Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏6「末摘花」(21) Kartamo (21) 64%

源氏6「末摘花」(21) Kartamo (21) 64%


genzi/06suwe21.jpg

  • teksto
    • Tiel dirante iu el ili preskaŭ forfluge mienis, tremante, kiel en la utao en Mannjoo. Genĝi fariĝis malagrabla, aŭdante ilian ĉiajn malbondirojn en ĉagreno, kaj tial foriris de tie, kaj sekvante frapis pordon, afektante ĵusan alvenon.
       "Ho, gasto venis."
       Ili refajrigis lumon al lumigiloj, malfermis la pordon, kaj invitis lin enen.

      13) Genĝi surpirziĝis je Kartamo

       Ĵiĵu estis la junulino ankaŭ servanta al la Diserva Princino de Kamo, kaj en ĉi tiuj tagoj ŝi ne servis ĉi tie. Pro tio atmosfero en la domo sentiĝis multe kampareca, ne kutime al Genĝi. Neĝo, pri kiu la ĉambelaninoj rakontis, severe falegis, kvazaŭ duŝe. Stato de la ĉielo estis furioza, kaj vento blovadis ŝtorme. Lumo de olelumigiloj estingiĝis, sed estis neniu, kiu remetis fajron. Li rememoris la nokton, kiam malbona animo aperis antaŭ li. Ĉi tie ne estis tiel sovaĝa kompare al tie, kaj la ĉambro estis malvasta, kaj homindicoj estis pli multaj, kio donis senton al li malpli terura. Sed estis solece kaj vekiĝeme en la nokto. La sceno ŝajnis kortire aŭ interesa aŭ sopirinda, laŭ gustoj kapricaj. Sed ŝi, li bedaŭris, estis sindetenema, senfleksa kaj senglora.
       Post klopoda tolero, mateno ŝajnis veni. Li levis supren la kradfenestron per siaj propraj manoj, kaj rigardis la neĝon en la ĝardeno antaŭ la okuloj. Neniu piedsingo estis sur la neĝo, kaj vidiĝis sovaĝe ĝis malproksime. Estis tre solece, kaj tial estis kompatinde eliri forlasante ŝin, li diris al ŝi, kun iom da malamemo.
       "Rigardu la ĉielon tiel fascinan.

      とて、飛び立ちぬベくふるふもあり。さまざまに人わろき事どもを愁(うれ)へあへるを、聞きたまふもかたはらいたければ、たちのきて、ただ今おはするやうにてうち叩(たた)きたまふ。
       「そそや」
      など言ひて、灯(ひ)とりなほし、格子放(はな)ちて入れたてまつる。

      13)

       侍従は、斎院に参り通ふ若人にて、このころはなかりけり。いよいよあやしう、ひなびたる限りにて、見ならはぬ心地ぞする。いとど、愁ふなりつる雪、かきたれいみじう降りけり。空の気色はげしう、風吹きあれて、大殿油(おほとなぶら)消えにけるを、点(とも)しつくる人もなし。かの物に襲はれしをり思し出でられて、荒れたるさまは劣らざめるを、ほどの狭(せば)う、人げのすこしあるなどに慰めたれど、すごう、うたていざとき心地する夜のさまなり。をかしうも、あはれにも、やう変へて心とまりぬべきありさまを、いと埋(むも)れ、すくよかにて、何の栄(はえ)なきをぞ、口惜しう思す。
       からうじて明けぬる気色なれば、格子手づから上げたまひて、前の前栽(せんざい)の雪を見たまふ。踏みあけたる跡(あと)もなく、はるばると荒れわたりて、いみじう淋しげなるに、ふり出でて行(ゆ)かむこともあはれにて、
       「をかしきほどの空も見たまへ。

a:1318 t:1 y:0

コメント



認証コード7722

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional