Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

HORI Jasuo; NHK「ことばが広げる世界の絆」堀泰雄

Ĉambro de HORI Jasuo

6 世界の平和メッセージ

a:7572 t:2 y:0

5 東日本大震災に思いを重ねる

kd.jpg

  • 4 NHK「ことばが広げる世界の絆」堀泰雄
      • Jen estas la radioprogramero de NHK(Japana Elsenda Korporacio);
        la intervjuo kun Hori Jasuo, la 7an, jan., 2015.
      • titolo: Monda Ligilo Etendita per Lingvo
        en serio "Vortoj al Morgaŭ", en "Nokta Mesaĝo per Radio".
      • lingvo: japane, escepte de "Bonan matenon. Mia nomo estas HORI Jasuo" kaj "Koran dankon. Ĝis revido".
      • longeco: 42m 55s.
      • sonkvalito: 128 Kbps.

      hori_2015-01-07.jpg

      • bonvole aŭskultu per la ludilo:

      a:12059 t:2 y:3

  • 3 Vivo de Tri Virinoj en la Japana Katastrofo
    • ĉi tiu verko gajnis la duan premion en la Literatura
      Konkurso de Japana Esperanto-Instituto, 2014.
      この作品は日本エスペラント協会主催の2014年文芸
      コンクール原作部門で2位を受賞した作品である。

       Vivo de Tri Virinoj
       
           en la Japana Katastrofo

      Verkita de HORI Jasuo, 2014

       Kiam okazas grandaj malfaciloj, aperas vera, homa karaktero, kiu estas kaŝita en ĉiutaga banala vivo. En la komencaj tagoj de la grandaj tertremo kaj cunamo okazintaj la 11an de marto 2011, ja viroj elstaris, ĉar en tia okazo korpa forto estas grava, sed en postaj malfaciloj kiel elstara estas forto de virinoj ! Multaj viroj rompiĝis en provizora domo, suferante pro melankolio kaj alkoholismo, sed virinoj ĉiel trabatas sian vojon, protektante siajn familianojn.

      (1)

       Kiam okazis tiu grandega tertremo, s-ino Takahaŝi Ĉieko 63-jara estis en la templo Nikkoo-Tooŝooguu en la gubernio Toĉigi. Troviĝis multaj turistoj, kaj je la grandegaj tremoj ĉiuj haltigis sian paŝon kvazaŭ glaciigitaj. Malnovaj templaj konstruaĵoj tremis dekstren kaj maldekstren, kaj altaj pinarboj kaj cedroj skuiĝis kvazaŭ balai la ĉielon. Ĉiuj estis palaj kaj esprimis grandegan timon.
       « Certe ie okazis grandega tertremo! »
       « Ĉu en Niigata? »
       « Eble marborde de Mijagi. »
       « Mi neniam spertis tiel grandan tertremon antaŭe. »
       Tiam iu junulino kriis:
       « Okazas grandega cunamo en la urbo Kamaiŝi, 12-metra cunamo ! La urbo Sendai estas detruita ! ».
       Homoj ĉirkaŭ ŝi tuj alproksimiĝis al ŝi kaj enrigardis la etan ekranon de poŝtelefono en ŝia mano. Vere grandega cunamo jam komencis penetri la ebenaĵon de Toohoku.
       « Aĥ, aŭtomobiloj ankoraŭ kuras, ne sciante alvenon de la cunamo! », kriis aliaj.
       S-ino Takahaŝi loĝis en la urbo Morioka, la ĉefurbo de la gubernio Iŭate. Ŝia korpo tremis pro timego. La cunamo atakas ŝian gubernion ! Kio okazas al ŝiaj familianoj kaj al ŝiaj konatoj? Ŝi volis reveni hejmen plej rapide.
       Ŝi estis grupe vojaĝanta el Iŭate. La grupanoj decidis tuj reveni, nuligante aliajn vizitojn. Tamen survoje ili devis havi suferojn : la vojoj estis ŝtopitaj per aŭtomobiloj kaj en la gubernio Fukuŝima, la ŝoseo difektiĝis, tamen finfine ili atingis la urbon Morioka je la 10a matene la 12an de marto 2011.
       Hejme s-ino Takahaŝi spektadis televidon. La cunamaj damaĝoj estis senprecedence grandegaj. Ŝiaj konataj urboj kaj vilaĝoj malaperis. Kio okazis al ŝiaj parencoj kaj amikoj ? Pro grandega maltrankvilo ŝi ne povis endormiĝi. Ŝi devas helpi ilin, ŝi devas helpi ilin! Sed kiamaniere ? La 12a de marto pasis, kaj la 13a pasis. Ŝi aŭdis, ke en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima okazis eksplodoj. Ŝi timis, ke Japanio malaperos. Japanoj fariĝos sennaciaj migrantoj en la mondo!
       « Mi ne malvenku ! Mi ne malvenku ! »
       ŝi diradis al si, kaj serĉis helpomaterialojn en sia hejmo. Baldaŭ ŝi komencis viziti la urbon Oocuĉi, kunportante tiujn aĵojn kaj benzinon al siaj parencoj.
       Kiel mizeriĝis la urbo! Tiu urbo etendiĝis inter la buŝoj de du riveroj Oocuĉi kaj Kojari. Antaŭe estis plenplena de domoj, sed nun ĉio malaperis pro la cunamo kaj pro la posta fajrego. Tiun tagon homoj devis fuĝi al la najbaraj montetoj, kaj poste pli alten por eskapi la fajron. La 2-etaĝa urbodomo estis englutita de la ondegoj kaj multaj urbaj funkciuloj mortis. La plej granda templo en la urbo estis forbruligitaj kaj multaj tomboŝtonoj estis falintaj. Ŝi vidis defendkorpusanojn senvoĉe serĉi mortintojn inter rubaĵegoj.
       Pasis marto. Dume helpomaterialoj atingis la damaĝitajn urbojn, do ŝi ne plu bezonis viziti siajn parencojn, sed ĉu ŝi rajtas sidi hejme, farante nenion plu? Tute ne, ŝi estas loĝanto en la damaĝita gubernio Iŭate.
       « Mi ne rajtas nur spekti televidon, kompatante suferantojn.»
       « Tiu ĉi estas la historia katastrofo. Kiel homo, sincera homo, mi devas agi laŭ mia konscienco! Kion mi faru? »
       Tiam aperis en ŝia kapo bildo de la maro en la vilaĝo Tooni de la urbo Kamaiŝi. Kiam ŝi estis instruistino de supera mezlernejo antaŭ 30 jaroj, ŝi kaj ŝia kolego vizitis s-ron Uĉikaŭa en tiu vilaĝo por naĝi en la maro. Tre bela golfo kaj bela plaĝo ! Kiel fartas la familio? Ĉu ili vivas? Ŝi serĉis en la telefonlibro lian numeron kaj telefonis kun granda timo, sed feliĉe respondis gaja voĉo de lia edzino. Ĉiuj familianoj fartis bonaj, sed ŝi fariĝis malĝoja, sciante, ke multaj domoj starantaj proksime al la maro malaperis kaj kelkaj vilaĝanoj mortis.
       « Mi devas helpi miajn konatojn, kiuj suferas, sed ĉu tio estas sufiĉa? Ne nur plenkreskuloj sed ankaŭ multaj infanoj suferas. Geknaboj kaj infanoj estas nia espero plej protektenda ! Mi helpu infanojn de la vilaĝo Tooni ! Mi kolektu monon kaj ĉiun monaton donacos po 10000 enojn al ĉiuj 100 lernantojn en la vilaĝo! » Ŝi decidis tion kaj tuj komencis skribi petleterojn kaj sendis al siaj konatoj. La eĥo estis granda. Venadis mondonacoj al ŝi.
       Ŝi petis ankaŭ de ĵurnalistoj aperigi artikolon pri tiu projekto. La unua artikolo aperis la 29an de junio 2011 en la ĵurnalo Mainiĉi, kaj de tiam aliĝis tre bonkoraj kaj talentaj homoj al ŝia projekto el la tuta Japanio. Tiamaniere startis la projekto « Fonduso de Espero Tooni ». En marto 2012 la fonduso povis doni grandan monsumon al la elementa kaj meza lernejoj Tooni.
       Ŝi planis, ke la projekto estos unu-jara, sed eĉ post unu jaro, neniu problemo solviĝis kaj multaj homoj plu suferis. Do la fonduso daŭrigis la helpon ankaŭ en la dua jaro, kaj ĝi sukcesis donaci monon, kvankam la sumo estis pli malgranda ol en la antaŭa jaro. Eĉ post du jaroj, la problemoj ne multe solviĝis .... Ŝi fariĝis nervoza dum monatoj, demandante sin, ĝis kiam ŝi daŭrigu la helpon, sed poste la solvo venis. Nun ŝi estas trankvila kun certa celo, kaj ŝi firme decidis, ke ŝi vivos celante veron ĝis la fino kiel simpla, sed sincera homo.

      (2)

       Kiam okazis la tertremego, s-ino Tanigaŭa Joŝie, 52-jara, estis hejme, ripozante en sia ĉambro en la distrikto Katagiŝi de la urbo Kamaiŝi en la gubernio Iŭate. Ŝia edzo estis fiŝisto. Li vartis kaj rikoltis jakobajn pektenojn, ostrojn kaj undariojn en la golfo, kaj ŝi aranĝis ilin en la haveneto por surmerkatigi ilin. En marto oni komencas rikolti undariojn. Tiun tagon la geedzoj frumatene eklaboris en la golfo, kaj por tagmanĝo ili revenis hejmen.
       Kiam ili estis en la familia ĉambro, subite okazis granda tremo. Ili neniam spertis tiel grandan tertremon. Ili ne povis fuĝi tuj, ĉar ili ne povis eĉ stari. Post kelkaj minutoj la tremo haltis kaj ili eksteren kuris. Al la kapo de s-ino Tanigaŭa aperis rakonto de sia avino pri cunamo en 1933. Tiu spertis tiun cunamon kaj apenaŭ saviĝis. Ŝi ofte diris : « Post granda tertremo senescepte venos cunamo. Vi tuj forkuru ! Ne zorgu pri aliaj homoj. Oni devas aparte fuĝu, kiam venos cunamo ! »

      trivirinoj1.jpg

       Jam en 1896 kaj en 1933 la vilaĝon atakis grandegaj cunamoj. En la vilaĝa templo Seigan-ĵi estas du monumentoj pri tiuj cunamoj. La bonzo antaŭe legis por la vilaĝanoj artikolon pri la cunamo en 1896, aperintan en tiutempa gazeto:
       « Vespere je la 8a kaj 10 minutoj la 15an de junio apenaŭ aŭdiĝis grandega sono, venis grandega ondo. Kvazaŭ vulkano erupcius, vaporfumo tiel densege pleniĝis, ke oni ne povis vidi eĉ siajn fingrojn. La ondoj estis tiel fortaj, ke ili rompis grandajn arbojn kaj frakasis vicojn da domoj tiel facile, kvazaŭ oni faligus ŝakpecojn. Post kiam la ondoj retiriĝis, neniu restis krom rubaĵoj. En la distriko Hongoo de Tooni ĉiuj 154 domoj estis frakasitaj kaj ĉiuj 810 vilaĝanoj krom 12 morte eniris en la stomakon de fiŝoj. Eĉ tiuj pluvivintaj 12 vundiĝis severe kaj restis neniu sen vundoj. Tooni estis unu el la plej damaĝitaj vilaĝoj. 2500 el 2800 loĝantoj mortis. Tio estis tragedio el la tragedioj ».
       S-ino Tanigaŭa preparis sin por fuĝi, sed ŝia edzo revenis al la ĉambro en la dua etaĝo kaj rigardis la maron. Antaŭ ne longe li aĉetis novan ŝipeton por rikolti undariojn en la golfo, do li volis scii, kio okazos al tiu ŝipeto.
       Ŝia domo staris tuj apud la kontraŭcunama digo 10 metrojn alta en la distrikto Katagiŝi de Tooni. En tiu distrikto troviĝis 70 domoj kaj la elementa lernejo Tooni. Havante tiun grandan digon, multaj homoj kredis, ke ili estas sekuraj. Tamen ŝi ne kredis tion, ŝi kredis nur la rakonton de sia avino. Ŝi sciis, ke ofte la forto de naturo superas imagon de homoj. Ŝi hastigis la edzon, sed li ankoraŭ ne volis fuĝi. Baldaŭ ili rimarkis, ke la maro retiriĝis foren kaj aperis la marfundo. Vidante tion, finfine ŝia edzo decidis fuĝi. Li kuris per sia aŭtomobilo unua kaj ŝi volis sekvi lin per la sia, sed tro hasta ŝi estis, do estis malfacile ŝalti la motoron, sed fine ŝi sukcesis kaj kuris al la nacia vojo n-ro 45. Dume ŝi vidis maljunulojn starantajn apud sia domo. Ŝi kriis al ili : « Forkuru ! La cunamo venos ! », sed ili rifuzis forkuri, dirante : « Ni estas sufiĉe maljunaj. Lasu nin kaj vi fuĝu rapide! » Poste ili estis trovitaj mortaj.
       La vojo estis ŝtopita per aŭtomobiloj. Ŝi vidis proksimiĝantan ondegon, do forlasinte la aŭtomobilon, ŝi kuris kaj kuris. La cunamo estis tre rapida kaj kaptis ŝiajn piedojn, sed bonŝance ŝi sukcesis eskapi la ondon. Sur la nacia vojo vilaĝanoj rigardadis siajn domojn englutitaj de la ondegoj senvoĉe kun larmoj. La malgranda ebenaĵo de Kataĝiŝi estis tute kovrita de kirliĝantaj ondoj. Nur elstaris el la marakvo du betonaj konstruaĵoj de la elementa lernejo. Ĉe la randoj de la ondoj vidiĝis kelkaj homoj flosantaj. Vilaĝanoj savis kelkajn. Ili timis alvenon de pli grandaj cunamoj, kaj kuris pli alten.
       En la elementa lernejo Tooni lernis 80 lernantoj. Ili grupe suprenkuris al la najbara ŝintoisma templo Amaterasu-mioja-ĵinĵa, 50 metrojn alta. La ondoj atingis la 60an ŝtupon, preskaŭ 30 metrojn altan. Ĉiuj lernantoj, vidante la proksimiĝantan cunamon, kriis al la cunamo kun larmoj :
       « Aĥ, mia domo ne perdiĝu! »
       « Fi, kia cunamo ! »
       « Mia malsana avino kuŝas en la domo! Ŝi mortos!»
       « Fi, cunamon for ! »

      trivirinoj2.jpg

       Kiom da kordoloro ili sentis, rigardante siajn domojn malaperantaj en la ondojn ? Ili pasigis du tagojn maltrankvile en la salonoj de la templo. Ĉiuj lernantoj estis savitaj. Neniu mortis. Tio estis tre ĝojiga afero.
       Filo de s-ino Tanigaŭa estis mezlernejano de la 2a lernojaro. La mezlernejo Tooni estas en alia distrikto Koŝirahama. Ĝi estas en alta loko, do ne atakis ĝin la cunamo, sed la tertremo difektis la konstruaĵon. Kiam okazis la tertremo, multaj lernantoj ankoraŭ restis en la lernejo, sed ŝia filo jam estis survoje al la hejmo, tamen sentante, ke io neordinara okazas, li revenis al la lernejo.
       Ŝiaj familianoj estis savitaj, sed ili perdis domon kaj ĉiujn aĵojn en ĝi, du ŝipetojn, du aŭtomobilojn kaj laborejan dometon en la haveneto. Sur la tereno de ŝia domo restis nur bankuvo inter la detruitaj muroj. Tiun ĉi domon kun impona tegmento ŝia edzo konstruigis per mono, kiun li ŝparis dum 14 jaroj de severa laboro de tinusa kaptado en fora maro. Sed ĉio estis perdita.
       Kaj ankaŭ sano de ŝia filo perdiĝis. Post la katastrofo ŝia filo havis koŝmaron ĉiun nokton. Li vidis la cunamon transiri la digon, ataki la vilaĝon kaj detrui domojn. Krome en tiu cunamo mortis lia samklasanino, kiu restis hejme pro malsano. Tiuj ŝokaj kaj malĝojigaj aferoj donis al li grandan ŝokon. Ĉiun nokton aperis teruraj bildoj en lia sonĝo, kaj timante tion, li ne povis endormiĝi ĝis la 3a aŭ 4a matene.
       La filo finis la kurson de la mezlernejo en marto 2012 kaj decidis eniri en superan mezlernejon en Morioka. Okaze de tio, liaj gepatroj aĉetis malnovan domon en la urbo kaj translokiĝis, opiniante, ke loĝi for de la maro estos bone por sano de ilia filo. Komence ĉio estis ŝajne bonorda, sed fariĝis pli kaj pli malfacile por li adaptiĝi al la lerneja vivo en la urbo. Li ĉiam diras al la gepatroj: « Mi certe resaniĝos, mi certe resaniĝos! », sed eĉ nun li ankoraŭ restadas hejme.
       Ŝia edzo ĉesis labori kiel fiŝisto kaj trovis novan laboron en Morioka, sed lia salajro ne estas sufiĉe alta. Li intencas denove labori por tinusa kaptado. Sed en tiu okazo, li forestos longe, ne povante prizorgi siajn edzinon kaj filon hejme. Ĉu tio estos bona por la familio ? S-ino Tanigaŭa eklaboris en maljunulejo, sed ankaŭ ŝi ne adaptiĝis al la laborejo.
       Pro la cunamo, ili ne nur perdis ĉion, sed ankaŭ suferas pro novaj malfaciloj. Tamen ŝi ne perdis esperon. Ŝi batalas kontraŭ ĉiuj malfaciloj por ke ŝia filo resaniĝu kaj plenumu sian revon fariĝi sciencisto. Antaŭ ol ŝi translokiĝis al Morioka, ŝi laboris por la « Fonduso de Espero Tooni ». La membroj sendis al ŝi helpomaterialojn, kiujn ŝi disdonis al rifuĝintoj. Ili multe dankas al ŝi kaj esperas, ke ŝi reakiros feliĉan vivon kun siaj edzo kaj filo.

      (3)

       S-ino Fuĵii Fumiko, 75-jara, loĝas en Gunma, do la katastrofo ne damaĝis ŝian vivon. Ŝi komencis partopreni en la « Fonduso de Espero Tooni » jam en 2011.
       Ŝi naskiĝis al malriĉa familio en la kamparo de Gunma, tamen ŝi povis eniri en universitaton, ricevante stipendion. Tiu universitato estis fondita de iu kristana sekto, kaj ŝi ricevis sufiĉe grandan sumon da mono ĉiun monaton sen devo repagi poste. Iun tagon ŝi demande diris al la respondeculino, usona misiistino, « Mi tre dankas vin pro la stipendio, sed la sumo ests tre granda. Ĉu mi rajtas ricevi tiom multe? » La misiistino respondis: « Jes, vi rajtas. Tiu stipendio venis de multaj bonkoraj homoj en la mondo. Ili volas, ke vi studu bone dank’ al tiu stipendio. Do unue, vi studu bone. Tio signifas repagi vian ŝuldon al tiuj bonkoruloj. Kaj la plej grave estas helpi aliajn, kiam vi povos fari tion, samkiel viaj helpantoj helpas vin nun ».
       Ŝi finis studadon en la universitato, kaj poste komencis labori en iu kompanio. Pli poste ŝi amis junulon kaj edziniĝis al li. Li estis kuracisto. Li malfermis malgrandan klinikon en vilaĝo kaj kuracadis sincere la vilaĝanojn dum 40 jaroj. Helpante lin, ŝi laboris en la kliniko. Kiam okazis la tertremo, ŝia edzo estis en hospitalo, suferante pro kancero. Spektante televidon pri la damaĝoj kaj suferoj de la loĝantoj laŭ la marbordo de Toohoku, ĉiun tagon li diris: “Se mi estus sana, mi tuj irus por helpi suferantojn. Mi tre bedaŭras, ke mi estas malsana”. Du monatojn poste, en majo 2011, li mortis.
       En malĝojo ŝi sola vivis, kiam ŝi legis artikolon en la ĵurnalo Mainiĉi la 29an de junio 2011, kiu raportis pri helpagado de s-ino Takahaŝi. Ŝi tuj aliĝis al ŝi. Ŝi opiniis, ke fine venis tempo, kiam ŝi povos repagi « la stipendian monon ». Ekde tiu monato ŝi sendadas monon al la geknaboj de Tooni pere de la fonduso.
       Ĉiun jaron dufoje membroj de la fonduso vizitas la lernejojn Tooni okaze de du jenaj eventoj: Koncerto « Sankta Lucio » de Carol, usona misiistino-harpisto (en decembro), kaj la kursfina ceremonio de la mezlernejo Tooni (en marto). La unua estas organizita de la fonduso kaj la dua, kompreneble, de la lernejo. En la koncerto Carol ludas konsolan melodion per harpo, kaj dume la membro kovras la ŝultrojn de la lernantoj per ŝalo.

      trivirinoj3.jpg

       Estas grandega ĝojo, ke la membroj havas okazon renkonti kaj kuraĝigi ilin. S-ino Fuĵii varme alparolas al ili kaj mildigas ilian koron. Ŝi sentas, ke la lernantoj estas kvazaŭ siaj nepoj. En lernejoj ili ŝajne estas gajaj, sed certe ili havas diversajn suferojn pro perdo de siaj domoj kaj posedaĵoj kaj pro vivmalfacilo de siaj gepatroj. Por esti ĉiam apud ili, ŝi volas vivi, viziti la lernejojn kaj subteni ilin.
       En januaro 2014 s-ino Fuĵii sendis novjaran karton al s-ino Takahaŝi, skribante:
       « Feliĉan novjaron! Jam pasis preskaŭ 3 jaroj post la Katastrofo. Mi volas vivi sana ĝis 2020, kiam la lernantoj, kiuj eniris en la elementan lernejon en 2011, finos la kurson de la mezlernejo ».
       S-ino Takahaŝi mem kalkulis kaj konstatis, ke tiu jaro estos 2020. Tiun momenton malaperis ŝia nervozo pri tio, ĝis kiam ŝi daŭrigu la Finduson, kaj ŝi larmis pro ĝojo.
       « Jes, ni daŭrigu nian helpon ĝis la jaro 2020! »
       Ŝi respondis al s-ino Fuĵii, skribante : « Dank’ al via mencio, mi estas liberigita de la obsedo. Ni daŭrigu helpon ĝis 2020, kaj post la kursfina ceremonio de la mezlernejo Tooni en marto 2020 ni deklaru la finon de nia fonduso ».
       La jaro 2020 estos la jaro de Tokiaj Olimpikoj. Olimpikoj pli kaj pli proksimiĝos kaj entuziasmo pli kaj pli ardiĝos, sed la katastrofo pli kaj pli malproksimiĝos kaj la memoro pli kaj pli malfortiĝos kiel unu afero en la historio. Certe estos tre malfacile daŭrigi la agadon tiel longe, do membroj de la fonduso denove decidis plenumi tiun planon.
       S-ino Fuĵii longe deziris redoni sian ŝuldon al aliaj. Post 50 jaroj fine ŝi sukcesis en tio, kaj ŝi nun deziras, ke tiuj lernantoj, kiuj ricevas helpon de la fonduso, poste redonu sian ŝuldon al aliaj, kaj tiuj plu redonu al aliaj ..., kaj tiamanire la cirklo de bonkoreco ciklu en nia socio kaj en la mondo.

      a:8267 t:2 y:0

1 Radio Ĉerizo - Azia Harmoniiĝo, 2011-02-16

Parolo de HORI Jasuo, okaze de la Azia Kongreso, Ulanbatoro

a:3951 t:1 y:0

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional