源氏5「若紫」(47) Juna Violo (47) 90%
源氏5「若紫」(47) Juna Violo (47) 90%
- 源氏物語 第5帖 若紫 (47)
- Juna Violo (47), 5a volumo el Rakontaro Genĝi
- teksto
Li respondis.
"Konsentite. Ĉambelaninoj venu, poste."
Kaj li kondukigis la bovĉaron al la koridoro por eniri. Ĉambelaninoj estis surprizitaj, kaj murmuris, ne sciante kiel fari. La junulino ekploris, pro ne komprenebla afero. Seŭnagon ne povis jam deteni lian perforton, kaj kunportis la vestaĵojn kudritajn hieraŭ nokte, kaj ankaŭ enĉariĝis, post sia vestoŝanĝo.23) Juna Violo loĝas en Nideŭvin
Nideŭvin situis malproksime, kaj la trupo atingis tien antaŭ ol lumiĝo de la mateno. La ĉaro estis haltigita ĉe la okcidenta konstruaĵo, kaj Genĝi elĉariĝis. Li portis Junan Violon sur siaj brakoj tre malpeze, kaj sidigis en la ĉambro. Seŭnagon diris, hezitante eliri.
"Mi estus ankoraŭ kvazaŭ en sonĝo. Kiel mi faros?"
Li respondis.
"Laŭ via plaĉo. La knabino jam venis ĉi tien. Se vi volas reveni al la antaŭa domo, mi resendos vin."
Ŝi ridis maldolĉe, kaj elĉariĝis. Pro subita surpriza ŝanĝiĝo, ŝia koro estis ne trankvila. 'Kiel pensos kaj diros la princo? Kiel fariĝos la filino? Post ĉio la tragedio okazis, kiam ŝi estis postlasita de apogeblaj personoj.' Larmoj falis de ŝiaj okuloj senĉese, sed pensante malbonaŭgura al la nova vivo, ŝi toleris kontraŭ plori.
En ĉi tiu konstruaĵo neniu loĝis ĝis nun, kaj tial eĉ ne pendis kurtenoj.と聞こゆれば、
「よし、後(のち)にも人は参りなむ」
とて、御車寄せさせたまへば、あさましう、いかさまに、と思ひあへり。若君も、あやしと思して泣いたまふ。少納言、とどめきこえむ方なければ、昨夜(よべ)縫ひし御衣(ぞ)どもひきさげて、みづからもよろしき衣(きぬ)着かへて乗りぬ。23)
二条院は近ければ、まだ明(あか)うもならぬほどにおはして、西の対(たい)に御車寄せておりたまふ。若君をば、いと軽(かろ)らかにかき抱きておろしたまふ。少納言、
「なほいと夢の心地しはべるを、いかにしはベるべきことにか」
とやすらへば、
「そは心ななり。御みづから渡したてまつりつれば、帰りなむとあらば、送りせむかし」
とのたまふに、わらひておりぬ。にはかに、あさましう、胸も静かならず。宮の思しのたまはむこと、いかになりはてたまふべき御ありさまにか、とてもかくても、頼もしき人々に後(おく)れたまへるがいみじさ、と思ふに、涙のとまらぬを、さすがにゆゆしければ、念じゐたり。
こなたは住みたまはぬ対(たい)なれば、御帳(みちゃう)などもなかりけり。
a:1263 t:1 y:1