Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏1「桐壺」(3) Sinjorino Paŭlovnio (3) 10%

源氏1「桐壺」(3) Sinjorino Paŭlovnio (3) 10%


genzi/01kiri03.jpg

  • teksto
    • Ŝi estis respektata en la socio, kaj montris karakteron noblan, sed Lia Moŝto troige dorlotis ŝin ĉirkaŭ si, kio ŝajnigis ŝin kvazaŭ el malpeza deveno -- Li unue alvenigis ŝin en certaj fascinaj koncertoj kaj interesaj eventoj -- Li iam tro longe kundormis, kaj en matena oficado daŭre servigis ŝin apud si, ne lasante ŝin de li perforteme. Post la nasko de la princo, Li decidis la precipan regalon kontraŭ ŝi, pro kio la niogo de la unua princo timeme suspektis, ke la dua starus kiel Kronprinco, eventuale. Ŝi eniris la Placon kiel la unua niogo ol ĉiuj aliaj, pro kio Mikado pensis ŝin tre karesa. Ŝi jam naskis al li princinojn. Do, li devis aŭskulti ŝiajn plendojn kun ĝeno, sed en pardonpetema koro.
       La kaŭjo dependis de la senfina favoro de Lia Moŝto, dum multaj sinjorinoj malestimis ŝin kaj elserĉis ŝian difekton. Ŝi mem estis malsanema, kaj ne estis certa, ĝis kiam ŝi vivtenos. En tiaj afliktoj ŝi malfacile vivadis.
       La ĉambro de la kaŭjo estis Ĉambro Paŭlovnio1. Tute nature , ke sinjorinoj tute iritiĝis pro senĉesaj vizitoj de Mikado al ŝi, preterpasante2 iliajn ĉambrojn, kaj kontraŭe, kiam ŝi iradis al Li tre frekvente, ili disĵetis malpuraĵon tie kaj tie ĉi sur portempa irejponto aŭ koridoro, pro kio trenaĵoj de ĉambelaninoj invitaj aŭ resendaj trempiĝis tute malbone kaj maloportune.

       *1 Kiri-tubo. 桐壺. Oficiala nomo estas Ŝigejsa. 淑景舎. Nomo de ĉambro estas tre ofte uzata kiel nomo de ĝia loĝanto, ekz. niogo Paŭlovnio.
       *2 Ĉambro Paŭlovnio situas en la plej malproksima nord-orienta loko en la Palaco.

      おぼえいとやむごとなく、上衆(じゃうず)めかしけれど、わりなくまつはさせたまふあまりに、さるべき御遊びのをりをり、なにごとにもゆゑある事のふしぶしには、まづ参(ま)う上(のぼ)らせたまふ、ある時には大殿籠(おほとのごも)りすぐして、やがてさぶらはせたまひなど、あながちに御前(おまへ)去らずもてなさせたまひしほどに、おのづから軽(かろ)き方にも見えしを、この皇子生まれたまひて後(のち)は、いと心ことに思ほしおきてたれば、坊(ばう)にも、ようせずは、この皇子のゐたまふべきなめりと、一の皇子の女御は思(おぼ)し疑へり。人よりさきに参(まゐ)りたまひて、やむごとなき御思ひなべてならず、皇女(みこ)たちなどもおはしませば、この御方(かた)の御諫(いさ)めをのこみこのみぞ、なほわづらはしう、心苦しう思ひきこえさせたまひける。
       かしこき御蔭(かげ)をば頼みきこえながら、おとしめ、疵(きず)を求めたまふ人は多く、わが身はか弱く、ものはかなきありさまにて、なかなかなるもの思ひをぞしたまふ。
       御局(みつぼね)は桐壺(きりつぼ)なり。あまたの御方々を過ぎさせたまひて、隙(ひま)なき御前(おまへ)渡りに、人の御(み)心を尽くしたまふも、げにことわりと見えたり。参(ま)う上(のぼ)りたまふにも、あまりうちしきるをりをりは、打橋(うちはし)渡殿(わたどの)のここかしこの道に、あやしきわざをしつつ、御送り迎への人の衣(きぬ)の裾(すそ)、たへがたく、まさなきこともあり。

a:905 t:1 y:0

コメント



認証コード5752

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional