Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏1「桐壺」(2) Sinjorino Paŭlovnio (2) 7%

源氏1「桐壺」(2) Sinjorino Paŭlovnio (2) 7%


genzi/01kiri02.jpg

  • teksto
    • La kaŭjo estis premita de ĉiuj flankoj, sed apogante nur sur la dankinda enorma favoro de Mikado, servadis en la Palaco.
       Ŝia patro Dajnagono*1 jam forpasis, kaj la patrino estis klera persono el malnova familio, kaj mem preparis ĉe ĉiuj oficialaj eventoj, tute same al aliaj sinjorinoj, kiuj havis apogeblajn gepatrojn kaj bonan reputacion en la socio dumtempe. Sed al ŝi mankis potenca protektanto, kaj ŝi ŝajnis maltrankvila sen apogo en oftaj aranĝoj.

      2) princo naskiĝas

       Ĉu pro la profunda ligiĝo de ambaŭ en la antaŭa mondo, naskiĝis la princo, pura kvazaŭ juvelo, ne ekzistebla en la mondo. Mikado sopire atendis vidi la naskiton dum tagoj de malpuro*2, kaj urĝe alvenigis kaj trovis la bebon eksterordinare bela.
       La unua princo estis naskita de la niogo*3, filino de Dekstra Ministro, kaj al li estis potencaj kuratoroj, pri kiu oni famis, ke li nepre staros kiel Kronprinco. Sed li estis tute ne komparebla kun la novenaskito en beleco, kaj tial Lia Moŝto traktis la pli aĝan princon nur ĝenerale, kaj senfine dorlotis la pli junan kiel sian trezoran amindaĵon.
       La patrino de la nova princo ne devenis tiel malaltranga, kiel ŝi devas ĉiam servi apud Mikado, malsame al ĉambelaninoj.

       *1 dajnagono = triaranga posteno en politiko. 大納言.
       *2 tiutempe oni kredis akuŝon kiel malpuriĝo.
       *3 nomata Kokiden. 弘徽殿.

      いとはしたなきこと多かれど、かたじけなき御(み)心ばへのたぐひなきを頼みにて交(まじ)らひたまふ。
       父の大納言(だいなごん)は亡(な)くなりて、母北(きた)の方(かた)なむ、いにしへの人のよしあるにて、親うち具(ぐ)し、さしあたりて世のおぼえはなやかなる御方々にもいたう劣らず、何ごとの儀式をももてなしたまひけれど、取りたてて、はかばかしき後見(うしろみ)しなければ、事ある時は、なほ拠(よ)りどころなく心細げなり。

      2)

       前(さき)の世にも、御契(ちぎ)りや深かりけん、世になくきよらなる玉の男皇子(をのこみこ)さへ生まれたまひぬ。いつしかと心もとながらせたまひて、急ぎ参(まゐ)らせて御覧(ごらん)ずるに、めづらかなるちごの御容貌(かたち)なり。
       一の皇子(みこ)は、右大臣の女御の御腹(はら)にて、寄せ重く、疑ひなきまうけの君と、世にもてかしづききこゆれど、この御にほひには並びたまふべくもあらざりければ、おほかたのやむごとなき御思ひにて、この君をば、私(わたくし)ものに思(おも)ほしかしづきたまふこと限りなし。
       はじめよりおしなべての上宮仕(うへみやづかへ)したまふべき際(きは)にはあらざりき。

a:996 t:2 y:0

コメント



認証コード0365

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional