Lernu Esperanton! 理論的に作られた国際共通語エスペラントを学びませんか

源氏6「末摘花」(32) Kartamo (32) 98%

源氏6「末摘花」(32) Kartamo (32) 98%

  • 源氏物語 第6帖 末摘花 (32)
  • Kartamo (32), 6a volumo el Rakontaro Genĝi

01 02 03 04 05 06 07 08 09 10 11
12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29 30 31 32 33


genzi/06suwe32.jpg

  • teksto
    • Sub arkaika nutrado de la avino, ŝi ankoraŭ ne faris dentonigrigon, kaj li tualetigis ŝin per brovordigo, kio faris ŝin ĉarme bela.
       'Kial mi vagas al virinoj senefike, ne apude zorgante ĉi tie tiel ĉarmulon?'
       Tiel pensante, li ludadis per pupoj kune kun ŝi, kiel kutime.
       Juna Violo desegnis bildojn, kaj farbigis ilin. Ŝi pentris arbitre laŭ plaĉo multajn interese. Ankaŭ Genĝi desegnis aldone. Li skizis virinon kun tre longa hararo, kaj punktis ruĝon ĉe ĝia nazo, kiu vidiĝis abomeninda eĉ en bildo. Li vidis sian figuron, spegulitan en la spegulo, kaj mem ŝmire kolorigis sian nazon per ruĝa farbo. Eĉ se li havas belan vizaĝon, sed kiam staras ruĝa monto ĉe la centro, ĝi fariĝas abomeninda. Ŝi rigardis lin, kaj treege ridis. Li damandis.
       "Se mi transformiĝos tiel malbela, kiel vi faros?"
       "Tute evitinde!"
       Ŝi respondis kaj timis, ke la farbo fiksiĝos ĉe lia nazo. Li false viŝis tion.
       "Ho, ne forviŝebla! Kian petolaĵon mi faris? Mikado skoldos min severe."
       Lian tre seriozan eldiron ŝi komprenis kompatinda, kaj proksimiĝis al li por defarbigi. Li ŝerce diris.
       "Ne miksu alian koloron aldone, kiel en la rakonto de Fej-Tiŭ*. Ruĝa koloro estas tolerebla."
       Tia sceno komprenigis, ke ili estas bonaj geedzoj.

       * Kiam Fej-Tiŭ vizitis virinon, li ĉiam portis akvujeton por ŝajna ploro. Kiam ŝi eksciis la fakton, ŝi miksis tuĉan nigron en la akvujeton, kaj fine lia vizaĝo estis tute ŝminkita nigre.

      古代(こだい)の祖母君(おばぎみ)の御なごりにて、歯ぐろめもまだしかりけるを、ひきつくろはせたまへれば、眉(まゆ)のけざやかになりたるもうつくしうきよらなり。心から、などかかううき世を見あつかふらむ、かく心苦しきものをも見てゐたらで、と思しつつ、例の、もろともに雛遊(ひひなあそ)びしたまふ。
       絵など描きて、色どりたまふ。よろづにをかしうすさび散らしたまひけり。我も描き添へたまふ。髪(かみ)いと長き女(をんな)を描きたまひて、鼻に紅(べに)をつけて見たまふに、形(かた)に描きても見まうきさましたり。わが御影の鏡台にうつれるが、いときよらなるを見たまひて、手づからこの紅花(あかはな)を描きつけ、にほはしてみたまふに、かくよき顔だに、さてまじれらむは見苦しかるベかりけり。姫君見て、いみじく笑ひたまふ。
       「まろが、かくかたはになりなむ時、いかならむ」
      とのたまへば、
       「うたてこそあらめ」
      とて、さもや染(し)みつかむと、あやふく思ひたまへり。そら拭(のご)ひをして、
       「さらにこそ白(しろ)まね。用なきすさひわざなりや。内裏(うち)にいかにのたまはむとすらむ」
      と、いとまめやかにのたまふを、いといとほしと思して、寄りて拭(のご)ひたまへば、
       「平中(へいちゅう)がやうに色どり添へたまふな。赤からむはあへなむ」
      と戯(たはぶ)れたまふさま、いとをかしき妹背(いもせ)と見えたまへり。

a:181 t:1 y:1

コメント



認証コード3647

コメントは管理者の承認後に表示されます。

powered by Quick Homepage Maker 4.91
based on PukiWiki 1.4.7 License is GPL. QHM

最新の更新 RSS  Valid XHTML 1.0 Transitional