源氏5「若紫」(21) Juna Violo (21) 39%
源氏5「若紫」(21) Juna Violo (21) 39%
- 源氏物語 第5帖 若紫 (21)
- Juna Violo (21), el Rakontaro Genĝi
- teksto
10) amuza festeno kun amikoj
Kiam Genĝi enĉariĝis, ĝustatempe venis filoj kaj aliaj de la domo de Maldekstra Ministro, dirante:
"Vi ekskursas, ne sciigante al ni kien."
Alvenis Toŭ-no-Tiŭĵaŭo, maldekstra Tiŭbeno, kaj aliaj filoj, amike al li.
"Ni ĉiam deziras akompanon en ĉi tia promenado, sed estis forlasitaj ĉi-foje."
Ili diris grublante, kaj aldonis.
"Reveni al la Urbo sen restado sub tre belaj floroj eĉ mallonge, estas bedaŭrinda afero."
Ili vice sidiĝis sur muska tereno inter rokoj, kaj ekdrinkis. Ili havis lokon apud akvofalo, kie ĝiaj falantaj fluoj vidiĝis interesaj.
Toŭ-no-Tiŭĵaŭo prenis fluton el sia sino, kaj ekblovis serene. Tiŭbeno klakis faldventumilon al sia mano taktante, kaj kantis popolkanton: '... Okcidente de l' templo Tojora'. Ili estis pli talentaj ol aliuloj, sed Genĝi apogis sin al roko tre laceme. Tia figuro estis sorĉe bela, kaj oni ne povis flankenvidi. Ankaŭ en ili estis, kiel kutime, gardisto, kiu blovis flaĝoleton, kaj muzikamanto, kiu portigis buŝorgenon1. La soŭduo mem alportis sep-kordan kotoon kaj petis de Genĝi.
"Bonvolu ludi unu melodion, kaj samtempe suprizi birdojn en la monto."10)
御車に奉るほど、大殿より、
「いづちともなくておはしましにけること」
とて、御迎への人々、君(きみ)たちなどあまた参りたまへり。頭中将(とうのちゅうじゃう)、左中弁(さちゅうべん)、さらぬ君たちも慕ひきこえて、
「かうやうの御供には、仕うまつりはベらむ、と思ひたまふるを、あさましくおくらさせたまへること」
と恨みきこえて、
「いといみじき花の蔭(かげ)に、しばしもやすらはず、たちかへりはべらむは、あかぬわざかな」
とのたまふ。岩隠れの苔(こけ)の上に並みゐて、土器(かはらけ)まゐる。落ち来る水のさまなど、ゆゑある滝のもとなり。
頭中将、懐(ふところ)なりける笛取り出でて、吹きすましたり。弁の君、扇(あふぎ)はかなううち鳴らして、
「豊浦(とよら)の寺の西なるや」
とうたふ。人よりはことなる君たちを、源氏の君いといたううちなやみて、岩に寄りゐたまへるは、たぐひなくゆゆしき御ありさまにぞ、何ごとにも目移るまじかりける。例の、蓽篥(ひちりき)吹く随身(ずいじん)、笙(さう)の笛持たせたるすき者などあり。僧都、琴(きん)をみづから持(も)てまゐりて、
「これ、ただ御手ひとつあそばして、同じうは、山の鳥もおどろかしはベらむ」
と、せちに聞こえたまへば、
a:1177 t:1 y:0