) morto de manaĥino

 Estis decidita la ekskurso de Mikado al la Palaco Suzaku, en luna oktobro. Ĉiuj talentaj ludantoj estis elektitaj el noblaj familioj, altranguloj kaj palacservistoj kiel dancistoj kaj aliaj en la tago. Komence de princoj kaj ministroj ekzercis fervore necesajn teknikojn, tiel okupate, havante nenian liberan tempon.
 En tia cirkonstanco Genĝi ne mesaĝis al la homoj en la monata templo. Nun li sendis mesaĝiston intence, kaj nur respondo de soŭduo atingis.
 "Ĉirkaŭ la dudeka tago de la lasta monato, finfine forpasis la monaĥino.

 「訪はせたまへるは、今日をも過ぐしがたげなるさまにて、山寺にまかり渡るほどにて。かう訪はせたまへるかしこまりは、この世ならでも聞こえさせむ」
とあり。いとあはれと思す。
 秋の夕べは、まして、心のいとまなく思し乱るる人の御あたりに心をかけて、あながちなる、ゆかりもたづねまほしき心もまさりたまふなるべし。「消えんそらなき」とありし夕
ベ、思し出でられて、恋しくも、また、見ば劣りやせむ、とさすがに危ふし。
手に摘みて
いつしかも見む紫の
ねにかよひける
野辺の若草

17)

 十月に朱雀院の行幸あるべし。舞人など、やむごとなき家の子ども、上達部殿上人どもなども、その方につきづきしきは、みな選らせたまへれば、親王たち大臣よりはじめて、とりどりの才ども習ひたまふ。いとまなし。
 山里人にも、久しくおとづれたまはざりけるを、思し出でて、ふりはへ遣はしたりければ、僧都の返りごとのみあり。
 「たちぬる月の二十日のほどになむ、つひにむなしく見たまへなして、

34


Morto estas ne evitebla afero en la mondo, sed ni estas en malĝojo."
 Rigardante la leteron, Genĝi emociiĝis pri vaneco de la vivo, kaj pripensis la knabinon, kiun la forpasintino tre zorgis pri la estonteco, kiu nun tre ĝemus en la juna sentimento. Li mem perdis sian patrinon, la kaŭjon* Paŭlovnio, kiam li estas tri jaraĝa, pri kiu li nur nebule rememoras. Li konsolis ŝin ne surface. Seŭnagon sendis elkoran dankon al li.


18) Genĝi vizitas domon de Juna Violo

 La funebra periodo dum dudek** tagoj pasis, kaj la restantaj homoj revenis al la domo en la Urbo. Genĝi aŭdis tion, kaj post tagoj, kiam li ne estis okupita, li mem vizitis la domon en la nokto. Ĝi estis terurige ruiniĝinta kaj malmulthoma, kaj li supozis, kiom terure sentus la junulino. Li estis invitita en la ĉambron, saman al la antaŭa fojo, kaj Seŭnagon rakontis la finan stadion de la monaĥino kun larmoj senĉese. Ŝin aŭskultante, ankaŭ liaj manikoj malsekiĝis de larmoj ne normale. Ŝi daŭrigis.
 "Oni konsilis pri tranloĝiĝo de Juna Violo al la domo de la patro, princo Fjaŭbukjaŭ. Sed la forpasinta ŝia patrino akceptis tiean oficialan edzinon tre severa kaj plena je malamo.

 * duaranga edzino de Mikado.
 ** aliopinie: tridek.

世間の道理なれど、悲しび思ひたまふる」
などあるを見たまふに、世の中のはかなさもあはれに、うしろめたげに思へりし人もいかならむ、幼きほどに恋ひやすらむ、故御息所に後れたてまつりしなど、はかばかしからねど思ひ出でて、浅からずとぶらひたまへり。少納言、ゆゑなからず御返りなど聞こえたり。

18)

 忌みなど過ぎて、京の殿になど聞きたまへば、ほど経て、みづからのどかなる夜おはしたり。いとすごげに荒れたる所の、人少ななるに、いかに幼き人おそろしからむと見ゆ。例の所に入れたてまつりて、少納言、御ありさまなど、うち泣きつつ聞こえつづくるに、あいなう御袖もただならず。
 「宮に渡したてまつらむとはべるめるを、故姫君のいと情なく、うきものに思ひきこえたまへりしに、

35


Ankaŭ la forpasinta avino ĝeme zorgis ĉiam, ke ŝi jam ne estas je tro infana aĝo, nek adoleska, ne komprenante aliulan ideon, resume je ambigua, kaj ke ŝi vivos kune kun multaj bofratinoj, certe ne amate. Nepre ŝi estos tia. Pri via dankinda portempa propono, ni ne konsideris ĝin, estiel via plano post jaroj. Nun estus la tempo, kiam ni devus danki vin pri la propono. Sed fakte ŝi ne ŝajnas deca al vi, kreskante infanece ol ŝia aĝo. Ni dolore zorgas ŝin."
 Genĝi respondis.
 "Kial vi ne honeste akceptas mian peton, jam ripete proponitan? Ŝia infaneca koro montriĝis al mi aminda kaj sopirinda kontraŭe, kio konvinkigis min, ke nia ligiĝo de la antaŭa mondo estas certa. Mi volas alparoli ŝin rekte, ne perante homon.

	Ĉe marbord' de kanoj Vaka
	Kreskas ne marherbo vane
	Ĉu mi estas ondo vaka
	Retroira nur spontane?

Sen tio, malĝentila akcepto!"
 Seŭnagon respondis.
 "Ho, tre estimende."
 Ŝia reutao:

	Ripetanta ondo logas
	Belan algon ĉe marbordo
	Se ond' trude ĝin arogas
	Malkovriĝos la malordo

Via deziro estas ne akceptebla."

いとむげに児ならぬ齢の、またはかばかしう人のおもむけをも見知りたまはず、中空なる御ほどにて、あまたものしたまふなる中の、あなづらはしき人にてや交りたまはんなど、過ぎたまひぬるも世とともに思し嘆きつること、しるきこと多くはベるに、かくかたじけなきなげの御言の葉は、後の御心もたどりきこえさせず、いとうれしう思ひたまへられぬべきをりふしにはベりながら、すこしもなぞらひなるさまにもものしたまはず、御年よりも若びてならひたまへれば、いとかたはらいたくはベる」
と聞こゆ。
 「何か、かうくり返し聞こえ知らする心のほどを、つつみたまふらむ。その言ふかひなき御心のありさまの、あはれにゆかしうおぼえたまふも、契りことになむ、心ながら思ひ知られける。なほ人づてならで、聞こえ知らせばや。

	あしわかの
	浦にみるめはかたくとも
	こは立ちながら
	かへる波かは

めざましからむ」
とのたまへば、
 「げにこそいとかしこけれ」
とて、

	「寄る波の
	心も知らでわかの浦に
	玉藻なびかん
	ほどぞ浮きたる

わりなきこと」

36


 Ŝia traktado estis lerta, kaj li estis kontenta.
 'Kial mi ne aŭdacas?'
 Lia citanta utaado penetris korojn de la ĉambelaninoj tre fascinaj.
 Juna Violo sopiris al la avino kaj plorkuŝis. Tiam ludamikinoj duris al ŝi.
 "Ŝajnas, ke venis homo en noŝo*-vesto. Probable venis via patro princo."
 Ŝi levis sin kaj demandis.
 "Seŭnagon, kie estas la homo en noŝo-vesto? Ĉu venis mia patro princo?"
 Ŝia voĉo alproksimiĝanta sonis tre ĉarme. Genĝi diris.
 "Ne, mi ne estas la princo, sed ne traktu min kiel fremdulo. Venu ĉi tien."
 Ŝi eksciis lin la gratulinda persono en la lastfoja rakonto, kaj kritikante sian malĝustan juĝon, proskimiĝis al la nutristino.
 "Nu, ni iru. Mi estas dormema."
 "Kial do, vi kaŝos vin? Dormu sur miaj genuoj. Venu proksimen plu."
 La nutristino diris.
 "Tial mi jam diris. Ŝi ankoraŭ ne scias manieron kiel konduti!"
 Sed ŝi puŝis ŝin proksimen al li. La knabino sidis sen ia konsidero. Genĝi palpe serĉis ŝin, etendante sian manon de sub la vandokurteno, kaj trovis, ke ŝi vestas sin per deamelita vesto, sur kiu pendis hararo glite, kaj kies ekstremo estis sentita riĉe. Li supozis ŝin ĉarma. Kiam li kaptis ŝin je la mano, ŝi time pensis, ke nekonato venis tiel proksimen, por ŝia evito.

 * ĉiutaga vesto de nobeloj, ne oficiala, por viro.

と聞こゆるさまの馴れたるに、すこし罪ゆるされたまふ。
 「なぞ越えざらん」
と、うち誦じたまへるを、身にしみて若き人々思へり。
 君は、上を恋ひきこえたまひて泣き臥したまへるに、御遊びがたきどもの、
 「直衣着たる人のおはする。宮のおはしますなめり」
と聞こゆれば、起き出でたまひて、
 「少納言よ。直衣着たりつらむは、いづら。宮のおはするか」
とて、寄りおはしたる御声、いとらうたし。
 「宮にはあらねど、また思し放つベうもあらず。こち」
とのたまふを、恥づかしかりし人と、さすがに聞きなして、あしう言ひてけり、と思して、乳母にさし寄りて、
 「いざかし、ねぶたきに」
とのたまへば、
 「いまさらに、など忍びたまふらむ。この膝のうへに大殿籠れよ。いますこし寄りたまへ」
とのたまへば、乳母の、
 「さればこそ。かう世づかぬ御ほどにてなむ」
とて、押し寄せたてまつりたれば、何心もなくゐたまへるに、手をさし入れて探りたまへれば、なよよかなる御衣に、髪はつやつやとかかりて、末のふさやかに探りつけられたる、いとうつくしう思ひやらる。手をとらへたまへれば、うたて、例ならぬ人の、かく近づきたまへるは、恐ろしうて、

37


 "Mi diras, ke mi dormos."
 Tiel dirante ŝi iris funden de la ĉambro, kaj laŭ ŝi ankaŭ li glite trapasis la kurtenon, kaj diris.
 "Nun mi estas via zorganto. Ne evitu min."
 La nutristino diris kun miro, dolore.
 "Ve, kian agon! Evitinda konduto! Kiom ajn vi parolos, estos neniu respondo."
 Li diris.
 "Vidu, kiel mi traktos ŝin, ankoraŭ tiel infanan. Nur konfirmu mian profundan koron ĝis la fino, eskterordinaran en la mondo."
 Hajlis severe disĵete, kaj la nokto iĝis tute tetura.
 "Kial vi vivas ĉi tie, ĉirkaŭite nur de malmultaj homoj, kaj soleca?"
 Genĝi plore diris, kaj ne povis eliri, forlasante ŝin en tiu cirkonstanco.
 "Fermu kradfenestrojn. Mi estos deĵoranto, kontraŭ tiom teruriga nokto. Ĉiuj kolektiĝu proksimen."
 Kaj li eniris la baldakenan liton en natura maniero, pri kio ĉiuj ĉambelaninoj estis konsternitaj pro lia kurioza konduto, kaj sidiĝis ĉirkaŭ ĝi. La nutristino konvinke pensis tion senhonta kaj eksterordinara, sed ne povinte akre alvoĉi, nur sidiĝis kun suspiroj. La knabino tremis pro timo, kiel ŝi fariĝos. Ŝia bela haŭto vidiĝis aspre malvarma, kaj li kovris ŝin per subvesto.

 「寝なむといふものを」
とて強ひて引き入りたまふにつきて、すべり入りて、
 「今は、まろぞ思ふべき人。なうとみたまひそ」
とのたまふ。乳母、
 「いで、あなうたてや。ゆゆしうもはベるかな。聞こえさせ知らせたまふとも、さらに何のしるしもはベらじものを」
とて、苦しげに思ひたれば、
 「さりとも、かかる御ほどをいかがはあらん。なほ、ただ世に知らぬ心ざしのほどを見はてたまへ」
とのたまふ。
 霰降り荒れて、すごき夜のさまなり。
 「いかで、かう人少なに、心細うて過ぐしたまふらむ」
とうち泣いたまひて、いと見捨てがたきほどなれば、
 「御格子まゐりね。もの恐ろしき夜のさまなめるを、宿直人にてはべらむ。人々近うさぶらはれよかし」
とて、いと馴れ顔に御帳の内に入りたまへば、あやしう思ひの外にも、とあきれて、誰も誰もゐたり。乳母は、うしろめたうわりなしと思へど、荒らましう聞こえ騒ぐべきならねば、うち嘆きつつゐたり。若君は、いと恐ろしう、いかならんとわななかれて、いとうつくしき御肌つきも、そぞろ寒げに思したるを、らうたくおぼえて、単衣ばかりを押しくくみて、

38


Genĝi mem konceptis sian agon bruta, kaj alparolis ŝin ĝentile.
 "Venu mian domon. Tie estas multaj interesaj bildoj, kaj oni ludas per paperpupoj."
 Li ĵetis la vortojn, plaĉindajn al ŝia koro. Ŝi sentis lin intima en sia juna koro, kaj ne tro timis lin, sed ankoraŭ restis strange mistera. Ŝi ne povis endormiĝi, kaj nur kuŝis tie, daŭre hezitante.
 Vento blovegis ŝtorme dum la tuta nokto. Ĉambelaninoj murmuris reciproke.
 "Se li ne estus kun ni, kiel solecaj estus ni. Se ili estus en decaj aĝoj por geedziniĝi..."
 La nutristino servis tuj apud la lito, de sia respondeco. Ventoblovo ĉesis iom, kaj Genĝi intencis reiri en mallumo dum la nokto, afektante kvazaŭ post la vizito al amatino. Li diris.
 "Mi estos pli dorna pri ŝi eĉ momenton, vidinte tiel mirindan. Mi volas akcepi ŝin en mian domon, kie mi povos vidi ŝin matene kaj vespere. Kiel mizere, ke ŝi restas ĉi tie!"
 Seŭnagon respondis.
 "Mi aŭdis pri ŝia patro princo, ke li venos por preni ŝin, post la kvardeknaŭataga funebra ceremonio."
 Genĝi diris.
 "Certe li estas apogebla samsangulo, sed li jam loĝis aliloke dum longe, kaj tial ŝi sentos lin nefamiliara, samkiel min. Ĉi-foje mi vidis ŝin por la unua fojo, kaj mia profunda zorgo superos lin."
 Kaj li karesis Junan Violon je la kaphararo, kaj foriris de tie, retrorigandante multajn fojojn.

わが御心地も、かつは、うたておぼえたまへど、あはれにうち語らひたまひて、
 「いざたまへよ。をかしき絵など多く、雛遊びなどする所に」
と、心につくべきことをのたまふけはひの、
いとなつかしきを、幼き心地にも、いといたう怖ぢず、さすがにむつかしう、寝も入らずおぼえて、身じろき臥したまへり。
 夜ひと夜風吹き荒るるに、
 「げにかうおはせざらましかば、いかに心細からまし。同じくはよろしきほどにおはしまさましかば」
とささめきあへり。乳母は、うしろめたさに、いと近うさぶらふ。風すこし吹きやみたるに、夜深う出でたまふも、事あり顔なりや。
 「いとあはれに見たてまつる御ありさまを、今はまして片時の間もおぼつかなかるべし。明け暮れながめはベる所に渡したてまつらむ。かくてのみはいかが。もの怖ぢしたまはざりけり」
とのたまへば、
 「宮も御迎へになど聞こえのたまふめれど、この御四十九日過ぐしてや、など思うたまふる」
と聞こゆれば、
 「頼もしき筋ながらも、よそよそにてならひたまへるは、同じうこそ疎うおぼえたまはめ。今より見たてまつれど、浅からぬ心ざしはまさりぬべくなむ」
とて、かい撫でつつ、かへりみがちにて出でたまひぬ。

39



19) sekreta virino survoje

 La ĉielo estis kovrita de densa nebulo, kaj rosoj estis metitaj tre blankaj. Reveno de reala amo estus deca en ĉi tia mateno, sed Genĝi sentis malkontenta hodiaŭ. Li rememoris, ke la domo de la virino, kiun li sekrete vizitadis, estas surveje, kaj frapegis la pordon, sed neniu aŭdis tion. Sen alia rimedo li utaigis al akompananto kun bela voĉo.

	En migrado tra nebulo
	De krepuska promenado
	Trovis pordon de karulo
	N' eblas pasi mi sur pado
 La subulo voĉe utais du fojojn, kaj tiam eliris klera persono de la pordo, kaj utais.
	Ĉu herbpordo baras venon
	De migranto en nebulo?
	Kiu metis la kurtenon
	Kiel baro de kunulo?

 Kaj li eniris. Sekvante elvenis neniu. Reveni sen rezulto estis hontinda, sed jam lumiĝanta ĉielo ne kaŝos la aferon, kaj li revenis al Nideŭvin.
 Li drone pripensadis la ĉarman knabinon, kaj kuŝis, ridante sola. Li ellitiĝis, kiam la suno jam staris alta, kaj sendis leteron. La enhavo estis ne rutina al normala amletero, kaj li multe konsideris, subenmetante tuĉpenikon multajn fojojn. Li samtempe sendis interesajn bildojn al ŝi.

 いみじう霧りわたれる空もただならぬに、霜はいと白うおきて、まことの懸想もをかしかりぬべきに、さうざうしう思ひおはす。いと忍びて通ひたまふ所の、道なりけるを思し出でて、門うち叩かせたまへど、聞きつくる人なし。かひなくて、御供に声ある人して、うたはせたまふ。

	あさぼらけ
	霧立つそらのまよひにも
	行き過ぎがたき
	妹が門かな

と二返りばかりうたひたるに、よしある下仕を出だして、

	立ちとまり
	霧のまがきの過ぎうくは
	草のとざしに
	さはりしもせじ

と言ひかけて入りぬ。また人も出で来ねば、帰るも情なけれど、明けゆく空もはしたなくて、殿へおはしぬ。
 をかしかりつる人のなごり恋しく、ひとり笑みしつつ臥したまへり。日高う大殿籠り起きて、文やりたまふに、書くベき言葉も例ならねば、筆うち置きつつすさびゐたまへり。をかしき絵などをやりたまふ。

40



20) Fjaŭbukjaŭ vizitas filinon

 La domon de la forpasita dajnagono Azeti vizitis la princo Fjaŭbukjaŭ, ĝuste en la sama tago, kiam Genĝi foriris. Ĝi fariĝis sovaĝe ruiniĝinta ol antaŭaj kelkaj jaroj. En vasta tereno kadukiĝinta tro malmultaj homoj vivis solece. Li ĉirkaŭrigardis kaj diris.
 "Kial la juna homo povos vivi en ĉi tia loko eĉ dum mallonga tempo! Bone, mi transloĝigos ŝin. La loko ne estas tiel malvasta, kiel ŝi hezitos pri la bopatrino. Nutristinoj servu al ŝi, prenante apartan ĉambron. Tie estas junaj infanoj, kaj ŝi ludu kune, kaj intimiĝu al ili."
 Li venigis Junan Violon proksimen, kaj flaris bonan odoron, profunde penetrantan ŝian veston, kio transvenis de parfumo de Genĝi.
 "Kiel bona odoro! Kontraŭe, kiel deamelita la vesto!"
 Li priprensis tiean domekonomion kun doloro. Li diris al la nutristino.
 "Ŝi ĉiam estis apud la maljuna masanulo dum jaroj. Mi rekomendis, ke ili venu al mia domo kaj intimiĝu al familianoj, sed la avino ne ŝatis, spite al mia bonvolo, pro kio mia edzino estis malagrabla. Transkoĝi tien post la malfeliĉo estas kompatinde."
 Seŭnagon diris.
 "Bonvole ne zorgu. Pli bone estas solece loĝi ĉi tie, sed trankvile dume. Kaj bone estos iri al vi, post ŝia konsciiĝo pri sia vivo."

 かしこには、今日しも、宮渡りたまへり。年ごろよりもこよなう荒れまさり、広うもの古りたる所の、いとど人少なにさびしければ、見わたしたまひて、
 「かかる所には、いかでか、しばしも幼き人の過ぐしたまはむ。なほかしこに渡したてまつりてむ。何のところせきほどにもあらず。乳母は、曹司などしてさぶらひなむ。君は、若き人々あれば、もろともに遊びて、いとようものしたまひなむ」
などのたまふ。
 近う呼び寄せたてまつりたまへるに、かの御移り香の、いみじう艷に染みかへらせたまへれば、
 「をかしの御匂ひや。御衣はいとなえて」
と心苦しげに思いたり。
 「年ごろも、あつしくさだすぎたまへる人に添ひたまへるよ。かしこに渡りて見ならしたまへなどものせしを、あやしう疎みたまひて、人も心おくめりしを、かかるをりにしもものしたまはむも、心苦しう」
などのたまへば、
 「何かは。心細くとも、しばしはかくておはしましなむ。すこしものの心思し知りなむに渡らせたまはむこそ、よくははべるベけれ」
と聞こゆ。

41


 Kaj ŝi daŭrigis.
 "Ŝi ne manĝas eĉ malmulte, ĝemsopirante la avinon."
 Certe ŝi malgrasiĝis je la vizaĝo, kaj kontraŭe ŝajnis nobla kaj ĉarma.
 "Kial vi sopiras la avinon tiel rektanime? Neniu helpo al vi pri la forpasinto. Jen, mi estas, apud vi."
 Li parolis al ŝi ĝentile, kaj foriras ĉe la vesperiĝo. Ŝi sentis tre soleca kaj ekploris. Ankaŭ li ekploris kaj diris.
 "Ne dronu en profunda lamento. Mi bonvenigos vin al mia domo, aŭ hodiaŭ, aŭ morgaŭ."
 Li mildigis ŝin multajn fojojn, kaj foriris. Ŝi ploris pro soleco post lia foriro.
 Juna Violo ne pripensis sian futuron, kiam la monaĥino zorgis ĉiam apude. Tiu avinjo jam forpasis - tia penso estis tre malĝoja, kaj premis ŝian nematuran koron. Ŝi ne plu ludis naive, malsame al antaŭe. En la tago ŝi distris sin iel, sed en la vespero dronis en profunda melankolio. La nutristino ne povis plu konsoli, zorgante kial ŝi povos vivi, kaj kune ploradis.


21) Genĝi sendas Koremitu

 De Genĝi venis Koremitu.
 "Mi devas mem viziti vin, sed Mikado invitis min al la palaco. Mi vidis la knabinon kompatinda, kaj estas sentrankvila."
 Tiel dirante, Genĝi sendis lin, kiel la deĵoranton.

 「夜昼恋ひきこえたまふに、はかなきものも聞こしめさず」
とて、げにいといたう面瘦せたまへれど、いとあてにうつくしく、なかなか見えたまふ。
 「何か、さしも思す。今は世に亡き人の御ことはかひなし。おのれあれば」
など語らひきこえたまひて、暮るれば帰らせたまふを、いと心細しと思いて泣いたまへば、宮うち泣きたまひて、
 「いとかう思ひな入りたまひそ。今日明日渡したてまつらむ」
など、かへすがへすこしらへおきて、出でたまひぬ。なごりも慰めがたう泣きゐたまへり。
 行く先の身のあらむことなどまでも思し知らず、ただ年ごろたち離るるをりなうまつはしならひて、今は亡き人となりたまひにける、と思すがいみじきに、幼き御心地なれど、胸つとふたがりて、例のやうにも遊びたまはず、昼はさても紛らはしたまふを、夕暮となれば、いみじく屈したまへば、かくてはいかでか過ごしたまはむ、と慰めわびて、乳母も泣きあへり。

21)

 君の御もとよりは、惟光を奉れたまへり。
 「参り来べきを、内裏より召しあればなむ。心苦しう見たてまつりしも、静心なく」
とて、宿直人奉れたまへり。

42


 Ĉambelaninoj grumblis.
 "Ho, tute ne aprezinde! Kian neglektadon ĉe la komenco, eĉ en ludo! Se la princo aŭskultos, li akuzos malklarecon de ni servantoj. Ho, estiminde. Nenial parolu pri ĉi tio al via patro en ia ŝanco infanece."
 Ili adomnis al la knabino, kiu tute ne atentis la signifon, ĝis miro. Seŭnagon faris seriozan rakonton al Koremiru.
 "Post paso de jaroj, ĉi tia destino povus realiĝi ne eviteble, sed nuntempe ilia rilato estas ne oportuna. Sed Genĝi alparolas ŝin multfoje trude, kaj tial mi estas perleksita, kiel li konsideras. Hodiaŭ ŝia patro princo alvenis kaj diris,
 'Servu al ŝi kontentige. Ne tenu peradon kun viro facilanime.'
 Ankaŭ tiu ordono estas pena al mi, kio rememorigis nenormalan konduton de via mastro hieraŭ nokte."
 Ŝi supozis, ke ĉi tiu persono ankaŭ pensus, ke jam okazis geedza afero inter ili. Sed, sen alia rimedo, ŝi ne diris tro ĝeme. Koremitu ankaŭ ne komprenis, kio okazis.
 Li revenis kaj raportis al Genĝi tiean cirkonstancon. Kompatinde, sed viziti refoje ŝajnis troige, kaj post elliko oni klaĉos lian konduton frivola kaj kurizoza. Post hezito, li konklude decidis alpreni ŝin al sia domo. Li sendis leterojn al ŝi multajn fojojn.Vesperiĝis, kaj li sendis la saman homon Koremitu. La mesaĝo diris.
 "Estas laboro bari min mem viziti. Ne prenu min malfervora."

 「あぢきなうもあるかな。戯れにても、もののはじめにこの御ことよ。宮聞こしめしつけば、さぶらふ人々のおろかなるにぞさいなまむ。あなかしこ。もののついでに、いはけなくうち出できこえさせたまふな」
など言ふも、それをば何とも思したらぬぞあさましきや。少納言は、惟光にあはれなる物語どもして、
 「あり経て後や、さるべき御宿世、のがれきこえたまはぬやうもあらむ。ただ今は、かけてもいと似げなき御ことと見たてまつるを、あやしう思しのたまはするも、いかなる御心にか、思ひよる方なう乱れはベる。今日も宮渡らせたまひて、
 『うしろやすつかく仕うまつれ、心幼くもてなしきこゆな』
と、のたまはせつるも、いとわづらはしう、ただなるよりは、かかる御すき事も思ひ出でられはベりつる」
など言ひて、この人も事あり顔にや思はむ、など、あいなければ、いたう嘆かしげにも言ひなさず。大夫も、いかなることにかあらむ、と心得がたう思ふ。
 参りてありさまなど聞こえければ、あはれに思しやらるれど、さて通ひたまはむも、さすがにすずろなる心地して、かるがるしう、もてひがめたると、人もや漏り聞かむなど、つつましければ、ただ迎へてむと思す。御文はたびたび奉れたまふ。暮るれば、例の大夫をぞ奉れたまふ。
 「さはる事どものありて、え参り来ぬを、おろかにや」
などあり。

43


 Seŭnagon haste respondis en malmultaj vortoj.
 "De la princo venis la urĝa sciigo, ke li prenos la knabinon morgaŭ, kaj ni estas tute okupitaj por preparo. Apartiĝi de ĉi tiu ruiniĝinta domo estas nun pli solece, kaj la ĉambelaninoj estas perpleksitaj."
 Tiel ŝi ne bone regalis lin. Certe estis rimarkinde, ke ili estas okupitaj en kudradoj kaj aliaj. Li revenis al Genĝi.


22) Genĝi kondukas Violon al sia domo

 Genĝi nun estas en la domo de Maldekstra Ministro, sed lia edzino Malvo ne volis tuj veni al li, kio faris lin malagrabla. Li ludis ses-kordan kotoon skrape, kaj en eleganta voĉo kantis la utaon - 'Kiam mi kulturas kampon en provinco de Fitati'*. Tiam Koremitu revenis, kaj Genĝi venigis lin kaj demandis. Aŭskultante lian raporton, Genĝi tre bedaŭris, konsiderante, se li akceptos ŝin kun peto post ŝia transloĝiĝo en la domon de la princo, tio ŝajnus tute frivola, kaj li estos eĉ akuzita, ke li elŝtelis junan knabinon. Jen li decidis transloki ŝin en sian domon antaŭ alveno de la princo, sigelante al la ĉambelaninoj la buŝojn. Li diris.
 "Mi mem iros tien en la matena krepuskto. Preparu ĉaron, kiel ĝi estas, kaj eskortigu unu aŭ du gardistojn."
 Koremitu obeis la ordonon, kaj foriris.

 * daŭrigo de la utao estas: 'Venis vi trans mont' en pluva nokto, suspektante min malĉasta'.

 「宮より、明日にはかに御迎へにとのたまはせたりつれば、心あわたたしくてなむ。年ごろの蓬生をかれなむも、さすがに心細く、さぶらふ人々も思ひ乱れて」
と、言少なに言ひて、をさをさあへしらはず、物縫ひいとなむけはひなどしるければ、参りぬ。

22)

 君は大殿におはしけるに、例の女君、とみにも対面したまはず。ものむつかしくおぼえたまひて、あづまをすががきて、
 「常陸には田をこそつくれ」
といふ歌を、声はいとなまめきて、すさびゐたまへり。参りたれば、召し寄せてありさま問ひたまふ。しかじかなど聞こゆれば、口惜しう思して、かの宮に渡りなば、わざと迎へ出でむも、すきずきしかるべし、幼き人を盗み出でたりと、もどき負ひなむ、その前に、しばし人にもロがためて、渡してむ、と思して、
 「暁、かしこにものせむ。車の装束さながら、随身一人二人仰せおきたれ」
とのたまふ。うけたまはりて立ちぬ。

44


 Genĝi pensis. 'Kiel mi faru, se oni ekscios ĉi-fojan aferon kaj famos pri mi frivola? Se ŝi estus sufiĉe aĝa konscii, oni povos supozi, ke la afero okazis en konsento de la virina flanko, kaj la afero estos tute natura. Se la patro princo trovos ŝin post mia ŝin-elŝtelo, mi estos rigardata hontinda kaj malorda aĉulo. Sed, se mi perdos ĉi tiun ŝancon, mi estos tre domaĝa.' Tial li eliras en ankoraŭ profunda nokto. Malvo nur sidis sen relasita koro, ne volonta kiel kutime. Genĝi diris.
 "Mi rememoris gravan aferon farendan en mia domo. Mi nun iros kaj revenos."
 Tian eliron eĉ ĉambelaninoj ne rimarkis. Li ŝanĝis noŝo-veston al la nova en sia ĉambro de la Ministro. Li rajdigis Koremitu sola sur ĉevalo, kaj eliris.
 Li frapigis la pordegon, kiun malfermis servanto, ne scianta la cirkonstancon. Li trapasigis la ĉaron tra la pordego, kaj Koremitu alfrapis la ĉambropordon kaj simule tusis. Seŭnagon rimarkis, kaj elvenis. La vasalo diris.
 "Jen alvenis mia mastro."
 Ŝi respondis.
 "La juna homo jam dormas. Kial li alvenis en tiel profunda nokto?"
 Ŝi supozis, ke li alvenis, post lia vizito al amatino. Genĝi diris.
 "Mi aŭdis, ke ŝi iros al la domo de la princo, kaj antaŭ tio mi havas vortojn adresi al ŝi."
 Seŭnagon daŭre sidis, ridante.
 "Kio estas tio? Kial ŝi povos respondi klere?"

 君、いかにせまし、聞こえありて、すきがましきやうなるべきこと、人のほどだにものを思ひ知り、女の心かはしける事と、推しはかられぬべくは、世の常なり、父宮の尋ね出でたまへらむも、はしたなうすずろなるべきを、と思し乱るれど、さてはづしてむはいと口惜しかべければ、まだ夜深う出でたまふ。女君、例のしぶしぶに、心もとけずものしたまふ。
 「かしこにいとせちに見るべき事のはベるを、思ひたまへ出でてなん。立ちかへり参り来なむ」
とて、出でたまへば、さぶらふ人々も知らざりけり。わが御方にて、御直衣などは奉る。惟光ばかりを馬に乗せておはしぬ。
 門うち叩かせたまへば、心も知らぬものの開けたるに、御車をやをら引き入れさせて、大夫妻戸を鳴らしてしはぶけば、
少納言聞き知りて、出で来たり。
 「ここに、おはします」
と言へば、
 「幼き人は御殿籠りてなむ。などか、いと夜深うは出でさせたまへる」
と、もののたよりと思ひて言ふ。
 「宮へ渡らせたまふべかなるを、その前に聞こえおかむとてなむ」
とのたまへば、
 「何ごとにかはベらむ。いかにはかばかしき御答へ聞こえさせたまはむ」
とて、うち笑ひてゐたり。

45


 Genĝi eniris, kion sentis la ĉambelanino evitinda, kaj ŝi diris.
 "Tie ankaŭ kuŝas malbelaj maljunaj ĉambelaninoj en malordaj figuroj!"
 Li iris al ŝia lito, dirante.
 "Ŝi ankoraŭ ne estas vekiĝinta? Nu, mi vekos ŝin. Kie estas tia homo, kiu ne rigardas belan staton de matena nebulo?"
 Seŭnagon ne povis elvoĉi eĉ 'hej'.
 Juna Violo estis en dormo, nenion konsciante. Genĝi brakumis ŝin kaj vekis. Ŝi vekiĝis, sed miskomprenis, ke la patro princo venis por bonvenigi sin. Li kombis ŝian hararon karese per manfingroj kaj diris.
 "Nun venu. Mi venis ĉi tien, kiel la sendito de via patro."
 Ŝi pensis sian juĝon malĝusta, kaj tremis, konsternite. Li diris.
 "Ho, kiel malĝoje. Ankaŭ mi estas homo, same kiel via patro."
 Li elvenis, portante ŝin sur siaj brakoj. Koremitu kaj Seŭnagon kriis.
 "Ho, kion vi faras?"
 Li respondis.
 "Mi jam diris fojojn, ke viziti ĉi tien estas tre malofte, kaj ke mi volas transloki ŝin al la sekura loko. Kaj mi aŭdis, ke ŝia patro venos por preni ŝin, kaj tiam pli malfaĉila estos la ŝanco paroli kun ŝi. Iu ĉambelanino sekvu min!"
 En subpremita koro Seŭnagon diris.
 "Hodiaŭ estas ne oportune. Kiam venos la princo, kiel ni povos klarigi al li? Se vi estus en ligiĝo edziĝi al ŝi, la afero iros nature post jaroj. Ŝi estas ankoraŭ senkonscia, kio donos ĉagrenon al ĉambelaninoj."

 君入りたまへば、いとかたはらいたく、
 「うちとけて、あやしきふる人どものはベるに」
と聞こえさす。
 「まだおどろいたまはじな。いで御目さましきこえむ。かかる朝霧を知らでは寝るものか」
とて入りたまへば、「や」ともえ聞こえず。
 君は、何心もなく寝たまへるを、抱きおどろかしたまふに、おどろきて、宮の御迎へにおはしたる、と寝おびれて思したり。御髪搔きつくろひなどしたまひて、
 「いざたまへ。宮の御使にて参り来つるぞ」
とのたまふに、あらざりけり、とあきれて、おそろしと思ひたれば、
 「あな心う。まろも同じ人ぞ」
とて、かき抱きて出でたまへば、大夫少納言など、
 「こはいかに」
と聞こゆ。
 「ここには、常にもえ参らぬがおぼつかなければ、心やすき所にと聞こえしを、心うく渡りたまへるなれば、まして聞こえがたかべければ。人ひとり参られよかし」
とのたまへば、心あわたたしくて、
 「今日はいと便なくなむはべるべき。宮の渡らせたまはんには、いかさまにか聞こえやらん。おのづから、ほど経てさるべきにおはしまさば、ともかうもはべりなむを、いと思ひやりなきほどのことにはベれば、さぶらふ人々苦しうはべるべし」

46


 Li respondis.
 "Konsentite. Ĉambelaninoj venu, poste."
 Kaj li kondukigis la bovĉaron al la koridoro por eniri. Ĉambelaninoj estis surprizitaj, kaj murmuris, ne sciante kiel fari. La junulino ekploris, pro ne komprenebla afero. Seŭnagon ne povis jam deteni lian perforton, kaj kunportis la vestaĵojn kudritajn hieraŭ nokte, kaj ankaŭ enĉariĝis, post sia vestoŝanĝo.


23) Juna Violo loĝas en Nideŭvin

 Nideŭvin situis malproksime, kaj la trupo atingis tien antaŭ ol lumiĝo de la mateno. La ĉaro estis haltigita ĉe la okcidenta konstruaĵo, kaj Genĝi elĉariĝis. Li portis Junan Violon sur siaj brakoj tre malpeze, kaj sidigis en la ĉambro. Seŭnagon diris, hezitante eliri.
 "Mi estus ankoraŭ kvazaŭ en sonĝo. Kiel mi faros?"
 Li respondis.
 "Laŭ via plaĉo. La knabino jam venis ĉi tien. Se vi volas reveni al la antaŭa domo, mi resendos vin."
 Ŝi ridis maldolĉe, kaj elĉariĝis. Pro subita surpriza ŝanĝiĝo, ŝia koro estis ne trankvila. 'Kiel pensos kaj diros la princo? Kiel fariĝos la filino? Post ĉio la tragedio okazis, kiam ŝi estis postlasita de apogeblaj personoj.' Larmoj falis de ŝiaj okuloj senĉese, sed pensante malbonaŭgura al la nova vivo, ŝi toleris kontraŭ plori.
 En ĉi tiu konstruaĵo neniu loĝis ĝis nun, kaj tial eĉ ne pendis kurtenoj.

と聞こゆれば、
 「よし、後にも人は参りなむ」
とて、御車寄せさせたまへば、あさましう、いかさまに、と思ひあへり。若君も、あやしと思して泣いたまふ。少納言、とどめきこえむ方なければ、昨夜縫ひし御衣どもひきさげて、みづからもよろしき衣着かへて乗りぬ。

23)

 二条院は近ければ、まだ明うもならぬほどにおはして、西の対に御車寄せておりたまふ。若君をば、いと軽らかにかき抱きておろしたまふ。少納言、
 「なほいと夢の心地しはべるを、いかにしはベるべきことにか」
とやすらへば、
 「そは心ななり。御みづから渡したてまつりつれば、帰りなむとあらば、送りせむかし」
とのたまふに、わらひておりぬ。にはかに、あさましう、胸も静かならず。宮の思しのたまはむこと、いかになりはてたまふべき御ありさまにか、とてもかくても、頼もしき人々に後れたまへるがいみじさ、と思ふに、涙のとまらぬを、さすがにゆゆしければ、念じゐたり。
 こなたは住みたまはぬ対なれば、御帳などもなかりけり。

47


Genĝi venigis Koremitu, kaj ordonis prepari baldakenliton, biombojn, k.a., tie kaj ĉi tie. Kurtenoj de vandoj estis pendigitaj, kaj la sidloko estis prekaŭ preparita. Li sendis homon al la orienta konstruaĵo, lia rezidejo, por portigi litaĵojn, kaj ĉi tie dormis en la sama ĉambro kun Juna Violo. Ŝi sentis tre timida, kaj tremis, kion li faros, sed ne povis ekplori en voĉoj, kaj plendis.
 "Mi volas dormi apud Seŭnagon."
 Tiu voĉo sonis tre infaneca.
 "Nun vi dormu, ne tiamaniere."
 Li instrukciis al ŝi. Ŝi ne povis plu toleri, kaj kuŝis, plorante en soleco. La nutristino ne povis kuŝigi sin, kaj vagante en aŭ sonĝo au realo, nur restis sendorma.
 Laŭ lumiĝo de la mateno Seŭnagon ĉirkaŭrigardis kaj trovis, ke la stiloj de konstrukcio kaj instalaĵoj estas tre fascinaj, kaj sableroj en la ĝardeno apenaŭ brilis kvazaŭ tavole metitaj perloj. Per tio ŝi supozis, ke ĉi tie servas superaj ĉambelaninoj, sed ŝi trovis neniun virinon. Tiu domo estis por maloftaj gastoj, kaj nur viroj servis ekster la bambukurteno. Ili aŭdis, ke Genĝi enkondukis virinon, kaj murmuris reciproke.
 "Kiu ŝi estas? Ŝi estos la virino amata eksterordinare."
 Oni alportis ĉi tien necesaĵojn por matena tualeto, kaj matenmanĝon. Genĝi ellitiĝis post la alta staro de la suno.
 "Estas maloportune sen ĉambelaninoj servi. Venigu decajn homojn de la antaŭa domo, en vespero."
 Li diris, kaj sendis homon al la orienta domo, por venigi knabinojn.

惟光召して、御帳御屛風など、あたりあたりしたてさせたまふ。御几帳の帷子引き下ろし、御座などただひきつくろふばかりにてあれば、東の対に、御宿直物召しに遣はして、大殿籠りぬ。若君は、いとむくつけく、いかにすることならむ、とふるはれたまへど、さすがに声たててもえ泣きたまはず。
 「少納言がもとに寝む」
とのたまふ声いと若し。
 「いまは、さは大殿籠るまじきぞよ」
と、教へきこえたまへば、いとわびしくて泣き臥したまへり。乳母はうちも臥されず、ものもおぼえず、起きゐたり。
 明けゆくままに見わたせば、大殿の造りざま、しつらひざま、さらにもいはず、庭の砂子も玉を重ねたらむやうに見えて、かかやく心地するに、はしたなく思ひゐたれど、こなたには女などもさぶらはざりけり。けうとき客人などの参るをりふしの方なりければ、男どもぞ御簾の外にありける。かく人迎へたまへり、と聞く人、
 「誰ならむ。おぼろけにはあらじ」
とささめく。
 御手水御粥など、こなたにまゐる。日高う寝起きたまひて、
 「人なくてあしかめるを、さるべき人々、夕づけてこそは迎へさせたまはめ」
とのたまひて、対に童べ召しに遣はす。

48


 "Knabinetoj, ĉiuj venu precipe."
 Laŭ lia ordono, kvar knabinoj alvenis tre ĉarme. Juna Violo ankoraŭ dormadis, kovrite de vestoj. Li vekis ŝin intence, kaj diris.
 "Ne kuŝu tiel melankolie. Ĉu fiulo povos zorgi vin tiel bone? Fascina virino estu milda en koro."
 Li jam komencis nutri ŝin. Lia figuro ŝajnis belega ol rigardo de distanco. Li alportigis interesajn pentraĵojn kaj ludilojn, kaj ilin montrante, faris ludojn, kio plaĉis al ŝi. Fine ŝi levis sin, kaj rigardis ilin. Ŝi vestis sin per malhelgrizaj kaj deamelitaj vestoj, kaj sidis, ridante naive sen zorgo - je tiu troa beleco, ankaŭ Genĝi ekridis, sen intenco.
 Li foriris al la orienta konstruaĵo. Juna Violo venis proksimen al la ĉambrorando, kaj rigardis arbojn kaj lageton en la ĝardeno, kie tre interese vidiĝis la bosko, velkinta de prujno, kvazaŭ pentrita en blido, kaj kvararangaj kaj kvinarangaj oficistoj, kiujn ŝi ne kutimis vidi ĝis nun, veni kaj reiri en siaj nigraj aŭ skarlataj oficialaj vestoj, miksite. 'Certe amuzinda loko' - ŝi pensis. Vidante interesajn bildojn sur biomboj, ŝi distriĝis mem. Ja, knabino ŝi estis.


24) Genĝi ludas kun Juna Violo

 Genĝi ne iris al la palacservo dum du, tri tagoj, kaj babilis kun ŝi, por gajni ŝian koron.

 「小さきかぎり、ことさらに参れ」
とありければ、いとをかしげにて、四人参りたり。君は御衣にまとはれて臥したまへるを、せめて起こして、
 「かう心うくなおはせそ。すずろなる人は、かうはありなむや。女は、心やはらかなるなむよき」
など、今より教へきこえたまふ。御容貌は、さし離れて見しよりも、きよらにて、なつかしううち語らひつつ、をかしき絵遊び物ども取りに遣はして、見せたてまつり、御心につく事どもをしたまふ。やうやう起きゐて見たまふに、にび色のこまやかなるが、うちなえたるどもを着て、何心なくうち笑みなどしてゐたまへるが、いとうつくしきに、我もうち笑まれて見たまふ。
 東の対に渡りたまへるに、たち出でて、庭の木立、池の方などのぞきたまへば、霜枯れ前栽絵にかけるやうにおもしろくて、見も知らぬ四位五位こきまぜに、隙なう出で入りつつ、げにをかしき所かな、と思す。御屛風どもなど、いとをかしき絵を見つつ、慰めておはするもはかなしや。

24)

 君は二三日内裏へも参りたまはで、この人をなつけ語らひきこえたまふ。

49


Li skribis antikvajn utaojn kaj pentris bildojn en diversaj manieroj, kaj montris al ŝi, aŭ kun intenco fari ilin lernobjektoj. Li faris tiujn artajn laborojn tre bele. Ŝi rigardis lian manon en tre bela tuĉtekniko sur purpura papero, skribita, 'Kampo Musaŝino vekas / La rankoron ...'
 Lia utao estis aldonita al ĝi en iom etaj literoj.

	Mi dorlotas junan herbon
	Jen kreskant' en Musaŝino
	Mi sopiras purpurherbon
	Kunligitan al vi, damo

 Genĝi rekomendis.
 "Nu, ankaŭ vi skribu."
 "Mi ankoraŭ ne bone skribas."
 Tiel dirante, ŝi supren rigardis lin, tre ĉarme kaj naive. Li ridetis kaj diris.
 "Malgraŭ ne lerta skribado, tute ne ekzerci estas plej malbone. Mi instruos."
 Ŝi ekskribis, kies manmovo kaj tuĉtenado estis infana. Li sentis tion nur aminda, kaj mem pensis sin stranga.
 "Ha, mi skribis fuŝe!"
 Ŝi hontis kaj kaŝis la provaĵon. Li montrigis ĝin perforteme.

	Mi ne scias la rezonon
	Kial kaŝi pri la herbo
	Kian ŝancon ĝi entenas
	Ne konatan pri la herbo?

 La mano esits tro juna, sed estonta progreso estis esperabla. Ŝi skribis en dikaj literoj, kiuj simalis al tiuj de la forpasinta monaĥino. Li pensis, ke ŝi skribos pli bele, post ekzercado de modernaj ekzemploj. Li ludadis kun ŝi, produktante multe da dometoj por pupoj, kio fariĝis bona distraĵo kontraŭ penso al Visterio.

やがて本にもと思すにや、手習ひ絵などさまざまにかきつつ見せたてまつりたまふ。いみじうをかしげにかき集めたまへり。「武葳野といへばかこたれぬ」と紫の紙に書いたまへる、墨つきのいとことなるを取りて見ゐたまへり。すこし小さくて、

	ねは見ねど
	あはれとぞ思ふ武葳野の
	露わけわぶる
	草のゆかりを

とあり。
 「いで君も書いたまへ」
とあれば、
 「まだようは書かず」
とて、見上げたまへるが、何心なくうつくしげなれば、うちほほ笑みて、
 「よからねど、むげに書かぬこそわろけれ。教へきこえむかし」
とのたまへば、うちそばみて書いたまふ手つき、筆とりたまへるさまの幼げなるも、らうたうのみおぼゆれば、心ながらあやしと思す。
 「書きそこなひつ」
と恥ぢて隠したまふを、せめて見たまへば、

	かこつべき
	ゆゑを知らねばおぼつかな
	いかなる草の
	ゆかりなるらん

と、いと若けれど、生ひ先見えて、ふくよかに書いたまへり。故尼君のにぞ似たりける。今めかしき手本習はば、いとよう書いたまひてむ、と見たまふ。雛など、わざと屋ども作りつづけて、もろともに遊びつつ、こよなきもの思ひのまぎらはしなり。

50



25) Ĉambelaninoj perpleksiĝas

 La ĉambelaninoj restantaj en la domo de la monaĥino estis perpleksitaj, ne povante raporti al la princo, alveninta por preni Junan Violon. Genĝi jam diris.
 "Ne sciigu al aliulo dume."
 Kaj Seŭnagon samopiniis, kaj sigeligis ilin je la buŝoj, sendante masaĝon. Ili nur raportis.
 "Ni ne scias, kie ŝi estas. Ĉambelanino Seŭnagon forprenis ŝin, kaj kaŝis ien."
 Li ne havis alian rimedon fari, kaj pensis, ke la forpasinta monaĥino ne ŝatis transloĝiĝi en lian domon, kaj ke la nustristino en sia aŭdaca koro ne diris al mi maloportune tansdoni ŝin honeste, kaj forprenis kaj forlasis ŝin ie. Fine li revenis en larmoj.
 "Se trovita, nepre sciigu al mi."
 Postlasita lia peto estis ĝena al ili. La princo ankaŭ demandis al la soŭduo, sed neniu spuro estis trovita. Li rememoris ŝian belecon eksterapreza, kiel aminda kaj ĉarma. Lia edzino jam perdis malamon kontraŭ ŝia patrino, kaj ankaŭ bedaŭris la kontraŭiron de la afero, ke ŝi manipulos ŝin kaj havos aŭtoritaton per edzinigo.

25)

 かのとまりにし人々、宮渡りたまひて尋ねきこえたまひけるに、聞こえやる方なくて
ぞわびあへりける。
 「しばし人に知らせじ」
と君ものたまひ、少納言も思ふことなれば、せちにロがためやりたり。ただ、
 「行く方も知らず、少納言が率て隠しきこえたる」
とのみ聞こえさするに、宮も言ふかひなう思して、故尼君もかしこに渡りたまはむことを、いとものしと思したりしことなれば、乳母のいとさし過ぐしたる心ばせのあまり、おいらかに、渡さむを便なしなどは言はで、心にまかせて、率てはふらかしつるなめり、と泣く泣く帰りたまひぬ。
 「もし聞き出でたてまつらば告げよ」
とのたまふもわづらはしく。僧都の御もとにも尋ねきこえたまへど、あとはかなくて、あたらしかりし御容貌など恋しくかなし、と思す。北の方も、母君を憎しと思ひきこえたまひける心もうせて、わが心にまかせつべう思しけるに違ひぬるは、口惜しうおぼしけり。

51



26) Juna Violo intimiĝas al Genĝi

 Iom post iom multiĝis ĉambelaninoj en la okcidenta domo. Genĝi kaj Juna Violo ŝajnis gratulindaj kaj intimaj, kaj tial ludamikinoj kaj infanoj ludis kune sen ajna zorgo. Kiam Genĝi ne estis tie kaj ŝi sentis soleca, ŝi ĉiam sopiris al la avinjo plorante, sed precipe ne rememoris la patron princon, ĉar ŝi ne loĝis kun li samloke dum longe, kaj nun amike intimiĝis nur al la nova nutropatro. Kiam Genĝi revenas de laboro, ŝi tuj iras por bonvenigi lin, interparolas intime, kaj brakumite en lia sino ne detenas sin nek sentas honton. Ŝi estis tre aminda je lia karesemo.
 En amo, se virino havus ĵaluzon kaj la afero alfrontus malfacilan facon, viro sentus malagrabla kaj pensus indiferenta, kaj traktus ŝin abomena, kaj fine disiĝo okazus inter ili. Sed ĉi tiu estas la aminda ludamikino. Pripensu vian filinon. Se ŝi estas en la sama aĝo, kaj se ŝi intime restus kun viro, senhezite dormante apud viro - tiu tute ne okazeblas! Genĝi pensis, ke ŝi estas la amindulino, multe deformita.

-fino-

26)

 やうやう人参り集りぬ。御遊びがたきの童ベ児ども、いとめづらかに今めかしき御ありさまどもなれば、思ふことなくて遊びあへり。君は、男君のおはせずなどしてさうざうしき夕暮などばかりぞ、尼君を恋ひきこえたまひて、うち泣きなどしたまへど、宮をばことに思ひ出できこえたまはず。もとより見ならひきこえたまはでならひたまへれば、今はただこの後の親を、いみじう睦びまつはしきこえたまふ。ものよりおはすれば、まづ出でむかひて、あはれにうち語らひ、御懐に入りゐて、いささかうとく恥づかしとも思ひたらず。さる方に、いみじうらうたきわざなりけり。
 さかしら心あり、何くれとむつかしき筋になりぬれば、わが心地もすこし違ふふしも出で来やと、心おかれ、人も恨みがちに、思ひのほかのこと、おのづから出で来るを、いとをかしきもてあそびなり。むすめなどはた、かばかりになれば、心やすくうちふるまひ、隔てなきさまに臥し起きなどは、えしもすまじきを、これは、いとさま変りたるかしづきぐさなり、と思ほいためり。●

52


a:1311 t:1 y:0

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional