Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏1「桐壺」(7) Sinjorino Paŭlovnio (7) 26%

源氏1「桐壺」(7) Sinjorino Paŭlovnio (7) 26%


genzi/01kiri07.jpg

  • teksto
    • 6) funebro de kaŭjo

       Limo devas esti en malĝojo, kaj oni faris funebron laŭ rutino. La patrino de la kaŭjo sopirploris, ke ŝi ankaŭ supren kirliĝu en la sama bruligfumo de la filino, kaj samĉariĝis kontraŭ kutimo*1 en la ĉaron de ĉambelaninoj ironta al la kremaciejo. Ŝi fine atingis la lokon nomatan Votagi, kun disŝirita koro, kie oni faradis solenan funebron.
       "Eĉ vidante ŝian kadavron antaŭ okuloj, al mi ŝajnas, ke ŝi ankoraŭ vivas. Sed tia espero estas senefika, do, mi rigardos ŝin ŝanĝiĝi al cindro, kaj kredu, ke ŝi estas jam senviva."
       Ŝi diris kun solida koro, sed, preskaŭ falis teren, eĉ de la ĉaro. Ĉambelaninoj ĉagreniĝis, kiel ilia antaŭsupozo.
       Mesaĝisto venis de la Palaco, kaj deklaris la promiciiĝon de la kaŭjo al la rango victria*2. Estis malĝoje, ke la imperia mesaĝisto venis kaj legis la ordonpaperon. Mikado tre bedaŭris, ke ŝi ne estis nomata niogo*3, pro kio Li donacis pli altan rangon nur unu supran. Ankaŭ pri ĉi tio aliaj sinjorinoj plu malamis ŝin.
       Sed honestaj sinjorinoj nun rememoris, ke bela estis ŝia figuro kaj vizaĝo, kaj ke ŝia karaktero estis modesta kaj afabla, ne malameble. Pro malbela favorego de Mikado ŝi estis kondukita en malvarman envion fare de sinjorinoj, sed ŝi estis ĝentila kaj bonkora --- tiel postsopiris ĉambelaninoj asiduantaj al Lia Moŝto.

       *1 Laŭ kutimo tien iras patro, edzo kaj filo normale, sed patrino ne iras.
       *2 Tio ĉi klarigas, ke ŝi estis je la rango kvara supra.
       *3 Pro ke ŝia patro estis triaranga dajnagono, ŝi ne povis esti niogo.

      6)

       限りあれば、例(れい)の作法(さほふ)にをさめたてまつるを、母北の方、同じ煙(けぶり)にのぼりなむと、泣きこがれたまひて、御送りの女房の車に、慕(した)ひ乗りたまひて、愛宕(をたぎ)といふ所に、いといかめしうその作法したるに、おはし着きたる心地(ここち)、いかばかりかはありけむ。
       「むなしき御骸(から)を見る見る、なほおはするものと思ふが、いとかひなければ、灰になりたまはむを見たてまつりて、今は亡(な)き人と、ひたぶるに思ひなりなん」
      と、さかしうのたまひつれど、車よりも落ちぬベうまろびたまへば、さは思ひつかしと、人々もてわづらひきこゆ。
       内裏(うち)より御使あり。三位(みつ)の位(くらゐ)贈(おく)りたまふよし、勅使来て、その宣命(せんみゃう)読むなん、悲しきことなりける。女御とだに言はせずなりぬるが、あかず口惜(くちを)しう思さるれば、いま一階(ひときざみ)の位をだにと、贈らせたまふなりけり。これにつけても、憎みたまふ人々多(おほ)かり。
       もの思ひ知りたまふは、さま容貌(かたち)などのめでたかりしこと、心ばせのなだらかにめやすく、憎みがたかりしことなど、今ぞ思し出づる。さまあしき御もてなしゆゑこそ、すげなうそねみたまひしか、人がらのあはれに、情(なさけ)ありし御心を、上(うへ)の女房(にょうばう)なども恋ひしのびあへり。

a:916 t:1 y:0

コメント



認証コード8601

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional