Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏1「桐壺」(14) Sinjorino Paŭlovnio (14) 54%

源氏1「桐壺」(14) Sinjorino Paŭlovnio (14) 54%


genzi/01kiri14.jpg

  • teksto
    •  "Mi ne konas, kiel mi traktos Viajn respektindajn vortojn. Ĉe Via altestimata mesaĝo, mia koro denove disordiĝis en mallumo.

      	Post la velko d' arb' patrina
      	Kontraŭ venteg' ĉion ŝirma
      	Zorgas mi, sovaĝatakos
      	Vent' al floret' postlasita"

       Ŝian disordigitan skribon Li preterlasos, zorgante ŝian animstaton maltrankvilan.
       Li klopodis kvietigi sin, por ke Li ne vidiĝu tre konfuzita, sed vane. Li senĉese rememoris en diversaj imagoj eĉ la ekservan tagon de la kaŭjo, kaj korfrape pensis, ke tagoj kaj monatoj jam pasis sen ŝi en tia stato, dum antaŭe zorgo plenigis Lin, kiam ŝi ne servis apud si eĉ momenton.
       "Obeante la testamenton de la forpasinta patro dajnagono, ŝi tenis la deziron palacservi, kaj pro danko mi volis donaci al ŝi ian favoron. Sed nun neniu plendo efikas."
       Dirante, Mikado kompatis sur la patrino.
       "Jam la kaŭjo estas for, kaj post deko da jaroj la juna princo kreskos granda, kiam li havos ŝancon honorigota. Tolerante jarojn de doloro, vivu longe ĝis tiam."
       Mjaŭbu prezentis la donacon de la patrino antaŭ Li. Li esperis, se ĉi tiu estus la magia harpinglo, reprenita de la postmorta iluzia mondo post traserĉado de la magiisto*, sed estis tute vana deziro.

      	Ĉe mi estu magiisto
      	Kiu serĉis la animon
      	Aŭdos mi de l' vojserĉisto
      	Kie ŝvebas l' anim' ŝia

       * Laŭ la poemo 'Longa Sopiro' de Pak Lakten, en kiu magiisto trovis la mortinton en iluzia mondo, de kiu li ricevis harpinglon kaj keston por memoraĵoj.

       「いともかしこきは、置き所もはベらず。かかる仰せ言につけても、かきくらす乱り心地になん。

      	あらき風
      	ふせぎしかげの枯れしより
      	小萩(こはぎ)がうへぞ
      	しづごころなき」

      などやうに乱りがはしきを、心をさめざりけるほどと、御覧じゆるすベし。
       いとかうしも見えじと、思(おぼ)ししづむれど、さらにえ忍びあへさせたまはず。御覧じはじめし年月(としつき)のことさへ、かき集めよろづに思しつづけられて、時の間(ま)もおぼつかなかりしを、かくても月日(つきひ)は経(へ)にけりと、あさましう思しめさる。
       「故大納言の遺言(ゆいごん)あやまたず、宮仕(みやづかへ)の本意(ほい)深くものしたりしよろこびは、かひあるさまにとこそ思ひわたりつれ、言ふかひなしや」
      とうちのたまはせて、いとあはれに思しやる。
       「かくても、おのづから、若宮など生(お)ひ出(い)でたまはば、さるべきついでもありなむ。命長くとこそ思ひ念ぜめ」
      などのたまはす。
       かの贈り物御覧ぜさす。亡き人の住みか尋ね出(い)でたりけん、しるしの釵(かむざし)ならましかば、と思ほすも、いとかひなし。

      	たづねゆく
      	まぼろしもがなつてにても
      	魂(たま)のありかを
      	そこと知るベく

a:897 t:1 y:0

コメント



認証コード6546

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional