Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏6「末摘花」(17) Kartamo (17) 52%

源氏6「末摘花」(17) Kartamo (17) 52%


genzi/06suwe17.jpg

  • teksto
    •  "Vi havas multajn sekretojn!"
       Riproĉoj daŭris. Multaj laboroj estis faritaj en la tago, kaj Genĝi servis nur en la palaco ĝis vespero.

      10) malfrua postsopira letero

       Genĝi rememoris Kartamon kun bedaŭro, kaj sendis la postsopiran leteron1 en vespero. Ekpluvis tiam, kaj malŝatante moviĝi, li ne volis viziti ŝin, eĉ mallonge. En tiu domo vane pasis tempo atendi la leteron, kaj Mjaŭbu sentis kompatinda al Kartamo, kun malĝojo. La mastrino mem hontis la lastnoktan aferon en la koro, kaj ne havis ideon kulpigi la vespere atingintan leteron. Li skribis.

      	"Kiel kovras jen vespera
      	La nebul' ne sereniĝas
      	Kvazaŭ koro tre kaŝita
      	Pluvas triste, mallumiĝas

      Mi sopiras vin, kaj atendas dismalaperon de nuboj."
       Ŝiaj ĉambelaninoj estis certaj, ke li ne vizitos hodiaŭ nokte2. Ili rekomendis al ŝi.
       "Bonvolu skribi repondon al li, eĉ en tia okazo."
       Ŝi estis en ĉagrenoj, kaj ne povis skribi, eĉ laŭŝablonan leteron.
       "Ho, nokto profundiĝas."
       Ĵiĵu diris, kaj anstataŭe utais, kiel antaŭe.

       * Letero al novedzino, kiun devas sendi nova edzo post eliro de ŝia domo. Oni juĝas, ke ju pli frue atingas ĝi, des pli profunda estas lia amo.
       ** Tiama kutimo postulas, ke edzo nepre vizitu edzinon tri noktojn daŭre, por pruvi geedziĝon. Ĉi-nokta ne-vizito signifas blasfemon al ŝi.

       「隠(かく)いたまふこと多かり」
      とぞ恨みきこえたまふ。事ども多く定めらるる日にて、内裏にさぶらひ暮らしたまひつ。

      10)

       かしこには、文をだにといとほしく思し出でて、夕つ方ぞありける。雨降り出でて、ところせくもあるに、笠宿(かさやどり)せむとはた思されずやありけむ。かしこには、待つほど過ぎて、命婦も、いといとほしき御さまかなと、心うく思ひけり。正身(さうじみ)は、御心の中(うち)に恥づかしう思ひたまひて、今朝(けさ)の御文の暮れぬれど、なかなか、咎(とが)とも思ひわきたまはざりけり。

      	「夕霧の
      	はるる気色(けしき)もまだ見ぬに
      	いぶせさそふる
      	宵の雨かな

      雲間待ち出でむほど、いかに心もとなう」
      とあり。おはしますまじき御気色を、人々胸つぶれて思へど、
       「なほ聞こえさせたまへ」
      と、そそのかしあへれど、いとど思ひ乱れたまへるほどにて、え型(かた)のやうにもつづけたまはねば、
       「夜更けぬ」
      とて、侍従ぞ例の教へきこゆる。

a:1332 t:1 y:0

コメント



認証コード5690

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional