Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏6「末摘花」(24) Kartamo (24) 73%

源氏6「末摘花」(24) Kartamo (24) 73%


genzi/06suwe24.jpg

  • teksto
    • 	Pendglacio nun degelas
      	De markez' en matensuno
      	Via koro ne degelas
      	Dura kiel terglacio

       Ŝi ne povis tuj reutai, kaj nur tenis ridetadon, kun lipoj firme fermitaj. Li kompatis ŝin, kaj eliris.

      14) malriĉa pordogardisto

       La interna mezpordo, kie oni haltigis la ĉaron de Genĝi, estis tre tordita kaj kvazaŭ rompita. Ĝi estis rimarkinda eĉ en nokta vido, sed bonkaŝita en detaloj. Nun en lumo ĝi ŝajnis tute ruina en soleco ĝis kompato, kaj nur neĝo kovris pinbranĉojn mole kaj varme kiel kotonŝtofo. La sceno aspektis montovilaĝo kaj tiel siporema. La domo en sovaĝejo, pri kiu la junuloj rakontadis en tiu pluvanta nokto, estos ĝuste ĉi tiea. Lasante tre ĉarman amatinon loĝi ĉi tie kaj sopire ami ŝin - kun bedaŭro ne povi viziti ŝin tiel ofte - en tia pensado distriĝos la malpermesita amsopiro al Visterio. Ne deca stato de Kartamo en ĉi tiu ideala sovaĝa loĝejo, rakontata en malnovaj rakontoj, estis ne taŭga. Li pensis.
       'Ĉu alia homo krom mi povos esti en geedza rilato kun multe da toleremo? Ŝancon vidi ŝin ĉi tiel estus kondukinta la animo de la princo Fitati, zorgante la forlasitan filinon post lia morto.'
       Genĝi balaigis neĝon kovrantan taĉibanarbon, alveniginte sian gardiston. Kvazaŭ envie, pinarbeto sin levis per si mem, kaj la neĝo falis susure. Li vidis la scenon, rememorante malnovan utaon, kaj volis havi ulon kune aprezi la literaturan etoson, eĉ ne profunde.

      	朝日さす
      	軒(のき)のたるひはとけながら
      	などかつららの
      	むすぼほるらむ

      とのたまへど、ただ「むむ」とうち笑ひて、いと口重げなるもいとほしければ、出でたまひぬ。

      14)

       車寄せたる中門(ちゅうもん)の、いといたうゆがみよろぼひて、夜目(よめ)にこそ、しるきながらも、よろづ隠ろへたること多かりけれ、いとあはれにさびしく荒れまどへるに、松の雪のみあたたかげに降りつめる、山里の心地してものあはれなるを、かの人々の言ひし葎(むぐら)の門(かど)は、かうやうなる所なりけむかし、げに心苦しくらうたげならん人をここにすゑて、うしろめたう恋しと思はばや。あるまじきもの思ひは、それに紛(まぎ)れなむかしと、思ふやうなるすみかにあはぬ御ありさまは、とるべき方なしと思ひながら、我ならぬ人は、まして見忍びてむや、わがかうて見馴れけるは、故親王(こみこ)のうしろめたしとたぐへおきたまひけむ魂(たましひ)のしるベなめりとぞ、思さるる。
       橘(たちばな)の木の埋(うづ)もれたる、御随身(みずいじん)召して払はせたまふ。うらやみ顔に、松の木のおのれ起きかへりて、さとこぼるる雪も、名にたつ末(すゑ)のと見ゆるなどを、いと深からずとも、なだらかなるほどに、あひしらはむ人もがなと見たまふ。

a:1143 t:1 y:0

コメント



認証コード6811

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional