Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏1「桐壺」(16) Sinjorino Paŭlovnio (16) 61%

源氏1「桐壺」(16) Sinjorino Paŭlovnio (16) 61%


genzi/01kiri16.jpg

  • teksto
    •  Li estis maldorma tutnokte, en zorgado al la domo, eltirante meĉon de olelumigilo ĝis la lasta brulo*1. Aŭdiĝis voĉoj de oficistoj de la Dekstra Gvardio anonci siajn nomojn por deĵoralterno, kio sugestis la duan horon verŝajne.
       Lia Moŝto eniris en la noktan ĉambron evitante ĉies atentoplenan rigardon, sed malfacilis endormiĝi. Eĉ kiam Li ellitiĝis, Li rememoris la profundan dormon kun la kaŭjo, ne konante mateniĝon*2. Li ŝajne kutimiĝis mallabori en la matena politika oficado*3, daŭre kiel antaŭe. Li ne manĝas. Li nur tuŝis matenmanĝon per haŝioj, kaj pensis senkoncerna kun la plena tagmanĝo en la taga sidejo. Manĝoservaj ĉambelaninoj aŭ kuraŭdoj*4 vespiris, rigardante Lian korpremitan staton. Ĉiuj servistoj, viroj aŭ inoj, ĝemis en reciproka parolo kiel ne solvebla problemo. Certe estus la promeso de la antaŭa mondo, Lia Moŝto decide ignoris akuzon kaj rankoron de multaj homoj, kaj fariĝis senrezona pri la afero de la kaŭjo. Kaj eĉ nun, post ŝia morto, Li fariĝis kvazaŭ abomenanto de la politiko, kio estas tre rimarkinde evitebla afero. Oni murmuris unu al alia, citante la tragedion de la alilanda regno.

      10) princo venas, avino forpasas

       Pasis monatoj kaj tagoj. Venis la juna princo en la Palacon. Li kreskis tre noble, aspektis mirinde ekstermonde bela, kaj tial Mikado sentis tre malbonan aŭguron*5.

       *1 Cito el 'Longa Sopiro'.
       *2 Cito de la utao de Ise sur la pentraĵo, sama etoso en 'Longa Sopiro'.
       *3 Cito el 'Langa Sopiro'.
       *4 kvina- aŭ sesaranga oficisto.
       *5 Oni diras vulgare, ke troa belulo estos allogata de malbona animo, kaj ne povos teni longan vivon.

      思しめしやりつつ、燈火(ともしび)を挑(かか)げ尽くして、起きおはします。右近(うこん)の司(つかさ)の宿直奏(とのゐまうし)の声聞こゆるは、丑(うし)になりぬるなるべし。人目を思して、夜(よる)の御殿(おとど)に入らせたまひても、まどろませたまふことかたし。朝(あした)に起きさせたまふとても、明くるも知らで、と思し出づるにも、なほ朝政(あさまつりごと)は怠(おこたら)らせたまひぬベかめり。ものなどもきこしめさず。朝餉(あさがれひ)の気色ばかりふれさせたまひて、大床子(だいしゃうじ)の御膳(おもの)などは、いとはるかに思しめしたれば、陪膳(はいぜん)にさぶらふかぎりは、心苦しき御気色を見たてまつり嘆く。すべて、近うさぶらふかぎりは、男女(をとこをんな)、いとわりなきわざかな、と言ひあはせつつ嘆く。さるべき契りこそはおはしましけめ、そとらの人のそしり、恨みをも憚(はばか)らせたまはず、この御ことにふれたることをば、道理(だうり)をも失はせたまひ、今はた、かく世の中の事をも思ほし棄(す)てたるやうになりゆくは、いとたいだいしきわざなりと、他(ひと)の朝廷(みかど)の例(ためし)まで引き出で、ささめき嘆きけり。

      10)

       月日経て、若宮参りたまひぬ。いとど、この世のものならず、きよらにおよすけたまへれば、いとゆゆしう思したり。

a:910 t:1 y:0

コメント



認証コード1538

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional